Triosonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La triosonato estas unu el la plej gravaj kaj plej ŝatataj ĝenroj de la ĉambromuziko dum la barokepoko ĉ. ekde 1600 ĝis 1750. Multaj presaĵoj kaj noveldonaĵoj jam el plej frua tempo atestas la popularecon ce ĉi tiu ĝenro. Ĝi proponis kaj al la burĝa kaj al la nobela muzikamatoro kaj ankaŭ al la virtuozo vastan agadokampon.

Enkonduko kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

La triosonaton karakterizas du samrangaj melodivoĉoj super ĝeneralbaso. Modeloj povus esti la operoj kaj sakralaj verkoj de Claudio Monteverdi, sur kies ritorneloj sin apogis la unuaj sonatoj. Malfone staris la melodia linio kaj malpli la sonkoloro. Multaj el la sonataj movimentoj konsistas el duvoĉaj fugoj aŭ fugatoj, en pli malfruaj verkoj troviĝas plene ellaboritaj fugoj, kiuj inkluzivas la bason. En la epoko de la rokoko pli kaj pli aperas movimentoj, kiuj forlasas la fugatan stilon per tio, ke la unua voĉo transprenas solistan ĉefrolon, dum kiam la dua voĉo fariĝas flankvoĉo. La evoluŝtupoj de la diferencaj formoj de la triosonatoj paralelas al similaj ĉambromuzikaj ĝenroj, kiel en la poste ekestonta pli virtuoza solosonato kaj pluaj plurvoĉaj sonatformoj.

Dum kiam oni komence instrumentis la melodivoĉojn preskaŭ nur per violonoj, gambovjoloj kaj klarionoj (kornetoj), en la 18-a jarcento ofte muzikis lignaj blovinstrumentoj. La basvoĉon ludis kutime violonĉelo, basgambovjolo, fagoto, basviolonoteorbo. La harmonikondukon, indikata per numerado, improvize interpretis klaviceno, orgenoliuto. Male al la nomo do plejparte pli ol tri muzikantoj partoprenis, precipe ĉar tiutempa prezentomaterialo indikas, ke oni okupis seninterrompe aŭ pasaĝe eĉ la melodivoĉojn pluroble, tiel ke la triosonato iĝis eksperimenta kampo por la granda konĉerto ekfloranta fine de la 17-a jarcento.

Frubaroko[redakti | redakti fonton]

Devenlando de la triosonato estas Italio. La unuaj verkoj, kiuj alprenis la trioformon, ekestis en la fina 16-a jarcento kaj havas sian originon en la popolmuziko. Giovanni Gabrieli enigis en la kanzonojn de siaj Symphoniae sacrae de 1597 jam triopasaĝojn, dum kiam oni povas rigardi la „Canzone alla Francese a 4“ de 1602 por violono, korneto, 2 trombonoj (kiel subtenaj voĉoj) kaj kontinua baso (b.c.) de Lodovico Grossi da Viadana kiel historie unua vera triosonato. La plej fruajn kolektojn de triosonatoj kreis la violonisto aktiva sub Monteverdi, Salomone Rossi, per sia „Primo libro delle Sinfonie e Gagliarde“ de 1607 kaj sia Secondo libro de 1608. Samtempe ankaŭ Giovanni Battista Buonamente, Dario Castello, Giovanni Paolo Cima, Biagio Marini, Tarquinio Merula kaj Marco Uccellini komponis triosonatoj.

Ankaŭ norde de la Alpoj tiu nova ĝenro de altranga instrumenta muziko trafis sur rapidan ekŝaton, ekzemple en la verkaro de Paul Peuerl kun liaj „Gantz Neuen Padovanen....“ (Tutnovaj pavanoj), presitaj en1613 en Nurenbergo, ĉe la kortegokapelestro en Innsbruck, Johann Stadlmayr, en „Philomenus cœlestis“ (1624), ĉe Johann Vierdanck kaj ĉe Johann Erasmus Kindermann en liaj „Deliciæ studiosorum“ (1643). En la franclingvaj regionoj Henri Dumont publikis en Parizo (1657) en siaj Meslanges trivoĉajn sakralajn pavanojn, pluaj triosonatoj de Dumont troviĝas en la Canti sacra de 1662.

Altbaroko[redakti | redakti fonton]

La katolikaj pastroj Giovanni Legrenzi kaj Maurizio Cazzati evoluigis en Bergamo propran triosonatan stilon. Iliajn sonatojn oni muzikis dum la mesoj. Meze de la 17-a jarcento Uccellini kaj Cazzati transdonis la norditalan instrumentan stilon al emiliaj centroj kiel Modena kaj Ferrara. La muzikisto agantaj en Modena enkondukis francajn dancformojn, skordaturon kaj kanonformojn, dum kiam en Bolonjo komponistoj kiel ekz. Giovanni Maria Bononcini kaj Alessandro Stradella kulturis la „Da-chiesa“-stilon (eklezian sonaton) per kantebleco kaj fortikaj sonkoloroj. Legrenzi kaj la violonistoj Alessandro Stradella kaj Carlo Ambrogio Lunati samkiel Lelio Colista (liuto), agantaj en Romo dum la 1670-aj jaroj, rekte influis per siaj triosimfonioj sur la verkojn de Arcangelo CorelliHenry Purcell.

Ekster Italio la triosonaton pregis Johann Heinrich Schmelzer per siaj „Duodena Sonatorum Selectarum“ de 1659, la verkoj de Heinrich Biber („Harmonia artificiosa-ariosa“, 1670), samkiel la ses sonatoj el „Musicalische Ergötzung“ (1691) de Johann Pachelbel. En norda Germanio troveblas de Dietrich BeckerErster Theil Zwey-stimmiger Sonaten und Suiten“ de 1674 kaj, kulmino de tiu ĉi epoko, de Dietrich Buxtehude la kolektojn op. 1 kaj op. 2 (1696), konsistantaj el po sep triosonatojn, en kiu Buxtehude parte enmetas la gambovjolon kiel dua melodia instrumento.

En Anglio John Jenkins progresintaĝe surpaŝis la novan terenon per kelkaj trio-suitoj. Oni atribuas al li dek du sonatojn por du violonoj kaj baso - sen certeco, ĉar ĝis nun ili ne estas troveblaj. Tamen oni konsideras ilin la unuaj triosonatoj italstilaj komponitaj en Anglio. Krom tio la tri sonatoj de William Young aperintaj en 1653 en Innsbruck estas la unuaj verkoj ĉiĝenraj el angla plumo.

La italdevena franca kortegokomponisto Jean-Baptiste Lully kun siaj Trios pour le coucher du roi kaj Marin Marais kun siaj gambovjolaj verkoj dediĉitaj al Lully (1686) kaj la sonato por violono, gambovjolo kaj kontinua baso kun la programeca titolo "Sonnerie de Saint Geneviève du Mont de Paris" estas ekzemploj por trioj el la lastaj jardekoj de la 17-a jarcento.

Malfrua baroko[redakti | redakti fonton]

Direktodona por la kreado de la sekva komponista generacio pri la tipo de malfrubaroka triosonato („da chiesa“ ekleziaj sonatoj) estis la op. 1 (1681) kaj op. 3 de Arcangelo Corelli, kun la movimentŝanĝo malrapide-rapide-malrapide-rapide, tipa por la emilia violonskolo. La unuopaj movimentoj plejparte estas fugatoj, kiuj dumpasaĝe enplektas la basvoĉon. Liaj ĉambrosonatoj („da camera“) op. 2 kaj op. 4 (1695) komencas per malrapidaj „preludoj“, sekvataj de du ĝis tri dancmovimentoj (alemando, korento, sarabando, gavoto, ĝigo). Corelli rezignis je ĉi tiuj komponaĵoj elstaran virtuozecon, kio faras ilin interesa por amatoroj kaj proponas al la muzikisto multspecajn interpretajn eblecojn. Nur dum la vivotempo de Corelli ekzistis entute 78 represadoj de ĉi tiuj verkoj, kio konkludigas ilian eksterordinaran popularecon kaj egan disvastigon. La unua kolekto da instrumentaj verkoj de ina komponisto ĝenerale estas la op. 16 de Isabella Leonarda, aperinta en Bolonjo en 1693 kaj enhavanta 11 triosonatojn.

En la sekva florepoko de la itala triosonato, decide pregata de Corelli, ekestis la verkoj de Tomaso Albinoni (op. 1, 3 kaj 8) kaj la sonatoj de la lerninto de Legrenzi, Antonio Caldara, (op. 1 (1693) kaj op. 2 (1699)), kiu – mem violonĉelisto – aldonis al kelkaj sonatmovimentoj devigan violonĉelvoĉon. Multaj el la rapidaj movimentoj de la lastmenciitoj estas plene ellaboritaj trivoĉaj fugoj. El la komenca 18-a jarcento devenas la sonatoj de Francesco Antonio Bonporti (op. 4 (1704)) kaj de Antonio Vivaldi (ties unua publikado, la "Sonate da camera" op. 1 de 1705). Ili komencas per preludo da–chiesa–stila, sekvata de dancoj. La verkkolekto op. 5 de Vivaldi ankaŭ entenas du triosonatojn. Pluraj sonatoj de Vivaldi (op. 1 Nr. 8, 11 kaj op. 5 Nr. 6), havas en pluraj movimentoj la konĉertecan strukturon de solosonato. Dum kiam la unua violono seninterrompe gvidas melodie, la dua voĉo akompanas kompletige la basostinaton. La sonatoj op. 3 el 1712 de Italo kun rilatoj al Munkeno kaj Bruselo, Evaristo Dall'Abaco, plejparte estas trivoĉaj.

En Germanio Georg Philipp Telemann komponis ĉ 140 triosonatojn, el kiuj ĉ triono sekvis la modelon de Corelli. En 1718 Telemann emfazas en sia „Lebens-Lauff“ (biografio), esti sin devontigata al Corelli kaj montriĝas fiere pri tio, ke liaj triosonatoj pro iliaj korelaj virtoj estas ŝatataj. Krom tio el lia plumo devenas uverturosuitoj francstilaj aŭ ankaŭ sonatoj kun ritmoj pruntitaj el slava popolmuziko, kiel ambaŭ sonatoj polonesi (polaj). La plurnombro de la triosonatoj de Telemann estis destinitaj por „la Plezuro de granday Printsoy kaj Sinyoroy, por la Distrigho de noblay Gastoy, che mayestay Bankedoy“, sed ankaŭ por la Collegia Musica en Lepsiko, Frankfurto kaj Hamburgo, kiujn li mem direktis. En sia sonatokolekto Essercizii Musici Telemann publikis triosonatojn por plej variaj okupadoj de la supraj voĉoj, krom la violono li enmetis la tiam enmodiĝintan „flûte traversière“ (transversan fluton) samkiel hobojojn, bekflutojn, gambovjolojn kaj devigan klavicenon.

Krome nomindas la komponaĵoj op. 2 atribuitaj al Georg Friedrich Händel (ĉi tiu verkaro, eldonita de Walsh en Londono, entenas tri fruajn verkojn, la t.n. „Dresdener Sonaten“). La ĉambrosonatoj op. 5 de Händel el 1739 ankaŭ ofte komenciĝas per da–chiesa–enkonduko, sekvata de pluraj dancmovimentoj. Malpli aktiva pri triosonatoj en malvasta senco estis Johann Sebastian Bach per la verkoj BWV 1039 kaj la triosonato el Musikalisches Opfer, BWV 1079. La autoreco de la sonatoj BWV 1036-1038 ne estas sendube certigita. Li evoluigis specialan formon de triosonato por soloinstrumento kaj klaviceno, je kiu la klaviceno transprenis maldekstramane la basvoĉon kaj dekstramane la duan supravoĉon. Ekz. li komponis sonatojn por konĉertanta klaviceno kaj violono (BWV 1014-1019), fluto (BWV 1030–1032) kaj gambovjolo (1027–1029). Simile formitaj verkoj troviĝas en la galanta period ĉe Carl Philipp Emanuel Bach. Per la ses triosonatoj BWV 525-530 Johann Sebastian Bach transprenis la principon de triosonato ankaŭ sur la orgenon. Jan Dismas Zelenka, kiu agadis en Dresdeno, komponis ses triosonatojn (ZWV 181, eble 1721/22) por du hobojoj, fagoto kaj kontinua baso. Pro la memstara, virtuoza gvidado de la fagotvoĉo fakte temas pri verkoj por tri melodiaj voĉoj kaj kontinua baso, do pri kvartetoj.

En Francio oni longtempe oni fermiĝis, prefere pro politikaj kaŭzoj, kontraŭ ĉiu itala influo. La tragédie lyrique, pregita de Jean-Baptiste Lully sub Ludoviko la 14-a, estis la ĉefa muzikĝenro, kies flegadon la Reĝa Akademio treege atentis. Ekde la tempo ĉ. 1700 junaj komponistoj unuan fojon kuraĝis, instigite per la ĉarmo de la verkoj de Corelli, pri la reunuiĝo de la itala kaj franca gusto, en kiu trovias la perfekteco de la muziko. Ankoraŭ sub kaŝnomo François Couperin publikigis siajn unuajn triosonatojn, dum kio li en 1724 per la sesmovimenta "Grande Sonate en Trio" muzike pentris la eniron de Corelli en la Parnassus: en la verko "L'Apothéose de Lully" de 1725, kun fina "da–chiesa"–triosonato, en kiu Couperin solenigis la majstrojn Lully kaj Corelli la unuigon de la franca kaj itala stiloj. Pluaj kreintoj de francaj triosonatoj estis Jean-Féry Rebel kun la en 1695 komponita Recueil de Douze Sonates, Élisabeth Jacquet de La Guerre (kvar sonatoj de 1695), André Campra, Joseph Bodin de Boismortier, Louis-Nicolas Clérambault kun sia sonato „La Magnifique“ kaj J. J. de Mondonville (op. 2). Jean Marie Leclair ricevis lekcionoj de la lerninto de Corelli, Giovanni Battista Somis, atingis per siaj sonatoj op. 4, 13 kaj 14 (postmorte) lastan kulminon de la franca triosonato, post kiam li antaŭe jam renomiĝis per solosonatoj. La ponto al la galanta stilo kun ĉefa kaj flanka voĉoj troviĝas en la verkoj, ekestintaj post 1740, de Louis-Gabriel Guillemain samkiel Jean Philippe Rameau kun siaj Pièces de clavecin en concerts.

Henry Purcell en Anglio ankaŭ surpaŝas la padojn de la itala stilo, alprenas tamen francajn elementojn kaj la tradicion de la angla konsorciomuziko en siajn 24 verkojn ĉiĝenrajn. La unua volumo de 14 sonatoj aperis en 1683; dek pluaj sonatoj estis publikitaj en 1697, du jarojn post lia morto. Per siaj Corelli-stilaj sonatoj op. 1 kaj 2 John Ravenscroft postmorte renomiĝis, ĉar ok el siaj triosonatoj en 1740 estis presitaj en Parizo, sed malĝuste kiel op. 7 de Corelli. La muzikan vivon de Anglio pliriĉigis per triosonatoj ankaŭ enmigrintaj komponistoj kiel Johann Christoph Pepusch, Francesco Geminiani, Nicola Francesco Haym kaj Felice Giardini.

En la angla burĝaro kaj la postfalanta angla muzikkulturo la triosonato transvivis plej longe. Tion montras la multaj represadoj de Walsh kaj aliaj eldonistoj ĝis komence de la 19-a jarcento. Tion ankaŭ atestas la multaj samtempaj, skribe fiksitaj esprimoj de la muzikamatoro kaj biografo Roger North.

La galanta stilo[redakti | redakti fonton]

Dum la rokoko oni forlasis la striktajn regulojn de la barokmuziko, kaj ekde 1740 venkis la galanta stilo. Pli kaj pli nun troviĝis verkoj, en kiuj anstataŭ fugeca strukturo de la supraj voĉoj la unua supra voĉo ludas solopartion, dum kiam la dua voĉo akompanas kune kun la kontinua baso. En la naskiĝtempo ce ĉi tiu stilo ekestas la verkoj de la unuaj majstroj de la Manhejma Skolo. Ankaŭ nomindas la fratoj Johann Gottlieb kaj Carl Heinrich Graun, kiuj agis ĉe la kortego de Frederiko la 2-a de Prusio, postlasante pli ol 200 triosonatojn, Johann Joachim Quantz kaj Carl Philipp Emanuel Bach, kiu inter 1731 (Wq 143) kaj 1765 komponis 29 triosonatojn, unue laŭ baroka modelo kaj iom post iom laŭ la progresivaj tendencoj de la galanta stilo. En sia sonato„Discour zwischen dem Melancolico und dem Sanguineo“ (Wq 161/1 Nurenbergo 1751), la Bach-ido jam evoluas la temodualismon de la klasiko. La fruaj ekleziaj sonatoj por du violonoj kaj ĝeneralbasa orgenakompano de Wolfgang Amadeus Mozart partenas al la lastaj de sia ĝenro en la germanlingva regiono, antaŭ ol la simfonia stilo anstataŭis la triosonaton.

Ĉi tiun pluevoluon de la triosonato en Italio entreprenas la komponistoj Giovanni Battista Sammartini, Pietro Nardini (1760), Carlo Tessarini kaj Pietro Locatelli (op. 5 de 1746 kaj op. 8). La lastajn ĉiĝenrajn verkojn komponis Gaetano Pugnani (op. 1, 3 kaj 9), Luigi Boccherini kaj Giovanni Battista Viotti, kiu jam aŭguras ekĝermontan romantikon.

Kun la progesanta memstariĝo de la unuopaj voĉoj la ĝeneralbasa epoko finiĝis. Pli kaj pli novaj formoj ekestis. Fine de la 17-a jarcento oni trafas sur violonsonato kun ĝeneralbaso, poste kun deviga klaviceno. La arĉtrio kaj pianotrio samkiel la arĉkvarteto sekvaepoke transprenis la dominan rolon en la ĉambromuziko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]