Dietrich Buxtehude

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Buxtehude (apartigilo).
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko
Endoma muziksceno de Johannes Voorhout, 1674. La vjolgambisto aŭ la aŭskultanto ĉe la klaviceno eble estas Buxtehude.

Diet(e)rich BUXTEHUDE (naskiĝis ĉ. 1637 supozeble en Helsingborg; mortis la 9-an de majo 1707 en Lübeck) estis germana orgenisto kaj komponisto de la baroko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dietrich Buxtehude (Diderik Buxtehude) estis filo de la orgenisto Johann Buxtehude (Hans Jenssen Buxtehude) origine el Oldesloe en Holstein kaj Hella Jaspersdaatter. Sian infanecon li travivis en la danaj Helsingborg kaj Helsingør. Tie li sukcese finis la Latinlernejon.

Preĝejo St. Marien en Lübeck

Kiel orgenisto li aktivis ekde 1657 ĝis 1658 ĉe la preĝejo Sankt Marien en Helsingborg, ekde 1660 ĝis 1668 en la germana eklezikomunumo de Helsingør kaj ekde 1668 kiel posteulo de sia bofrato Franz Tunder en Lübeck ĉe la preĝejo St. Marien; tie li transprenis kiel Werckmeister ankaŭ administrajn taskojn kaj la kontokalkuladon. En 1673 li fondis la t.n. Abendmusiken (vespermuzikadoj), serio de adventaj sakralaj koncertoj, kiuj konatigis kaj famigis lin kiel komponisto kaj virtuoza orgenisto.

En 1705 Johann Sebastian Bach transpasis 300 km piede, por aŭskulti sian muzikan modelulon Buxtehude, kaj supozeble li sekvis instruon ĉe li. La restado en Lübeck valoris tiom por Bach, ke li plilongigis tiun ĉi „klerigan libertempon" propraaŭtoritate.

Dieterich Buxtehude estas la plej grava reprezentanto de la nordgermana orgenskolo. Sufiĉe konata lernanto lia estas Nicolaus Bruhns.

Buxtehude estis entombigita en la preĝejo St.Marien en Lübeck proksime de la t.n. Totentanzorgel (mortodanca orgeno). Je lia 250-a mortotago en 1957 oni fiksis novan memorafiŝon al lia tombo.

Preludo F maĵora BuxWV 145

Kiel komponisto Buxtehude kreis ampleksan verkaron. Inter liaj profanaj verkoj dominas triosonatoj kaj pianaĵoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kiel eklezia muziko li komponis multajn verkojn por orgeno, kelkaj el ili estas laŭkaraktere ne liturgiaj, sed koncertaj, aliaj taŭgas kiel antaŭ- aŭ postludo je la diservo samkiel por koncerta prezentado.

Plejparte la ĥoralmuzikigoj de Buxtehude por orgeno estas kategoriebla laŭ unu el tri tipoj: ĥoralpreludoj, ĥoralfantazioj kaj ĥoralvariacioj. La ĥoralpreludoj kutime estas kvarvoĉaj kantofirmaj komponaĵoj; la melodio aperas en ornamita versio, dum kiam la tri malsupraj voĉoj formas kontrapunkton, kiu (ne nepre necese) imitas la ĥoralliniojn. La plimulto de la ĥoralmuzikigoj de Buxtehude sekvas tiun formmodelon. Jen ekzemplo el la ĥoralo "Ein feste Burg ist unser Gott", BuxWV 184:

Komencaj taktoj de Ein feste Burg ist unser Gott BuxWV 184. La ornamita ĥoralmelodio en la supra voĉo estas bluigita, la originala aparte estas videblaj. Notu la imitajn liniojn en taktoj 6-8 kaj 13-15.

Pli ampleksa ol la verkoj por orgeno estas la voĉkanta verkaro de Buxtehude. oratoriecaj Abendmusiken, kun kiuj komencas la historio de la sakralaj koncertoj en Germanio, kaj kantatoj, kiuj laŭ kutimo de la tiama epoko pli bone taŭgas por diservoj, difinas tiun ĉi parton de lia kreado. Je liaj kantatoj okulfrapas, ke Buxtehude malofte utiligas bibliajn tekstojn, sed preferas poeziaĵojn.

Buxtehude klopodas prezenti la enhavon de teksto rilate al la propra persono mem. Tio estas unu ebleco muzike esprimi la pietismon.

La verkoj de Dietrich Buxtehude estas katalogitaj en la Buxtehude-Werke-Verzeichnis (BuxWV).

Basario el "Membra Jesu nostri"

Voĉkantaj verkoj:

Verkoj por orgeno:

Verkoj por klaviceno:

Triosonatoj

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Castrum Doloris – Templum Honoris. Die Extraordinairen Abendmusiken, Lübeck 1705. Faksimile Lübeck 2002. ISBN 3-933652-14-6

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Joachim Moser: Dietrich Buxtehude – Der Mann und sein Werk. Verlag Merseburger, Berlin 1957.
  • Hermann Wettstein: Dietrich Buxtehude 1637–1707. Bibliographie zu seinem Leben und Werk. München 1989, ISBN 3-598-10786-2.
  • Michael Belotti: Die freien Orgelwerke Dietrich Buxtehudes – Überlieferungsgeschichtliche und stilkritische Studien. Frankfurt a. M. 1995 (= Europäische Hochschulschriften: Reihe 36, Musikwissenschaft; Band 136, Diss. Freiburg 1993) ISBN 3-631-48534-4
  • Arnfried Edler, Friedhelm Krummacher (eld.): Dietrich Buxtehude und die europäische Musik seiner Zeit: Bericht über das Lübecker Symposion 1987. Bärenreiter, Kassel 1990. 319 S.: Ill., Noten (Kieler Schriften zur Musikwissenschaft 35), ISBN 3-7618-0994-8.
  • Kerala J. Snyder: Dieterich Buxtehude: Organist in Lübeck. Schirmer Books, New York 1987, 1993. 551 S. ISBN 0-02-873080-1.
  • Hans Franck, Die Pilgerfahrt nach Lübeck – Eine Bach-Novelle. 1936, ISBN 3-579-01021-2.
  • Arndt Schnoor, Volker Scherliess: „Theater-Music in der Kirche". Zur Geschichte der Lübecker Abendmusiken. Lübeck 2003, ISBN 3-933652-15-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Dietrich Buxtehude » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.