Johann Heinrich Schmelzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johann Heinrich Schmelzer

Johann Heinrich Schmelzer, ankaŭ Schmeltzer (n. ĉ. 1623 en Scheibbs; m. inter la 29-a de februaro kaj 20-a de marto 1680 en Prago) estis Aŭstra violonisto, komponisto kaj kapelestro kaj estis unu el la pli konataj violonistoj de Aŭstrio. Schmelzer estis la unuaranga komponisto de instrumenta muziko antaŭ Biber kaj decide influis la evoluon de sonato kaj suito.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro Daniel Schmelzer estis bakisto kaj civitano de Scheibbs. Schmelzer adoleskis en la bivako, ĉar lia patro estis oficiro dum la Tridekjara Milito. Kiam ekzakte J.H. Schmelzer venis al Vieno ne estas konate, samkiel je kiu li ricevis sian muzikan instruadon, sed estas verŝajne, ke li studis je Antonio Bertali, Burckhardt KuglerGiovanni Sansoni. La plej frua dokumento, kiu mencias lin, rilatas al sia geedziĝo je la 28-a de junio 1643 kaj nomas lin kornetisto ĉe la Viena Stefanokatedralo. Imperiestra rezolucio diras, ke li komencis sian laboron en la kortegokapelo en Vieno en 16351636, verŝajne kiel violonisto. Je la 1-a de oktobro 1649 li estis oficiale dungata kiel violonisto ĉe la kortega orkestro. Lia pozicio kaj funkcioj dum la sekvaj du jardekoj ne estas tute klarigitaj. El ege limigita nombro da fontoj oni povas dedukti, ke li estis ege produktiva komponisto kaj ĝuis bonegan famon.

En 1658 li estris la instrumentan muzikon en la eskorto de Leopoldo la 1-a je ties kronado en Frankfurto. Lia intima rilato al la imperiestro ne nur donis al li financan avantaĝon, sed estis ankaŭ videbla je tio, ke la imperiestro lin ofte konsultis dum la komponado de propraj verkoj. En 1665 li estis nomumata kiel baletkomponisto kiu prizogu la korego per baletoj. Kelkaj el tiuj baletmuzikaĵoj estis enmetataj kiel Divertissements en operojn de Antonio Cesti kaj Antonio Draghi.

Je la 13-a de aprilo 1671 li iĝis vickapelestro en la kortegokapelo de Leopoldo la 1-a ekde tiu ĉi tempo li devis transpreni pli kaj pli taskojn de la malsaneta kapelestro Giovanni Felice Sances. Lia efikeco en ĉi tiu pozicio lige kun antaŭaj atingaĵoj kaj lia daŭre kreska famo por Leopoldo la 1-a estus prefere decidiga je la konsento al ties nobeligo ol la militservo de lia patro, kiun li priskribis en sia petskribo. En la nobelecon levis lin la imperiestro en 1673 kun la kromnomo "von Ehrenruef", titolo kiun ankaŭ transprenis siaj filoj, ekz. lia plej aĝa filo Andreas Anton (1653-1701), kiu ankaŭ estis komponisto kaj violonisto. Tamen J.H. Schmelzer nur je la 24-a de novembro 1679, post la morto de Sances, oficiale estis nomumata kapelestro kiel unua ne-Italo. Lia propono por la posteno, datigita de la 18-a de decembro 1679 kaj prezentata ĉe la imperiestro en Prago, kien la kortego estis fuĝinta pro la pesto, postulis la dungitecon reage ekde la 1-a de julio, tamen ĝi estis nur koncedata ekde la 1-a de oktobro. Longtempe li tamen ne tenis sian novan pozicion, ĉar en 1680 li viktimiĝis pro pesto, kiu intertempe ankaŭ atingintis Pragon.


Muziko[redakti | redakti fonton]

Kune kunsiaj pli maljunaj samtempuloj Sances kaj Bertali kaj kun la pli juna Draghi Schmelzer estis unu el la plej gravaj muzikistoj ĉe la Habsburga kortego inter 1655 kaj 1680. Li estis grava por la evoluigo de la sonato kaj de la suito. Sen sia kreado la sukcesoj de sia disĉiplo Heinrich Ignaz Franz von Biber aŭ de Johann Jacob Walther ne eblintus. En tiu lumo oni ankaŭ rigardu lian dungadon tie kiel unua Aŭstra kapelestro en la 17-a jarcento. Li postlasis tre riĉenhavan verkaron, sed estis influriĉa nur kiel komponisto de instrumenta muziko (baletmuziko, ĉambromuziko). Liaj multnombraj liturgiaj verkoj (el kiuj la plej multaj ne plu estas konservitaj; 173 verkoj estas listigitaj en la Distinta specificatione dell'archivio musicale per il servizio della cappella e camera cesarea, la katalogo de la privatkolekto de imperiestro Leopoldo) fontas el la 1670-aj jaroj, do el lia tempo kiel vickapelestro. La malmultaj konservataj ekkonigas Venecian influon dominantan inter siaj Italaj samtempuloj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Lamento sopra la morte di Ferdinando III 1657 kaj siaj plurvoĉaj sonatoj
  • "Duodena selactarum sonatarum" 1659
  • "Sacroprofanus Concentus" 1662
  • "Sonatae unarum fidium seu a violino solo" 1664
  • "Die musikalische Fechtschul" 1668
  • Krome ĉ. 150 baletsuitoj, kantvoĉaĵoj, eklezimuzikaĵoj kaj 3 funebromuzikaĵoj.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Johann Heinrich Schmelzer » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 885392 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)