Heinrich Ignaz Franz von Biber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Heinrich Ignaz Franz von Biber
Heinrich Ignaz Franz von Biber
Heinrich Ignaz Franz von Biber
Naskiĝo 12-a de aŭgusto 1644
en Wartenberg, Bohemio
Morto 3-a de majo 1704
en Salzburg, Aŭstrio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Heinrich Ignaz Franz von BIBER (* 12-a de aŭgusto 1644 en Wartenberg, Bohemio; † 3-a de majo 1704 en Salzburg) estis Bohemia komponisto kaj fama violonisto de la barokepoko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En jezuita-gimnazio en la nordmoravia Troppau li ricevis sian muzikan instruon. Ĉi tie li havis kontakton kun la trumpetisto kaj posta direktisto de la arkiepiskopo en Kremsier Pavel Josef Vejvanovský. Supozeble li sekvis pluan instruon ĉe Johann Heinrich Schmelzer aŭ la kortegokapelestro Antonio Bertali en Vieno, tamen tio ĉi ne estas certa. Sia unua konata komponaĵo originas el la jaro 1663, "Salve regina" por soprano, violono, gambovjolo kaj orgeno.

La unuan laborpostenon li ricevis en 1668 kiel muzikisto de la kortegokapelo kaj kiel ĉambristo ĉe arkiepiskopo Karl Liechtenstein-Kastelkorn zu Olmütz und Kremsier. De vojaĝo al Innsbruck li senpermese ne revenis. Dum tiu ĉi vojaĝo li venis en kontakton kun la siatempe fama violonkonstruisto Jakobus Stainer, kiu lin poste menciis en letero kiel "la eminenta virtuozo sinjoro Biber".

Ekde 1670 li eniris la servon de la arkiepiskopo Max Gandolph Graf von Kuenburg en Salzburgo. Tie li ricevis en 1678 la postenon de vickapelestro kaj post la morto de sia antaŭulo Andreas Hofer ĉ. 1684 tiun de kapelestro. Li famis kiel genia violonvirtuozo, kaj pro sia kompona verkaro en 1690 imperiestro Leopoldo la 1-a donis al li la nobeltitolon Truchseß [majordomo]. Ekde tiam li rajtis nomi sin "Biber von Bibern", kio tiutempe signifis socian supreniĝon. Lia monata salajro sumiĝis tiam 60 guldenojn, je senpaga loĝejo, vino, pano kaj fajroligno.

Kreado[redakti | redakti fonton]

En multaj de siaj fruverkoj li aplikis la skordaturon (la aliagordado de unuopaj kordoj) celante tiel specialajn efikojn, sed ankaŭ ebligante la ludadon de malfacilaj prenadoj en altaj kaj malaltaj pozicioj samkiel sur vakaj kordoj kaj atingi pli malaltajn tonojn.

El sia plumo originas multaj koncertoj por pluraj instrumentoj kaj en varia okupado. Biber verkis mesojn, rekviemon, multajn violonsonatojn kaj tablomuzikojn. Lia plej monumentecan verkon li kreis en 1682 okaze de la 1100-jariĝsolenaĵo de la arkiabatejo Salzburg, verko por 53 voĉoj, la meson kaj himnon "Plaudite tympana". Bedaŭrinde la plej granda parto de liaj ekleziaj verkoj estas kvazaŭ nekonataj. El siaj operoj laŭnome konata estas unu, "Chi la dura la vince".

Preskaŭ neniu alia violonisto kaj komponisto antaŭ li metis tiom ofte du-, tri- kaj kvarsonajn akordojn kiel Biber. Li regis, kio tiam maloftis, la violonludon ĝis en la sepa pozicio.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Vokal[redakti | redakti fonton]

  • Missa Christi resurgentis (22-voĉa) 1674
  • Missa Salisburgensis 1682 (53-voĉa solenmeso okaze de la 1100-jara ekzisto de la arkiabatejo Salzburg)
  • Rekviemo je 15 voĉoj en f-minoro 1687 (komponita por la solena sepultado de princepiskopo Maximilian Gandolph)
  • Vesperae Longiores ac Breviores Unacum Litaniis Lauretanis 1693
  • Missa Sancti Henrici 1696 (aŭdigita okaze de la aliĝo de sia filino en la benediktana abatinejo Nonnberg)
  • Missa Alleluja (26-voĉa) 1698 kun 8 solistoj, koruso, arĉiloj, 2 kornetoj, 6 trumpetoj, 3 trombonoj, timbaloj kaj baso kontinua
  • Missa Bruxellensis ĉ. 1700 (23-voĉa)
  • 2 operoj: konata estas "Arminio, Chi la dura la vince" antaŭ 1700
  • 13 dramoj
  • Kantatoj

Instrumenta muziko[redakti | redakti fonton]

  • Sonata violino solorepresentativa, kiu imitas multajn bestovoĉojn (1669)
  • La 16 Mistersonatoj (Rosenkranzsonaten) 1670 krom 2 ĉiuj en skordaturo,
    la unuopaj agordoj videblas sur la ilustraĵo.
    En la 11-a sonato la kordoj estas interŝanĝataj kordoj en la vorticingo kaj inter stego kaj kordotenilo, tiel ke kruco videblas. agordo de la 16 Rosenkranzsonaten de Biber
  • 12 Sonatoj Harmonia Artificiosa - Ariosa, diversimode accordata (7 triosonatoj por 2 violonoj, parte por 2 viola d'amore kaj baso kontinua) (1693)
  • Sonato La Battalia 1673 (batalpentraĵo) titole: ”Das liderliche Schwarmen der Musquetirer, Mars, die Schlacht undt Lamento der Verwundeten, mit Arien initirt und Baccho dedicirt, von H. Biber, Ao. 1673.”
    Simbola kruciĝo de du violonkordoj por la Resurekta sonato
  • Sonatae Tam Aris Quam Aulis servientes 1676 por 6 ĝis 8 instrumentoj.
  • 8 violonsonatoj (je unu la violono devas esti aliagordata) 1681
  • Serenado Der Nachtwächterruf
  • "Mensa sonora seu musica instrumentalis" (tablosonatoj por 2 violonoj.,vjoloj kaj b.k.)
  • "Trombet- und musikalischer taffeldienst à 4"
  • "12 Sonatae Polycarpi à 9" (por trumpeto, arĉiloj, timbaloj kaj b.k.)
  • Sonatoj Fidicinium sacroprofanum (2 violonoj, vjolo, vjolego kaj b.k.)
  • Multaj uzmuzikoj ekz. Die liederliche Gesellschaft von allerley Humor,
    aŭ la Sonata à 6 der Pauern-Kirchfarth genandt de (1673)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Sondosieroj[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Heinrich Ignaz Franz von Biber » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 884195 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)