Louis-Nicolas Clérambault

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Louis-Nicolas Clérambault (n. 19-an de decembro 1676 en Paris; m. 26-an de oktobro 1749 samloke) estis franca komponisto kaj orgenisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Louis-Nicolas Clerambault.jpg

Filo de Dominique Clérambault (1644-1704), unu el la Vingt-Quatre Violons du Roy [dudek kvar violonoj de la reĝo] ĉe la kortego de Ludoviko la 14-a. Louis-Nicolas komencis dum frua junaĝo ellerni la violonan kaj klavicenan ludadon. Orgeninstruon li ricevis de André Raison (1650 ?- 1719) kaj kompozician instruon de Jean-Baptiste Moreau (1656-1733), jam en la aĝo de dek tri li komponis sian unuan "Grand Mottet" [grandan moteton]. Ĉisekve li iĝis orgenisto ĉe la preĝejo Grands-Augustins kaj en 1710 ĉe Saint-Sulpice kiel posteulo de Guillaume Gabriel Nivers (1632-1714).

En 1705 li ekdeĵoris ĉe la kortego, kie li organizas koncertojn kaj komponas kantatojn. Post la morto de Ludoviko la 14-a en la jaro 1715 la kortego translokiĝis Parizen. Clérembault laboras ĉe la Demoiselles de aintenon ĉe la reĝa institucio "Maison de Saint-Louis" en Saint-Cyr-l'École, rifuĝejo por filinoj el malriĉiĝinta altnobelaro. Tiun ĉi lernejon envivigis Madame de Maintenon, la amatino kaj posta edzino de la reĝo. Ĉi tie Clèrambault instruis muzikon , ludis la orgenon kaj direktis plurajn ĥorojn.

El kompozicia vidpunkto li dum ĉi tiu tempo evoluigis la tipe Francan kantaton. Tiu ĉi similis sub Clérambault specon da miniaturopero, plejparte por kantvoĉo kun klavicena kaj gambovjola akompano, , iamfoje ankaŭ kun violono kaj fluto. La temo plejofte devenis, tute laŭmode, el la Greka mitologio.

Li postsekvis lian instruiston André Raison en la jaro 1719 kiel orgenisto ĉe la preĝejo Grands-Jacobins en la strato Saint-Jacques. La familio loĝis en la strato du Four en la urboparto St. Germain-des-Prés, liaj najbaroj estis la muzikistaj kolegoj Marc-Antoine Charpentier, André Campra, Jean-Philippe Rameau kaj Joseph Bodin de Boismortier. Liaj filoj César kaj Évrard ambaŭ iĝis orgenistoj kaj komponistoj.

La 23-an de marto 1737 li estis akceptita en la framasona loĝio Coustos-Villeroy, Jacques-Christophe Naudot garantiis por li.

Post la morto de sia patro lia filo César-François Nicolas (ca. 1705-1760) transprenis la orgenistan postenon, post ties morto la pli juna frato Évrard-Dominique Clérambault (1710-1790).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Listigo de la manuskriptoj el la „Bibliothèque Nationale de France" en Parizo. (Noto: Je voĉoj por fluto ofte estas opiniita la flûte allemande, do la transversa fluto)

Nedatitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sagesse éternelle
  • Motette: Pour la sainte Vierge
  • Domine por kvar voĉoj kaj instrumentoj
  • Domine, por tri voĉoj kaj du violonoj
  • Prière pour le roy (preĝo por la reĝo)
  • 7 Sonates et Symphonies por unu aŭ du violonoj kaj figurita baso (Italstile)
  • Kvin volumoj da motetoj

Datitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1697-1704, 8 airs, dans différents recueils «d′airs sérieŭ et à boire» de Ballard
  • 1701, Te Deum triparta
  • 1704, Premier livre de pièces de clavecin (klaviceno)
  • 1704, Magnificat por tri voĉoj kaj figurita baso
  • 1708, moteto: Saint Sacrement por tri voĉoj
  • 1710, Premier livre d′orgue (2 suitoj
  • 1710, Premier livre de cantates: (Unua libro de kantatoj) L′Amour piqué par une abeille por soprano kaj figurita baso; Le jaloŭ, por kontratenoro, violono kaj figurita baso; Orphée, por soprano, violono, fluto kaj figurita baso; Poliphême, por baso, violono, fluto kaj figurita baso; Médée, por soprano, violono, fluto kaj figurita baso; L′Amour et Baccus, por soprano, Bass kaj figurita baso
  • 1713, Second livre de cantates: (dua libro de kantatoj) Alphée et Aréthuse por soprano, fluto aŭ deviga gambovjolo kaj figurita baso; Léandre et Héro, por soprano, violino , deviga gambovjolo kaj figurita baso; La musette, por soprano, Musette-hobojo aŭ violino kaj figurita baso; Pirâme et Tisbé, por kontratenoro, fluto, violino kaj figurita baso; Pigmalion, por baso, violino kaj figurita baso; Le triomphe de la paix por du sopranoj, baso, violino kaj figurita baso.
  • 1714, Le bouclier de Minerve, kantato por soprano, violono, fluto aŭ gambovjolo kaj figurita baso.
  • 1715, Abraham, kantato por soprano kaj figurita baso
  • 1716, Troisième livres de cantates: (tria libro de kantatoj) Apollon, por soprano, fluto aŭ violono kaj figurita baso; Zéphire et Flore, por soprano, fluto aŭ diskantgambovjolo kaj figurita baso; L′isle de Délos por soprano, violono kaj figurita baso; La mort d′Hercule por baso, violono kaj figurita baso.
  • 1716, La muse de l′Opéra kantato por du sopranoj, 2 violonoj, fluto, hobojo, deviga gambovjolo, trumpetoj, timbaloj kaj figurita baso.
  • 1720, Quatrième livre de cantates (kvara libro de kantatoj): L′Amour guéri par l′amour por soprano, fluto, violono kaj figurita baso; Apollon et Doris por soprano, kontratenoro, violono kaj figurita baso
  • 1721, Le soleil vainqueur des nuages Kantato por soprano, hobojo, fluto, violono, fagoto kaj figurita baso
  • 1723, Le triomphe de la vertu, Divertissement
  • 1723, Choeurs et intermèdes de L′idile de Saint-Cyr
  • 1725, Motetoj unu aŭ du kantvoĉoj, koruso kaj orgeno
  • 1726, Cinquième livre de cantates: (kvina kantatlibro) Clitie, por soprano, deviga gambovjolo kaj figurita baso; Les forges de Vulcain por baso, violono, fluto kaj figurita baso
  • 1730, 14 Airs spirituels et moraŭ dans «Nouvelles poésies spirituelles et morales», tekstoj de Desessartz Paris 1730.
  • 1733, Chants et motets à l′usage de l′église et communauté des Dames de la Royale Maison de St. Louis à St. Cyr. Tome premier, contenant les messes, vespres, cérémonies, avec toutes les litanies. Le tout composé par Mr. Nivers et mis en ordre et augmenté de quelques motets par Mr. Clérambault
  • 1733, Motetoj unu aŭ du kantvĉoj kaj figurita baso À l′usage de l′église et communauté des Dames et Demoiselles etc., Tome second, contenant tous les motets, qui se chantent au salut, composés par Mrs Nivers et Clérambault
  • 1743, Les francs masçons (La framasonoj) Motette por baso kaj unu aŭ du kantvoĉoj
  • 1745, Divertissement sur la naissance du Sauveur du Monde (pri la naskiĝo de la Redemptoro)
  • 1747, himno je la urbo St. Louis
  • 1748, Divertissement Le retour du printemps ou L′ouverture de la campagne

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Orgelnoten (Kantoreiarchiv)