Francesco Gasparini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Francesco Gasparini (Camaiore, 19-a de marto 1661 - Romo, 22-a de marto 1727) estis komponisto kaj pedagogo itala.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gasparini naskiĝis kiel dua el kvin gefiloj de Nicolao kaj Elisabetta Belfiore. Pri lia vivo en Camaiore kaj pri lia unua instruo oni ne scias multe. Verŝajne li studis en sia naskiĝurbo laŭ instruo de Bernardo Pasquini kaj Arcangelo Corelli. En la jaro 1682 li jam estis orgenisto ĉe la preĝejo de la Madonna dei Monti en Romo. La 27-an de junio 1684 li estis dungita ĉe la Accademia Filarmonica di Bologna kiel kantisto kaj poste, la 17-an de majo 1685, kiel komponisto. En la jaro 1686 li estis lernanto ĉe la ordenfratulo Michelangelo Gasparini de Giovanni Legrenzi en Venecio. La 6-an de decembro de la sama jaro li debutis en Livorno kiel operisto kun la dramo Olimpia vendicata. Malmulte poste li revenis al Venecio, kie li en la jaro 1687 eniris, ĉiam kun la frato, kiel violonisto kaj komponisto en la accademia del palazzo del cardinale Benedetto Pamphilj kaj en la jaro 1689 kiel membro de la Congregazione di Santa Cecilia. Dum tiu periodo en Venecio li renkontis Alessandro Scarlatti. La 5-an de junio 1701 li estis nomata maestro di cappella [kapelmajstro] ĉe la Ospedale della Pietà. Dum sia restado en la lagunurbo li trafis sur la grandaj Veneciaj komponistoj de la epoko: Giovanni Legrenzi, Antonio Lotti, Carlo Francesco Pallarolo kaj Antonio Vivaldi (kiu tiutempe okupis la pozicion de violonisto occupava la posizione di maestro di violino ĉe la Ospedale della Pietà). Fine de 1713 Gasparini skribis 24 operojn lirikajn, antaŭ ĉio por la Teatro Tron di San Cassiano, anno in cui lasciò il suo incarico presso il conservatorio veneziano.

Poste li decidis reiri al Romo. Survoje li haltis en variaj Italaj urboj por enscenigi siajn proprajn teatrajn verkojn: li iris al Milano, al Reggio Emilia kaj al Florenco. Li revenis en la eternan urbon en la jaro 1716, kie li iĝis komponisto kaj kapelestro de la markgrafo Francesco Maria Ruspoli, trafante tiel sur Antonio Caldara. En 1718 li membriĝis la Accademia dell'Arcadia. Sekvajare li ekdeĵoris ĉe la familio Borghese. Ekde 1719 ĝis 1724 Gasparini dediĉis multajn el siaj komponaĵoj al variaj nobelaj familioj, representitaj plejparte en Romo kaj en Torino. Ekde 1725 ĝis la morto li laboris kiel direktisto de la kapelo de San Giovanni in Laterano.

Konsideroj pri la artisto[redakti | redakti fonton]

Oni konsideras lin kiel unu el la plej bonaj komponistoj de sia epoko. Lia muziko elmontras sian levatan komponistan kapablon, lertecon kaj kvalito, antaŭ ĉio en la kantatoj. Samajn kvalitojn oni ankaŭ trovas en liaj skralaj komponaĵoj skribitaj per majstreco, en kiuj li aplikas ofte kompleksajn komponteknikojn.

La stilo de siaj teatraj verkoj estas tipa por la epoko, escepte de liaj lastaj verkoj, en kiuj oni observas melodiajn kaj ritmajn trajtojn de la verkoj de la sekvaj generacioj. Li skribis ĉirkaŭ 60 operoj, inter kiuj estis la plej fama Ambleto (o Amleto), variaĵo bazita sur la Hamlet de William Shakespeare.

Malgraŭ la floranta kompona aktiveco la ĉefa okupado de Gasparini fu la instruado, inter alie de renomaj postaj komponistoj kiel Benedetto Marcello, Johann Joachim Quantz kaj Domenico Scarlatti. Krome li skribis variajn traktaĵojn teoriajn pri la muziko kiel L'armonico pratico al cimbalo (gvidlibro pri la realigo de baso kontinua) el la jaro 1708, kiun oni reprintis ankaŭ en 1839.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

Estas notitaj 61 verkoj de Gasparini; la jaro kaj la urbo riltas al la unua reprezentadoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]