Heinrich Scheidemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Heinrich Scheidemann

Heinrich SCHEIDEMANN [hajnriĥ ŝajdeman], ankaŭ: Henricus Scheidemann, (* ĉ. 1596 en Wöhrden en Holstinio; † 1663 en Hamburgo) estis Germana komponisto, orgenisto kaj muzikinstruisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La unuan muzikinstruon Heinrich Scheidemann ricevis de sia patro David Scheidemann, kiu unue estis orgenisto en Wöhrden kaj ekde 1604 ĉe la Hamburga preĝejo s-kta Katarina. Ekde 1611 ĝis 1614 li komencis kune kun sia amiko Jacob Praetorius trijaran studadon ĉe la tiam ege fama orgenisto Jan Pieterszoon Sweelinck en Amsterdamo, kiun financis al li la eklezikomunumo s-kta Katarina. Fono de tiu ĉi stipendio estis la deziro de ĉiuj Hamburgaj ĉefpreĝejoj, ke iliaj ontaj orgenistoj ricevu edukadon ĉe Sweelinck.

En la jaro 1629 Heinrich Scheidemann sekvis sian patron en la ofico de orgenisto ĉe la Hamburga preĝejo s-kta Katarina. Tiun oficon li plenumis ĝis sia morto. Scheidemann atingis pro sia laboro kaj sia influo al aliaj orgenistoj altan respekon enla muzika vivo de Hamburgo kaj estis rigardata kiel elstara orgenmajstro. Krome li ekspertizis multajn orgenojn en la Nordgermana regiono. Lia plej eminenta lernanto estis Johann Adam Reincken, kiu iĝis post la morto de lia posteulo orgenisto ĉe la preĝejo s-kta Katarina.

Oni rigardas Heinrich Scheidemann kiel kunfondinto de la Nordgermana orgenskolo, kiu konektis la stilon de Sweelinck kun la Nordgermana baroktradicio, kaj kiel plej grava komponisto pri orgenverkoj de la frua 17-a jarcento. Lia kompona verkaro ampleksas precipe preambulojn (ĥoralpreludiojn), ĥoralojn por orgeno, magnificatojn, sakralajn kantojn, „Kyrie" kaj dancaĵojn.

Muziko kaj influo[redakti | redakti fonton]

Scheidemann estis fama kiel orgenisto kaj komponisto, kio evidentas pro la disvastiĝo de liaj verkoj. Speciale liaj orgenverkoj pli bone transvivis ol tiuj de aliaj komponistoj de sia epoko. Malsame ol la aliaj frubarokaj Germanaoj komponistoj kiel Praetorius, Schütz, Scheidt kaj Schein, kiuj verkis en la plimulto de la tiam enmodaj ĝenroj kaj stiloj, Scheidemann skribis plejparte nur orgenmuzikaĵojn. Kelkaj kantoj suervivis samkiel pluraj klavicenpecoj, tamen ili estas nanaj kompare kun la dekoj da orgenpecoj, el kiuj pluraj estas plurmovimentaj.

La restanta kontribuo de Scheidemann al la orgenliteraturo kaj al baroka muziko ĝenerale estis liaj ĥoralkomponaĵoj, kiuj skvis tri ĝeneralajn tipojn: kantfirmaj ĥoralaranĝoj, kiuj estis frua speco de ĥoralpreludo; "monodiaj" ĥoralaranĝoj, kiuj imitis la enmodan stilon de monodio – voĉkanta solo super basso continuo – sed por solorgeno; kaj ellaboritaj ĥoralfantaziaĵoj, nova invento baziĝanta sur la klavarila stilo de Sweelinck, kiuj utiligas la eblecojn de la evoluanta Germana barokorgeno. Krom tiuj ĥoralaranĝoj li ankaŭ skribis komponaĵoj pri la magnifikato, kiuj ne nur estas de multparta, sed ankaŭ en cikla formo, formo kiu poste nur estis en uzo en la 19-a jarcento.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

orgenverkoj
  • Magnificat I. Toni (4 versoj)
  • Magnificat II. Toni (4 versoj)
  • Magnificat III. Toni (4 versoj)
  • Magnificat IV. Toni (4 versoj)
  • Magnificat V. Toni (4 versoj)
  • Magnificat VI. Toni (4 versoj)
  • Magnificat VII. Toni (4 versoj)
  • Magnificat VIII. Toni (4 versoj)
  • Magnificat VIII. Toni (1 versoj)
  • Praeambulum enn C
  • Praeambulum en G-maĵoro
  • Praeambulum en d-minoro
  • Fuge en d-minoro
  • Verbum caro factum est
  • Dixit Maria ad Angelum
  • Benedicam Dominum in omni tempore
  • Surrexit pastor bonus
  • Te Deum laudamus
  • Kanzono en G

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Werner Breig: "Die Orgelwerke von Heinrich Scheidemann", F. Steiner Verlag Stuttgart 1998, ISBN 3-515-00218-9
  • Pieter Dirksen: "Heinrich Scheidemann's Keyboard Music. Its Transmission, Style and Chronology", Ashgate Aldershot, 2007, ISBN 978-0-7546-5441-4
  • Artikolo pri Heinrich Scheidemann, en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Manfred Bukofzer, Music in the Baroque Era. New York, W.W. Norton & Co., 1947. ISBN 0-393-09745-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]