Felice Anerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Felice Anerio.

Felice Anerio (1560 – 26-a aŭ 27-a de septembro, 1614) estis itala komponisto de la malfrua renesanca kaj frua baroka epoko kaj membro de la Roma Skolo. Li estis la pli aĝa frato de alia grava kaj iom pli progresema komponisto el la sama epoko, Giovanni Francesco Anerio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Felice Anerio naskiĝis en Romo kaj loĝis tie dumvive. Kiel knabo li kantis sopranon ĉe la Kapelo Ĝulia ekde 1568 ĝis 1577, kiam lia estis evoluiĝinta kiel aldo, kaj poste li kantis en alia preĝejo ĝis 1580. Cirkaŭ tiutempe li komencis komponi precipe madrigalojn; tiu ĉi estis unu el la malmultaj periodoj, dum kiuj li komponis profanan muzikon. Verŝajne li estis influata de Luca Marenzio, kiu estis ege populara tiutempe kaj lokis en Romo samtempe, kiam Anerio komencis komponi. En 1584 Anerio estis nomumita maestro di cappella ĉe la Collegio degli Inglesi; supozeble li estis ĥordirektisto ĉe alia asocio de la pintaj muzikistoj nome la vertuosa Compagnia de i Musici di Roma. Tiuj ĉi postenoj donintus al li konsiderindan okazon ekzerci siajn komponajn talentojn, ĉar li jam verkis la muzikon, ariojn kaj ĥoraĵojn por itala pasiono dum tiu tempo. En 1594 li anstataŭis Palestrina kiel oficiala komponisto por la papa ĥoro, kio estis elstara pozicio por komponisto en Romo.

En 1607 aŭ malmulte poste li iĝis sacerdoto (kutima karierovojo por komponisto de la Roma Skolo). Lige kun Francesco Soriano, alia komponisto de la Roma Skolo, li helpis reformi la responsorion de la Roma Gradualo, alia el la malfruaj agadoj de la kontraŭreformacio en Italio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Anerio estis konservema komponisto, kiu amplekse uzis la stilon de Palestrina kiel elirpunkto, almenaŭ post fini sian junecan periodon, kiam li skribis profanajn verkojn kiel madrigalojn kaj kanzonetojn. Malgraŭ ĉio li akiris esprimplenan intensencon personan. Kelkaj influoj el norditalaj progresaj movadoj, kvankam modifitaj, montriĝas en sia verkaro. Ekzemple la uzado de (plurĥoraj verkoj estis la normo en laVenecio); rapidaj homofoniaj deklamaj teksturo; rapidaj melodiaj pasaĝoj sur baslinio (kiu estis influo de la monodio). Krome li kelfoje ŝatis rapide ŝanĝajn teksturojn alternajn inter plenĥoreco kaj malgrandaj grupoj de du aŭ tri voĉoj, alia progresema trajto de la norditalaj skoloj (tiu ĉi trajto estas ofte aŭdebla ekzemple en la muziko de Claudio Monteverdi).

En siaj lastaj verkoj evidentas la influo de Viadana, kiu popularigis la bason kontinuan, tamen li ankoraŭ fidele komponis melodie kaj harmonie laŭ la stilo de Palestrina. Anerio skribis ankaŭ nurinstrumentan muzikon.

Multajn magnificatojn, himnojn, motetojn kaj aliajn verkojn, inkluzive verkojn de Felice Anerio printis K. Proske en sia Musica Divina (1854).

Sakrala voĉkanta muziko[redakti | redakti fonton]

  • Du libroj de sakralaj madrigaloj (ambaŭ Romo, 1585)
  • Du libroj de sakralaj himnoj (Venecio, 1596 kaj Romo, 1596)
  • Responsorioj de la Sankta Semajno (kvarvoĉa, Romo, 1606)
  • 13 sakralaj kanzonetoj; 12 motetoj, inkluzive multajn por 8 voĉoj; psalmoj, litanio, aliaj verkoj, multaj inkluzive baso kontinua
  • Madrigaloj, ĥoraĵoj, solokantoj por Passio de Nostro Signore in verso heroico (Viterbo, 1604)

Profana voĉkanta muziko[redakti | redakti fonton]

  • Unu libro de kanzonetoj (1586)
  • Kvin libroj de madrigaloj (unu el iliperdiĝis) (1587, 1590, 1598, 1602, nekonata)
  • Diversaj aliaj madrigaloj ne enirantaj en la ĉefajn publikaĵojn

Bibliografio[redakti | redakti fonton]