Paolo Quagliati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paolo Quagliati

Paolo QUAGLIATI (ĉ. 155516-a de novembro 1628) estis itala komponisto de la frua baroka epoko kaj estis membro de la Roma Skolo. Li estas transira figuro inter la malfrua renesanco kaj la plej frua baroko kaj estis unu el la unuaj kiuj skribis solomadrigalojn en la konservema muzika centro de Romo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Quagliati naskiĝis en Chioggia en nobela familio. La plej grandan parton de sia vivo li pasigis servante variajn reĝajn kaj nobelajn familiojn. En 1594 li iĝis Roma civitano kaj inter 1605 kaj 1608 Quagliati estis dungita de la Kardinalo Odoardo Farnese. Plej verŝajne li estis orgenisto ĉe Santa Maria Maggiore ekde ĉ. 1608 ĝis sia morto. Dum tiu tempo li ankaŭ deĵoris kiel orgenisto por variaj solenaj okazoj en la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo kaj eble iĝis privatĉambelano de papo Gregorio la 15-a. Je la fino de sia vivo li estis alte respektata, se ne renoma, ĉe siaj kunkomponistoj, kiel oni povas juĝi laŭ la dediĉoj de muzikkolektoj al li; tamen kelkaj el tiuj ĉi eble malpli rilatus al la kvalito de lia muziko ol al liaj rektaj ligoj kun la papo kaj imensa influo.

Verkoj kaj stilo[redakti | redakti fonton]

Laŭstile la muziko de Quagliati estas klara, eleganta, kaj li ĝenerale uzas simplajn diatonajn harmoniojn. De kelkaj el liaj madrigallibroj ekzistas du versioj: unu por kantado per egalaj voĉoj en la malnova renesanca stilo kaj alia en stilo, kiun li nomis „malplena“, por unuopa kantvoĉo instrumente akompanenda. Tiuj ĉi estis ekzempleroj por la nova baroka stilo de monodio, kaj li komentas tion en la antaŭparolo de lia publikaĵo de 1608: "Mi decidis priservi ambaŭ gustojn." Quagliati estis verŝajne la unua, kiu publikis solomadrigalojn en Romo, kvankam monodio en formo de solomadrigaloj jam ekzistis ekde pli ol dudek jaroj en norda Italio.

Li skribis sakralan kaj profanan muzikon samkiel kelkan instrumentan muzikon. En sia instrumenta muziko li malmulte aŭ ne distingas inter la stilo asignita al pecoj kun certaj signifoj kiel ekz. riĉerkarojkanzonoj; tio estis laŭokaza praktiko tiutempe kaj tute ĉagrena por muziksciencistoj provantaj kategorizi muzikon el tiu ĉi transirperiodo.Kutime kanzono de 1600 estis alinea instrumenta peco, dum kiam "riĉerkaro" estis relative severa kontrapunkta studaĵo, unu el la antaŭaĵoj de la fugo; la verko de malmultaj komponistoj kiel ekz. Quagliati necesigas kvalifiki tiujn ĉi terminojn kiel neekzaktaj.

De liaj supervivaj verkoj grandampleksaj unu el la plej interesaj estas La sfera armoniosa, kiu inkludas ne malpli ol 25 apartajn alineojn inkluzivajn voĉkantajn solojn, duetojn, ĉiuj akompanataj per violonvoĉo. Multa estas verkita en la stilo konĉertata importata el norda Italio, kvankam ĝi ŝajnusus tro malsovaĝa por komponisto el la Venecia Skolo. Tiun ĉi larĝan verkon li komponis por la geedziĝosolenaĵoj de la nevo de la papo kun Isabella Gesualdo, filino de la fama komponisto Carlo Gesualdo.

Fontoj kaj plua legaĵo[redakti | redakti fonton]

  • (1980) "Paolo Quagliati", The New Grove Dictionary of Music and Musicians. London: Macmillan Publishers. ISBN 1-56159-174-2.