La arto de la fugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La arto de la fugo

(germane Die Kunst der Fuge), BWV1080, estas nefinita verko de Johann Sebastian Bach komponita en 17481749 kaj eldonita post lia morto en 1750. La verko enhavas dek-kvar fugojn kaj kvar kanonojn: ĝin oni rigardas enhavanta kelkajn el la plej kompleksaj fugoj ĝis nun verkitaj, kaj la verkon en ĝia tuto multaj konsideras la plej granda kontrapunkta komponaĵo ĝis nun verkita, se ne la plej granda peco de absoluta muziko.

La muziko[redakti | redakti fonton]

La peco estas verkita en partituro sen instrumentaj indikoj, kvankam ĉio en ĝi taŭgas por la registro de ofte haveblaj klavarinstrumentoj en la tempo de Bach, kaj ja estas teknike ludebla de solista klavarinstrumentisto, se tiu estas tre lerta pri ludado kaj artikado de kontrapunkta muziko. Eble Bach intencis, ke ĝi estu ludebla sur diversaj instrumentoj aŭ kombinaĵoj de tiaj. Ĝin jam ludis kaj registris klavicenistoj, pianistoj, orgenistoj, kaj arĉinstrumentaj kvartetoj i.a., kaj Hermann Scherchen aranĝis ĉiujn el la fugoj (ne la kanonoj) por simfonia orkestro, kiel same faris Wolfgang Gräser, kaj faris tiun ĉi verkon vaste konata al la publiko.

La fugoj estas etikeditaj simple per "Contrapunctus" kaj romia numero, iafoje kun ceteraj kvalifikiloj pri la kontrapunktaj teknikoj uzitaj. Diversajn kanonajn teknikojn ilustras kvar kanonoj (etikeditaj per intervalo kaj tekniko).

Ĉiu fugo krom la fina nefinita (vidu tamen malsupre) uzas la saman, ruze simplan, subjekton en D minora:

Kunst der fuge opening.png

La fontoj[redakti | redakti fonton]

En la eldono presita en 1751, la diversaj movimentoj estas malnete aranĝitaj laŭ kreska ordo de rafiniteco laŭ la kontrapunktaj teknikoj uzitaj:

  • Contrapunctus I kaj II (BWV 1080/1 kaj 1080/2): Simplaj unutemaj 4-voĉaj fugoj sur ĉefa temo
  • Contrapunctus III kaj IV (BWV 1080/3 kaj 1080/4): Simplaj unutemaj 4-voĉaj fugoj sur inverto de ĉefa temo, t.e. la temo estas "renversita"
  • Contrapunctus V (BWV 1080/5): 4-voĉa kontraŭfugo, uzas ĉefan temon en kaj normala kaj invertita formo
  • Contrapunctus VI "in stylo Francese" (BWV 1080/6). Kiel supre, sed en punktita ritmo (konata kiel "franca stilo" en la tempo de Bach)
  • Contrapunctus VII "a 4 per augmentationem et diminutionem" (BWV 1080/7). Versioj de la ĉefa temo kaj ties inverto uzantaj plilongigon (duobligado de ĉiuj notdaŭroj, t.e. pli malrapide je duono) kaj plimallongigon (duonigado de ĉiuj notdaŭroj)
  • Contrapunctus VIII (BWV 1080/8): 3-voĉa duobla fugo (t.e. havanta du subjektojn)
  • Contrapunctus IX "alla duodecima" (BWV 1080/9), X "alla decima" (BWV 1080/10) kaj XI (BWV 1080/11): 4-voĉaj duoblaj fugoj
  • Contrapunctus XII (BWV 1080/12): 4-voĉaj spegulaj fugoj (t.e. la tuta partituro povas esti invertita sen perdo de muzikeco). La "rectus" (normala) kaj "inversus" (renversita) versioj estas ĝenerale ludataj unu post la alia.
  • Contrapunctus XIII (BWV1080/13): same, sed 3-voĉa
  • Canon alla octava (BWV1080/14): kanono je la oktavo
  • Canon alla decima in contrapunto alla terza (BWV1080/15): kanono je la decimo, kontrapunkto je la tercio
  • Canon alla duodecima in contrapunto alla quinta (BWV1080/16): kanono je la dudecimo, kontrapunkto je la kvinto
  • Canon per augmentationem in contrario motu (BWV1080/17): duobligita kanono en kontraŭa movo
  • Contrapunctus XIV: Fuga a 3 soggetti (BWV1080/19). Nefinita 4-voĉa triobla, eble kvarobla, fugo (t.e. havanta tri, eble kvar, subjektojn), el kiuj la tria subjekto baziĝas sur la tiel nomata motivo BACH (la notoj B-A-C-H en germana nomsistemo, en kiu B estas B bemola kaj H estas B natura).

Neta manuskripto el 1742 enhavas Contrapunctus I–III, V–IX, kaj XI–XIII, plus la oktavajn kaj kontraŭmovajn kanonojn kaj pli fruan version de Contrapunctus 10.

La ordon de la fugoj kaj kanonoj oni debatis, aparte pro tio, ke estas diferencoj inter la manuskripto kaj la presitaj eldonoj aperintaj tuj post la morto de Bach. Ankaŭ muzikajn kialojn oni levis por proponi malsamajn ordojn por postaj eldonoj kaj/aŭ la plenumo de la verko, ekz. de Wolfgang Graeser en 1927.

La unua presita eldono inkludis — krom granda nombro da eraroj kaj aliaj problemoj — kvarpartan version de Contrapunctus XIII, aranĝitan por esti ludata sur du klavaroj (rectus BWV1080/18,1 kaj inversus BWV1080/18,2). Estas dubinde, ĉu la presita indiko "a 2 Clav.", kaj la kvara aldonita voĉo, kiu ne estas spegulita laŭ la ordinara praktiko de Bach, deriviĝis de li, aŭ de lia(j) filo(j), kiu(j) prizorgis tiun ĉi unuan eldonon.

La gravurado de la kupraj platoj por la presita eldono tamen komenciĝis nelonge antaŭe la morto de la komponisto, laŭ nuntempaj fontoj, sed estas neverŝajne, ke Bach havis ian efektivan rolon en tiu preparo de la presita eldono, pro lia malsaneco en tiu tempo.

La eldono presita en 1751 enhavas senrilatan verkon kiel iaspecan "bisaĵon", la ĥoralpreludon "Vor deinem Thron ret Ich hiermit" (Jen mi venas antaŭ Vian tronon), BWV 668a, kiun onidire Bach diktis sur sia mortlito.

La nefinita fugo[redakti | redakti fonton]

Contrapunctus 14 subite ĉesas meze de la tria sekcio (mezuron 239). La aŭtografo (bildo ĉe ekstera ligilo) portas noton en la manskribo de la filo de Bach Carl Philipp Emanuel Bach, diranta "Über dieser Fuge, wo der Nahme BACH im Contrasubject angebracht worden, ist der Verfasser gestorben." ("Je tiu ĉi punkto, kie la komponisto enkondukas la nomon BACH en la kontraŭsubjekto al tiu ĉi fugo, la komponisto mortis.") Tamen, la moderna sciencularo (vidu ekz. la diskuton en "Johann Sebastian Bach, la klera muzikisto" de Christoph Wolff) disputas tiun ĉi version, aparte pro tio, ke la muziknotoj estas nedisputeble en la manskribo de Bach mem, kaj el tempo (probable 1748–1749) antaŭ ol lia malfortiĝanta vidkapablo kondukis al erarema manskribado.

Multaj scienculoj (inkluzive de Davitt Moroney kaj Christoph Wolff) asertis, ke la peco estis destinita fariĝi kvarobla fugo, enkondukanta la malferman temon de Contrapunctus I kiel la kvaran subjekton. (La titolo "Fuga a 3 soggetti" ne estis donita de la komponisto sed de C.P.E. Bach, kaj la nekrologo de Bach efektive mencias "malneto por fugo, kiu estis enhavonta kvar temojn en kvar voĉoj".) La kombino de ĉiuj kvar temoj portus la tutan verkon al taŭga klimakso. Pluraj muzikistoj asertis, ke Bach eble finis la fugon sur perdita paĝo (fragmento x), kiun li faris unue por ellabori la korektan kunmeton de la kvar voĉoj.

Multaj muzikistoj kaj muzikologoj konjektis kompletigojn de Contrapunctus XIV, notinde Hugo Riemann, muzikologo Donald Tovey (kiel parton de eldono por arĉinstrumenta kvarteto de La arto de la fugo), orgenisto Helmut Walcha, kaj muzikologo/klavicenisto Davitt Moroney. La Fantasia Contrappuntistica de Busoni baziĝas sur Contrapunctus XIV, sed estas plie verko de Busoni ol de Bach. La kompletigo de Moroney estas la plej mallonga, kaj rigardata de pluraj la plej konvinka. La registraĵo de Glenn Gould intence ĉesas je plena laŭto je la unua pulso de mezuro 233 (la fino de la eldono presita en 1751); la manuskripto daŭrigas ĝis la unua pulso de mezuro 239 kaj la tenora voĉo ĝis la fino de tiu mezuro. Plej multaj ludantoj aldonas tiujn ĉi mezurojn, kaj plenumas diminuendon ("velkofinon") je la lastaj kelkaj notoj.

Kelkaj notindaj prezentoj de La arto de la fugo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bach-unfinishedfugue.jpg
Thema.jpg