Giovanni Bassano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Giovanni Bassano (ĉ.1558, somero de 1617?) estis itala komponisto de la Venecia skolo kaj renoma muzikisto de klariono dum la transiro inter renesanco kaj baroko. Li estis la ĉefrolanto en la disvolvigo de la instrumenta ensemblo en la baziliko de Sankta Marko en Venecio, kaj postlasis libron pri ornamado detalegan, kiu konsistigas riĉan fonton de rimedoj por la nuntempaj muzikistoj de malnova muziko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oni scias nenion pri la vivo de la juna Bassano ĝis lia alveno je San Marco, verŝajne en 1576, kiam li aĝis 18 jarojn. Baldaŭ li akiris reputacion kiel unu el la plej bonaj muzikistoj en Venecio, kaj ĉ. 1585 li publicis sian unuan libron "Ricercate, passagi et cadentie" , kiu detale priskribas, kiel ornami muzikajn pasaĝojn transskribitaj el voĉkanta muziko en intrumentan muzikon. Samjare li estis nomumita muzikmajstro en la seminario ligita al San Marco. En 1601 li ricevis la taskon direkti la instrumentensemblon, kiun ĝis tiu momento direktis Girolamo Dalla Casa, kaj restis en tiu posteno ĝis lia morto en la somero 1617. La ekzaktan daton de lia morto oni ne konas, sed oni deduktas ĝin de la momento, en kiu liaj taskoj restis neplenumitaj.

Muziko kaj influo[redakti | redakti fonton]

Bassano estis la ĉefresposunlo pri la prezentado de la muziko de ambaŭ Gabrieli, aŭ kiel interpreto aŭ kiel direktisto de la instrumentensemblo. Certe Giovanni Gabrieli intencis Bassano kiam li verkis siajn ellaboritajn voĉojn por klariono. Krom direkt la muzikon de San Marco, Bassano distingiĝis pro sia vasta aktiveco en Venecio: li direktis variajn grupojn de "piffari" -bandoj de blovinstrumentoj inkluzive sakŝalmon, fluton, chalimeau , flaĝoleton , fagoton kaj eble aliajn instrumentojn, kiuj muzikis en aliajpreĝejoj (ekzemple en San Rocco) aŭ dum stratfestoj.

Kompozicioj[redakti | redakti fonton]

Bassano estis ankaŭ komponisto, kvankam lia praktikado tiurilate restis ombrumata per lia renomo kiel interpretisto kaj rilate kun tio per lia traktado de la ornamado. Li skribis motetojn kaj "concerti ecclesiastici" [ekleziaj konĉertoj] en plurĥoreca stilo venecia, kaj ankaŭ madrigalojn, kanzonetojn kaj kelkajn nur intrumentajn muzikaĵojn. Liaj kanzonetoj gajnis certan famon ekster Italio, Thomas Morley sciis pri ili kaj publikis ilin en Londono en 1597 kun angligitaj tekstoj.

Kelkaj el liaj instrumentaj verkoj prezentas ideriĉan kontrapunkton, kvazaŭ li estus nekapabla de montri trajton indulgeman de sia personeco en siaj komponaĵoj homofoniaj de karakter pli ceremoniaj. Liaj fantaziaĵoj kaj riĉerkaroj estas dense imitemaj kaj enhavas regresadojn kaj inversioj de motivoj, malofteco de la kontrapunkto antaŭ la 20-a jarcento. La simileco de la motetoj de Bassano kun la unuaj verkoj de Heinrich Schütz , kiu studis en Venecio ĉe Gabrieli, sugestias ke ili konis unu la alian; certe Schütz konis la muzikon de Bassano. Kiel ajn, kiam Schütz reiris al Germanio, li kunportis la stilon venecian, kiu pluevoluis dum la barokepoko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • (Angle) Eleanor Selfridge-Field, Venetian Instrumental Music, from Gabrieli to Vivaldi. New York, Dover Publications, 1994. ISBN 0-486-28151-5
  • "Giovanni Bassano," en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Gustave Reese, Music in the Renaissance. New York, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]