Johann Heinrich Buttstedt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Heinrich Buttstedt
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1666 (1666-04-25)
en Bindersleben
Morto 1-an de decembro 1727 (1727-12-01) (61-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistoorgenisto • muzikologo • muzika teoriisto
vdr

Johann Heinrich BUTTSTEDT - ankaŭ Buttstett, Buttstädt - (naskiĝinta la 25-an de aprilo 1666 en Erfurt-Bindersleben, mortinta la 1-an de decembro 1727 en Erfurto) estis germana muzikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frekventante la Konsilantargimnazion en sia naskiĝurbo li iĝis adepto de Johann Pachelbel. Li iĝis en 1684 orgenisto ĉe la Regler-kirko kaj en 1687 ĉe la Kirko de la komercistoj. Samtempe li instruis en la lernejo tiea ĉi kun kvar aliaj kolegoj. En 1691 Buttstedt transprenis la orgenistan deĵoradon ĉe la Kirko de la predikantoj kaj iĝis tiel unu el la posteuloj de Pachelbel ĉe la fama Compenius-orgeno.

Krome li ludis la orgenon en unu el la ok katolikaj kirkoj. Inter liaj disĉiploj nombriĝis la kortega komponisto de Merseburg Georg Friedrich Kauffmann kaj la orgenisto, komponisto kaj leksikografo Johann Gottfried Walther.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Buttstedt malpli gravis kiel muzika kreinto ol kiel muzika teoriisto. Li tipis por reprezentanto de malfrua reprezentanto de barokaj muzikkonceptoj en kiuj unuiĝis malfrumezepoka pensado seninterrompe kun moderna "natura teologio". Sekve por Buttstedt, kiu orientiĝis ĉefe pri ideoj de [[Andreas Werckmeister], egalis la trisono porĉiaman harmonion kaj "perfektan respegulon de la Sankta Triunuo": maĵore (Ut, Mi, Sol) de la dia naturo de Jesuo Kristo, minore (Re, Fa, La) de la homa naturo de Jesuo.

Lia skribaĵo Ut, Mi, Sol, Re, Fa, La … (1716) estis repliko al la verko Das neueröffnete Orchestre (1713) de Johannes Mattheson per kiu tiu ĉi prezentis sin kvazaŭ multe pli lerta porparolanto de pli moderna, klerisma kaj sekularigita muzikteorio. La kverelo akriĝis je la - praktikade kaj instruade - jam delonge eksmoda sistemo de "solmisatio". Ĝin volis konservi Buttstedt por la kantvoĉa muziko; Mattheson finfine entombigis ĝin porĉiam en sia skribaĵo Das beschützte Orchestre (1717). Kontraŭ tio proteste faritis la buttstedt-a skribaĵo Öffentliche Erklärung (1718) - sed vane.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]