Alessandro Grandi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alessandro de Grandi

Alessandro Grandi (* ĉ. 1577 en Sicilio; † 1630 en Bergamo) estis itala kantisto, kapelestro kaj komponisto de la fru baroko, komponanta en la stilo konĉertata. Li estis unu el la plej inventemaj, influaj kaj popularaj komponistoj de la epoko, eble la dua post Monteverdi laŭrange.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pri lia familio, junaĝo kaj eduko oni scias nenion. Konjektoj, ke li estintus disĉiplo de Giovanni Gabrieli, ne estas pruveblaj. Unuan fojon li aperas en la jaro 1597, kiam li estis nomumita kapelestro en Ferrara ĉe la Accademia della Morte. Post kelkaj pluaj stacioj en 1617 li akiris postenon kiel kapelkantisto ĉe la Baziliko San Marco en Venecio, kiam tie Claudio Monteverdi estis kapelestro. En 1620 li iĝis vickapelestro, kaj dum tiu tempo li verkis etformajn komponaĵojn, kiujn Monteverdi neglektis. Finfine en 1627 li estis vokita en la postenon de kapelestro ĉe Santa Maria Maggiore en Bergamo. Plej verŝajne li renkontiĝis tie kun Heinrich Schütz dum ties dua vojaĝo al Italio. Nur tri jarojn poste li kaj lia edzino iĝis viktimoj de la pesto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Grandi estis unu el la plej gravaj italaj komponistoj de la frua 17-a jarcento. Liaj multnombraj sakralaj kaj profanaj komponaĵoj ege influis siajn posteulojn. Li estis la unua, kiu uzis la esprimon „kantato“. Temis je tiuj pri profanaj, dramecaj verkoj, kiuj reprezentas kunligon inter la konĉerta madrigalo kaj la ario. Krom aliaj ankaŭ instrumentaj profanaj verkoj li kreis gravajn sakralajn komponaĵojn, inter ili pluraj libroj kun motetoj samkiel psalmoj kaj mesoj. Grandi estis unu el la plej popularaj komponistoj de sia tempo; liaj verkoj estis publikitaj en Italio, Germanio kaj Nederlando kaj daŭre represataj ĝislonge post lia morto.


Plejparte de lia muziko estas voĉkanta muziko kun instrumenta akompano. Kontraŭ la konjekto, ke li estintus disĉiplo de Giovanni Gabrieli, staras ke en liaj verkoj ne konstateblas ajna influo de tiu ĉi komponisto. Kontraŭ tio en la fruaj verkoj de Grandi klare percepteblas orientiĝo je Giovanni Croce (ĉ. 15571609), dum kiam lia malfrua verkaro staras sub la influo de Monteverdi.Lia muziko enhavas alternajn mallogaj pasaĝojn de ege kontrastaj ritmoj kaj strukturo; tamen li kutime verkis por prefere malgrandaj ensembloj. Plejparto de siaj fruaj komponaĵoj estas motetoj en la stilo konĉertato: kelkaj estas duetoj kaj trioj, novaĵo en la komponado de motetoj, kiuj envolvis pli grandajn grupojn. Grandi estis unu el malmulto da komponistoj, kiuj daŭrigis verki kompleksajn voĉkantajn polifoniajn komponaĵojn super la baso kontinua tuj post ties enkonduko – la plejmulto de la komponistoj, kiuj utiligis la bason kontinuan en la unuaj jardekoj de la 17-a jarcento, skribis monodiojn aŭ preferis pli homofoniajn strukturojn.

Grandi eksperimentis kun ekstrema sentimentaleco en kelkaj el siaj komponaĵoj, kun kromatikismo, ornamadoj kaj afektoj; dum kiam li laŭharmonie ne estis tiel aventurema kiel Gesualdo, li estis ligita al la pli larĝa tradicio, kaj do liaj verkoj estis plejparte same influriĉaj kiel tiuj de Monteverdi. Li senĉese novigis verkante monodiojn kun instrumentoj kiel violonoj, kaj sekciforme kun ripetaj partoj nur por instrumentoj – ideo kiu evoluigos la ritornelon. La muziko de Grandi montras ligon inter la stilo konĉertato komence de la barokepoko kaj la formo de la kantato, kiu kulminis en la verko de J.S. Bach.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Manfred Bukofzer, Music in the Baroque Era. New York, W.W. Norton & Co., 1947. ISBN 0-393-09745-5
  • Articles "Alessandro Grandi," "Monody," in The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2