Wilhelm Hieronymus Pachelbel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Hieronymus Pachelbel
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1686 (1686-08-29)
en Erfurto
Morto 6-an de junio 1764 (1764-06-06) (77-jaraĝa)
en Nurenbergo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Johann Pachelbel
Frat(in)oj Carl Theodorus PachelbelAmalia Pachelbel
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Wilhelm Hieronymus Pachelbel (ĉ. 16851764) estis Germana komponisto kaj orgenisto, pli aĝa filo de Johann Pachelbel.

Wilhelm Hieronymus lernadis ĉe sia patro. La unua presita fonto pri ambaŭ Pachelbel-oj estas en Ehrenpforte de Johann Mattheson. Oni supozas ke Wilhelm Hieronymus deĵoris kiel orgenisto en Fürth kaj en Erfurto, poste en Nurenbergo en la sama jaro 1706 en la Egidio-preĝejo, kaj ke li poste transprenis la orgenistan postenon Sebaldo-kirko kiel posteulo de sia patro ekde 1719 ĝismorte.

Hieronymus publikis stokon de verkoj en 1725, kiuj inkludis preludojn, fugojn kaj fantaziojn. La "preludo en b-minoro" de Bach oni iam atribuis al Hieronymus Pachelbel. Liaj malmultaj transvivaj komponaĵoj estas verkoj por klavarilo.