Fortunato Chelleri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fortunato Chelleri (fakte: Keller, ankaŭ: Kelleri) (* majo/junio (?) 1690 en Parma, Italio; † 11-a de decembro 1757 en Kassel) estis kapelestro kaj komponisto de klasika muziko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La patro de Chelleri Vater estis muzikŝatanto elmigrinta el Germanio, lia patrino devenis el la Itala muzikista familio Bazzani (Bassani; vd.a. Giovanni Battista Bassani). Post la frua morto de siaj gepatroj li venis en la mastrumaĵon de sia onklo Francesco Maria Bazzani en Piacenza. Tiu ĉi pluedukis Fortunaton, kiu jam en sia hejmurbo estis ĥorknabo, kiel muzikisto kaj komponisto. Ekde 1708 Chelleri komponis operojn por diversaj supraitalaj scenejoj kaj estis dungita de kelkaj sinsekvaj nobelujloj i.a. en Barcelono, Florenco kaj Venecio.

En 1722 la princepiskopo Johann Philipp Franz von Schönborn (princepiskopo 1719-1724) de Bamberg kaj Würzburg, pasia pri muziko kaj fascinata de la nova klavarinstrumentoj (fortepiano, martelpiano), venigis lin al Würzburg por transpreni la postenon kiel kortegokapelestro, samtempe kun la muzikisto kaj komponisto Giovanni Benedetto Platti devena el Venecio. Post la morto de a princepiskopo en 1725 Chelleri iĝis kortegokapelestro de la landgrafo Karl de Hessen-Kassel en Kassel. Li sekvis inter 1732 kaj 1734 ties filo kaj posteulo Frederiko, kiu samtempe estis reĝo de Svedio, al la kortego en Stokholmo. Kun la titolo kaj la ekonomia sekuriĝo kiel kortega konsilanto li revenis al Germanio kaj direktis ĝis sia morto en 1757 en Kassel la privatan kapelon de la frato de Frederiko, Vilhelmo la 8-a, kiu en Kassel unue administris la landgrafejon antaŭ ol li mem iĝis landgrafo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Fruverkaro, operoj[redakti | redakti fonton]

Posta verkaro[redakti | redakti fonton]

En sia Germana kaj Sveda tempo post 1722 Chelleri eble komponis nur instrumentan kaj sakralan muzikon, inter alie tamen ankaŭ oratoriojn en la Itala. En memstara presado aperis i.a. komponaĵoj por klavarinstrumentoj samkiel ses arĉinstrumentaj simfonioj. Kiel partituroj, kiel registraĵo resp. sur sonportilo ekzemple estas riceveblaj:

  • Sinfonia B bemola maĵoro por arĉinstrumentoj kaj figurita baso
  • 6 Sonate di galanteria (Kassel, o.J.)
  • Beatæ Mariæ Virginis, duparta oratorio (Würzburg, 1723) [Nachdruck hrsg. v. Alejandro Garri, Garri Editions, Mühlheim 2003]