Ĉakono

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉakono (hispane chacona, itale ciacona) estas arda kaj origine erotika danco, aperanta en ĉ. 1600 en Hispanio. Ĝi estas nomdonanto de muzika formo.

Miguel de Cervantes, Francisco, Gómez de Quevedo kaj aliaj samepokanoj mencias meksikan devenon de la danco. La danco poste disvastiĝis – kun kastanjeto, en paro aŭ kile virina soldanco – en Italio, kie oni rigardis ĝin nedeca danco. La danco poste mildiĝis kaj en la 17-a jarcento penetris la francan kortegon. Tie dancis ĝin grupo de virinoj aŭ duopa vico de paroj, grupe aŭ pare dancante la figurojn.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj