Johann Caspar Ferdinand Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johann Caspar Ferdinand Fischer (* supozeble 6-an/7-an de septembro 1656 en Schönfeld ĉe Karlsbad en Egerlando, eble ankaŭ 1665 aŭ nur ĉ. 1670; † 27-an de aŭgusto 1746 en Rastatt) estis germana komponisto kaj muzikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

J. C. F. Fischer pasigis sian junaĝon verŝajne en Schlackenwerth kaj ellernis kiel lernanto de la tiea piarista kolegio la fundamentojn de sia muzika edukado. Oni spekulas, ke Fischer studis ĉe Jean-Baptiste Lully en Parizo. Tiun ĉi supozon tamen fondas nur la orkestra verko de Fischer, kiu estas pregita de la influo de Lully, ne ekzistas pruvoj por ĉi tiu supozata staĝo en Parizo. Almenaŭ Fischer enigis multajn francstilaĵojn en sian muzikon.

En 1695 ĉe Kroninger en Augsburg aperis la unua verko de Fischer, Le journal du printemps. Ĝi estas dediĉita al la markgrafo Ludwig-Wilhelm von Baden, kiu dungis la komponiston. La pompa orkestroverko respegulas la brilon de la kortega vivo. Al liaj plej gravaj komponaĵoj apartenas krome Ariadne Musica, kolekto de preludoj kaj fugoj en 20 diversaj tonaloj por orgeno, kiuj povus validi kiel antaŭantoj de la Wohltemperiertes Clavier de Johann Sebastian Bach.

En 1715 unuan fojon la muzika aktivado kaj agado de kapelestro ĉe la markgrafa kortego en Rastatt estas dokumentebla. Ĉi tiu kapelestro estis Fischer. Fischer deĵoris pli ol 30 jarojn seninterrompe ĝis sia morto en 1746 ĉe la kortego, postvivis tri regantojn kaj klare pregis la tiean muzikan vivon.

J. C. F. Fischer enigis multajn francajn influojn en la germanan muzikon tiutempan kaj pro tio apartenas sendube al la plej influhavaj germanaj komponistoj por klavarinstrumentoj de la 17-a kaj frua 18-a jarcentoj, kvankam la malmultaj biografiaj datoj nur respegulas nekompletan imagon de lia vivo kaj aktivado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Verkeldonoj: Sämtliche Werke für Klavier und Orgel, ed. E. von Werra (Leipzig, 1901/R) [W]

Instrumenta muziko:

  • Le journal du printemps, 8 suitoj por 5 arĉinstr., 2 tr. ad lib., op. 1 (Augsburg 1695); hrsg. in: Denkmäler dt. Tonkunst, Bd. X (1902).
  • Les pièces de clavessin, 8 suitoj por klaviceno, op. 2 (Schlackenwerth 1696/1698 als Musicalisches Blumen-Büschlein).
  • Ariadne musica neo-organoedum, 20 preludoj kaj fugoj por orgeno, op. 4 (Schlackenwerth 1702).
  • Praeludia et Fugae per 8 tonos ecclesiasticos por orgeno (Augsburg s.a.; Nachdr. 1732 als Blumen Strauss ... in 8 tonos ecclesiaticos eingetheilet).
  • Musikalischer Parnassus, 9 suitoj por klaviceno (Augsburg s.a.).

Voĉkanta muziko, sakrala:

  • Vesperae, seu Psalmi vespertini, 4-st., 2 vl., b.c., op.3 (Augsburg 1701), hrsg. in: Erbe deutscher Musik, Bd. XCV (Wiesbaden 1991).
  • Lytaniae Lauretanae, 4-st., 2 vl., 2 tp./hn. ad lib, b.c., op.5 (Augsburg 1711), hrsg. in Erbe deutscher Musik, Bd. XCVI (Wiesbaden 1996)
  • 8 Mesoj, Prago, Kreuzherren-Musikarchiv:
    • Missa Sanctae crucis (g-minoro), 8-voĉa, Instr.;
    • Missa Sancti Dominici (d-minoro), SATB, Instr., hrsg. von R. Walter (Neuhausen-Stuttgart 1987);
    • Missa magnae expectationis (C-maĵoro), 4-st., Instr., hrsg. R. Walter (Adliswil 1982);
    • Missa inventionis Sanctae Crucis (d-minoro), SATB, Instr., hrsg. H. P. Eisenmann (Magdeburg 1996);
    • Missa Sancti Michaelis archangeli (C-maĵoro), SSATB, Instr., hrsg. H. P. Eisenmann (Magdeburg 1996);
    • Missa Sanctae Caeciliae (B-bemola maĵoro), SSATB, Instr.;
    • Missa Sancti Spiritus (c-minoro), 4-st., Instr., hrsg. H. P. Eisenmann (Magdeburg 1995);
    • Missa in contrapuncto (d-minoro), 4-st., Org., hrsg. in Das Chorwerk, Bd. ĈXIV (Wolfenbüttel 1983).
  • 3 Introitus, Prag, Kreuzherren-Musikarchiv:
    • Rorate coeli (d-minoro), SATB, 2 vl., 2 vla.;
    • Rorate coeli (d-minoro), 4-st.;
    • Rorate coeli (d-minoro), SATB, Org, 1685.
  • 6 Offertorien, Prag, Kreuzherren-Musikarchiv:
    • O crŭ venerabilis (F), 5vv, 2 vn, 3 va, org;
    • Magnus Dominus et laudabilis (C-maĵoro), SATB, Instr.;
    • Crŭ tua Domine magnificata est (F-maĵoro), 4-st. (+ Solisten), 2 vl., 2 va., vc., Org.;
    • Coelum plaude dulce laude (g-minoro), SATB, 2 Org., Theorbe;
    • In dedicatione templi (C-maĵoro), SATB (+ Solistoj), Instr., hrsg. H. P. Eisenmann (Magdeburg 1996);
    • Jubilate Deo (Concertus de Sancta Cruce), SATB, Instr., hrsg. H.P. Eisenmann (Magdeburg 1996).
  • O salutaris hostia (A moll), SSATB, Org., Prag, Kreuzherren-Musikarchiv; hrsg. R. Walter (Hilversum 1973);
  • O salutaris hostia, SATB, 2 vl., org.
  • Ave mundi spes, Maria, SS, 2 vl., b.c., Prag, Kreuzherren-Musikarchiv; hrsg. R. Walter (Altötting, 1995).

Voĉkanta muziko, profana (perdiĝinta):

  • Abdarameno der gemarterte Pelagius, 1712
  • Sing- und klingendes Schnee-Opffer, 1717
  • Waffen-, Bücher- und Jägerlust, 1717
  • Huldigungs-Fest der Zeit, 1718
  • Meleagers Gelübd-mässiges Ehren-Feuer-Opffer, 1718
  • Erkandte und bereuete Undanckbarkeit Philenae gegen ihren Erlöser Soteriastes (lerneja dramo), Rastatt, 1719
  • Ancaeens zu seiner Ehe-verlobten Alcathose, 1721
  • Vergnügte Ehe-Liebe in Hochbeglücktester Wiederkunfft, 1721
  • Die lobsingende Unschuld, oder Der um den christlichen Glauben unter dem König...

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]