Gottlieb Muffat
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 11 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Gottlieb Muffat (* 1690 en Passau; † 1770 en Vieno) estis Aŭstra orgenisto kaj komponisto.
Muffat estis filo de la komponisto Georg Muffat kaj lernanto de Johann Joseph Fux. En la jaro 1717 imperiestro Karlo la 6-a nomumis lin ĉambrorgeniston, kaj Muffat instruis ties infanojn muzike. En 1764 Muffat estis pensiita.
Muffat verkis ekskluzive komponaĵojn por orgeno kaj klaviceno, inter ili multnombrajn fugojn kaj tokatojn. Liaj komponaĵoj por la klaviceno aperis sub la titolo „Componimenti musicali“ (1739).
Rtaj ligiloj [redakti]
Literaturo de kaj pri Gottlieb Muffat en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko

