Franca uverturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La franca uverturo estas muzika formo vasta uzata en la baroka periodo. Ĝi dividiĝas en du partojn: la unua estas malrapida, ofte havanta duoble-punktitajn ritmojn (duoble-punktitan kvaronan noton sekvata de dek-sesona noto), kaj la dua estas rapida kaj fuga. Iafoje la unua parto revenas je la fino.

Kiam ĝi estas verkita por orkestro, la franca uverturo estas ofte aranĝita kun trumpeto kaj timbalo, kaj celas al grandeco. La formo tiel tre taŭgis por epoko, en kiu ĉiaj orkestroj estis utiligitaj de la reĝa familio aŭ aliaj nobeloj.

La nomo estas agnosko de la graveco de Jean-Baptiste Lully, la franca baroka komponisto, por la disvolvo de la formo. Li ofte ĝin uzis por malfermi siajn operojn (tragédies en musique). Pli malfruajn ekzemplojn oni povas trovi en la malfermaj movimentoj de ĉiu orkestra suito de Johann Sebastian Bach, kaj en la malfermo al multaj oratorioj de Georg Friedrich Händel (inkluzive de la Mesio). La 16-a variaĵo en la Goldberga variaĵaro de Bach estas franca uverturo malgrandskala.

La franca uverturo ne konfuziĝu kun la itala uverturo, triparta rapid-malrapid-rapida strukturo.