Muzio Clementi
El Vikipedio
Muzio CLEMENTI (naskiĝis la 24-an de januaro, 1752, mortis la 10-an de marto, 1832) estis klasika komponisto, kaj estas agnoskata la unua, kiu verkadis aparte por la piano.
Clementi estas plej bone konata pro sia kolekto de pianostudaĵoj Gradus ad parnassum, al kiu la peco Docteur Gradus ad Parnassum de Debussy (la unua movimento de sia pecaro Infana angulo) faras ludeman aludon. Simile liaj sonatinoj restis postulataj por pianostudantoj el ĉie, ĝis la malfrua 20-a jarcento. Erik Satie, kiu estis samtempulo de Debussy, ludimitis tiujn ĉi sonatinojn (aparte la sonatinon vk. 36, n-ro 1) en sia Sonatine Bureaucratique.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Opera Omnia Muzio Clementi
- Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj ) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto