Endenich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endenich
la katolika kirko Maria Magdalena
la katolika kirko Maria Magdalena
la katolika kirko Maria Magdalena
komunumoparto en Germanio
Administrado
Statuso urboparto de Bonno
Poŝtkodo 53121
Demografio
Loĝantaro 13 670  (2023) [+]
Geografio
Geografia situo 50° 44′ N, 7° 4′ O (mapo)50.7257.0727777777778Koordinatoj: 50° 44′ N, 7° 4′ O (mapo) [+]
Alto 66 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Endenich (Nordrejn-Vestfalio)
Endenich (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Endenich
Endenich
Situo de Endenich

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Endenich [+]
vdr


Schumann-domo en Endenich
historia ĉevala trinkejo

Endenich estas urboparto de la germana federacia urbo Bonno ekde 1904. Nuntempe ĉ. 12.000 loĝantoj vivas tie: komence de 2023 estis ekzakte 13 670.

Ĝin ĉirkaŭbrakumas la urbopartoj de Duisdorf, Drahnsdorf, Lengsdorf, Lessenich, Poppelsdorf kaj la Bonn-a Okcidenta urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Endenich estis fondita en la 8-a jarcento, la unua mencio venas el al jaro 804: "Villa quae vocatur Antiche" (ĉe la vilaĝo, kiu nomiĝas "Antiche", Endenich).

La plej fama kvartalano estis la komponisto Robert Schumann, kiu loĝis en la hodiaŭa Robert-Schumann-domo en la Magdalenen-strato. Li mortis la 29-an de julio en 1856 en kuracejo Richarz, en la hodiaŭa Sebastian-strato en Endenich.

En la urboparto mortis MUNKÁCSY Mihály, elstara hungara pentristo.

En la norda parto de Endenich staras ekde 1972 instituto por radioastronomio de la Max-Planck-Societo.