Breitkopf & Härtel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Breitkopf & Härtel estas muzikeldonejo rezidanta en Wiesbaden (ĉefa rezidejo), Lepsiko kaj Parizo. Al la eldonejo ankaŭ apartenas eldonejo Deutscher Verlag für Musik. En la jaro 2000 ĝi transprenis ankaŭ la eldonejon Musica Rara el Monteux, Francio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondado de la eldonejo komence de la 18-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Breitkopf und Härtel estas la plej malnova muzikeldonejo tutmonde. Ĝi estis fondita oficiale la 27-an de januaro 1719, kiam Bernhard Christoph Breitkopf (1695–1777) fariĝis partnero per geedziĝo en la malnovan presistofamilion Müller, kiu jam ekde preskaŭ 200 jaroj tenis la presejon. En 1732 Breitkopf aĉetis la kadukan gastejon „Goldener Bär“, en kiu li instalis post la novkonstruado la eldonejon. De la gastejoŝildo devenas la eĉ nuntempe uzata blazonobesto en la eldoneja signo. Baldaŭ Breitkopf renomiĝis kiel eldonisto de fakscienca literaturo (aparte de teologio) kaj verkoj de la tiam tre influa poeto Johann Christoph Gottsched. Samtempe sin anoncis la muzikeldonejo: En 1736 aperis „Schemellis Gesangbuch“ (Kantaro de Schemelli), je kiu ankaŭ kunlaboris Johann Sebastian Bach. Plurajn eldonojn havis la kantaro „Singende Muse an der Pleiße“ de Sperontes (ekde 1740). En 1762 la filo Gottlob Immanuel (1719–1794) eniris la eldonejan estraron. Li plibonigis en 1754 la teknikon de notpresado per moveblaj prestipoj. Ekde 1756 li eldonis verkojn de preskaŭ ĉiuj renomaj komponistoj de la germanlingvaj teritorioj (la filoj de Bach, Joseph Haydn, Leopold Mozart, Johann Joachim Quantz, Carl Stamitz, Georg Philipp Telemann kaj aliaj). En 1762–1787 li kompilis sistemajn registrojn de la verkoj, kiujn li ofertis por vendo. Ĉi tiuj donas al oni nuntempe kiel gravaj fontoj informojn pri la muziko de Haydn kaj de la fruklasikismo. Kiam juna Goethe en 1765 iris al Lepsiko, li amikiĝis kun la du filoj Bernhard Theodor (1749–1810) kaj Christoph Gottlob Breitkopf (1750–1800). Bernhard Theodor muzikigis la unuajn poemojn de Goethe, ili estis presitaj en 1770 sen nomado de la ankoraŭ nekonata poeto. En 1794 Christoph Gottlob Breitkopf transprenis la eldonejan estradon. Post finacaj malfacilaĵoj li fondis en 1795 kune kun Gottfried Christoph Härtel (1763–1827) societon. Ekde 1796 la eldonejo firmaas kiel Breitkopf & Härtel. En 1798 Härtel fondis la unuan longtempe aperantan muzikrevuon Allgemeine musikalische Zeitung (ĝenerala muzika revuo). Ekde 1798 aperis la 16-voluma eldono Œuvres complettes (kompleta verkaro) de Mozart, kiu entenis krom piano- kaj ĉambromuziko samkiel lidoj multajn unuajn presaĵojn. Dua Œuvres-serio sekvis en 1799 kun la pianoverkoj de la ankoraŭ vivanta Joseph Haydn.

La eldonejo ekde la komenco de la 19-a jarcento ĝis la fino de la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Breitkopf Härtel transprenis en 1800 la eldonejon. Baldaŭ ankaŭ komencis la eldona kunlaboro kun Beethoven, la ĉefaj eksponentoj de la viena klasikismo do estis komplete reprezentataj en la eldonprogramo. En 1807 Härtel komencis per la piano-produktado, kiu estis flegata ĝis 1872. La kvaliton de la Breitkopf-pianegoj ŝatis virtuozoj kiel Clara Schumann kaj Franz Liszt. En la unua duono de la 19-a jarcento escepte Carl Maria von Weber kaj Franz Schubert ĉiuj gravaj komponistoj estis reprezentitaj. En 1832 Raymund Härtel (1810–1888), la pli juna filo de Gottfried Christoph Härtel, transprenis la eldonejon. En la sekvaj jaroj li eldonis la verkojn de famaj komponistoj kiel Felix Mendelssohn Bartholdy, Robert Schumann, Franz Liszt kaj Richard Wagner. En 1833 la eldonejo komencis per la publikigo de la pianoverkoj de Frédéric Chopin. Du jarojn poste la frato de Raymund, Hermann Härtel (1803–1875), eniris la eldonejan estraron. Robert Schumann atentigis la eldonejon en 1853 pri la ankoraŭ nekonata Johannes Brahms.

Lige kun la fondado de la Lepsika Bach-Gesellschaft okaze de la 100-a datreveno de la morto de la fama komponisto en 1850 komencis la „duonjarcento de la kompletverkaraj eldonoj“. En 1851 ekekzistis la unua volumo de la „malnova“ eldono de la kompleta verkaro de Bach. sekvis kompletaj eldonoj de la verkaroj de Händel (1858–1902), Beethoven (1862–1865), Mendelssohn Bartholdy (1874–1877), Mozart (1877–1893), Schumann (1879–1893), Schubert (1884–1897), Berlioz (1900–1907) kaj aliaj. Nuntempe nekonata estas la fakto, ke la ĉefa akirado de la eldonejo tiutempe ne estas la notpresado, sed la literaturo. Tion klarigas la nombro de 108 libropresistoj kontraste al 14 notpresistoj, kiuj laboris en 1869. En 1867 Breitkopf und Härtel transloĝiĝis ekde „Goldenen Bären“ en la konstruaĵon ĉe Nürnberger Straße, ankoraŭ nuntempe uzata domo de la Breitkopf & Härtel/Deutscher Verlag für Musik GmbH. Post la morto de Hermann Härtel 1875 kaj la eksiĝo de Raymund Härtel en 1880 liaj nevoj Oskar von Hase (1846–1921), avo de la nuntempa kunposedantino Lieselotte Sievers, kaj Wilhelm Volkmann transprenis la estradon de la eldonejo.

En 1877 oni enkondukis la popoleldonon Breitkopf und Härtel, el kiu rezultis en 1913 Edition Breitkopf, ĝis nuntempe eldonata. En 1885 oni enkondukis la Breitkopf & Härtels ĥorbibliotekon, en 1890 sekvis la orkestrobiblioteko, en 1893 la partiturbiblioteko kaj en la ĉambromuzika biblioteko. Ĉi tiuj kvar „normbibliotekoj“ ĝis nun estas parto de la eldonoprogramo, eĉ la titolpaĝo, krono kunmetita el malfrubarokaj elementoj, ornamas nuntempe ankoraŭ multjan eldonaĵojn. Nur la pratekstaj eldonaĵoj ricevis en 2005 novan "vizaĝon" (vd. titolpaĝo). Ekde 1910 Breitkopf & Härtel eldonis verkojn de la fama komponisto Jean Sibelius. Mallonge antaŭ la unua mondmilito la personaro ampleksis preskaŭ 1000 kunlaborantojn. En 1896 Ludwig Volkmann (1870–1947) fariĝis kunsocietano. En 1919 Hellmuth von Hase (1891–1979) eniris kiel persone respondeca societano. Malgraŭ granda depresio kaj inflacio (ekde 1914 ĝis 1923) la eldonejo publikigis ĝis 1927 la 26-voluman kompletverkaran eldonon de Brahms.

En la nokto de la 3-a sur la 4-a decembro alianca bombatako grave difektis la eldondomojn ĉe Nürnberger Straße, La arĥivaĵoj tamen restis konservitaj dank' al antaŭzorga transstokado. Ili nun troviĝas plejparte kiel deponaĵoj en la Saksia Ŝtata Arĥivo je Lepsiko.

Breitkopf & Härtel en la jaroj de la germana dividiĝo kaj post la reunuiĝo en 1990[redakti | redakti fonton]

En 1945 Hellmuth von Hase transloĝiĝis kun sia familio kaj plej ligaj kunlaborantoj al Wiesbaden. En 1951 la eldonejo povis profiliĝi post vendado de altvaloraj manskribaĵoj. En 1952 von Hase estis foreste kondamnata en la GDR kaj la eldonejo estis eksproprietigata. Ĝi firmais per VEB Breitkopf & Härtel. En 1954 komencis la eldonado de la kompleta verkaro de Max Reger, 1959–1971 sekvis tiu de Beethoven. En 1953 Joachim Volkmann (* 1926) kaj en 1962 la pranepino de Härtel, Lieselotte Sievers (* 1928), eniris la eldonejan estraron. En 1967 la eldonejo ekrezidis en sia ankoraŭ nuntempe uzata domo ĉe Walkmühlstraße. En la eldoneja krizo en 1976 Joachim Volkmann eksiĝis, anstataŭe en 1979 Gottfried Möckel (1926–2009) eniris la eldonejan estraron. En 1971 oni kreis la filialon Taunusstein, en kiu troviĝas la du sekcioj disportado kaj vendado same kiel orkestro kaj scenejo. Ekde 1979 ĝis 2009 Gottfried Möckel estis kunsocietano de la eldonejo. En 1991 la eldonejo povis reakiri post malfacilaj intertraktadoj la lepsikan eldonejon; ekde tiam la eldonejo firmaas kiel „Breitkopf & Härtel – Wiesbaden, Leipzig, Paris“.

Sekcioj[redakti | redakti fonton]

Lektorejo[redakti | redakti fonton]

La lektorejo kontrolas verkojn proponitajn al la eldonejo pri kvalito kaj ĉu ili konvenas al la profilo de la eldonejo. Ĝi preparas presŝablonon de la notoj, priparolas eventualajn ŝanĝojn kun la komponisto aŭ eldonanto kaj kontrollegas tion antaŭ la presado. Krome ekspertizas la originalaĵojn de la ekzistantaj eldonoj je malklarecoj kaj decidas pri ŝanĝoj.

Produktadejo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu sekcio, post kiam la lektorejo kontrolis la enhavon, estas kompetenta pri la produktado de la materia eldono. Ĝi disdonas la mendojn al notgrafikistoj kaj presejoj, kontrolas la presŝablonoj je ilia grafika kaj optika kvalito (pri tio ekzistas apartaj direktivoj de la eldonejo). La produktejo/presejo de la firmao produktas pli malgrandajn eldonojn de verkoj, precipe de nuntempaj komponistoj, sed ankaŭ represadojn de tradiciitaj eldonoj, kiuj estas mallongtempe bezonataj, kies produktado ekster la firmao tamen estas malavantaĝa.

Rajtejo kaj licencejo[redakti | redakti fonton]

La sekcio rajtoj kaj licencoj estas kompetenta por la disdono de licencoj (ekz. kopipresadoj de aliaj eldonejoj, permeso de prilaboradoj, rajtigo de porfilma uzado) kaj la kontrolo de la uzado de aŭtorrajte protektataj verkoj deflanke de triaj. Krome ĉi tiu sekcio akiras necesajn rajtojn de triaj, kiuj estas necesaj por publikigo de la verkoj de Breitkopf & Härtel.

Librotenejo[redakti | redakti fonton]

La librotenejo prizorgas la librotenadon de la tuta eldonejo.

Varbejo[redakti | redakti fonton]

La varbosekcio respondecas la varbadon pri notoj kaj instrulibroj. Al tio apartenas la dissendado de vidmaterialo, la reprezentado sur muzikfoiroj kaj la eldonado de katalogoj kaj broŝuroj same kiel la prizorgado de la hejmpaĝaro de la firmao.

Arkivo[redakti | redakti fonton]

En la arkivo stokiĝas la originaloj de notoj kaj libroj. De tiuj oni eventuale reproduktas novajn produktadoŝablonojn. Krome la arkivo administras memskribaĵojn kaj leterkomunikaĵojn i.a. kun komponistoj.

Disportadejoo kaj vendadejo[redakti | redakti fonton]

La sekcioj disportado kaj vendado loĝigas grandegan stokon kun ĉiuj disponeblaj vendomaterialoj kaj dissendas ilin laŭ mendo de la muzikaĵokomerco.

Orkestro kaj scenejo[redakti | redakti fonton]

La sekcio orkestro kaj scenejo kompetentas pri la ludonado de prezentadmaterialoj, kiujn ĝi luas tutmonde. Ĝi havas stokon de ĉirkaŭ 3500 lumaterialoj. Krom la luado ĝi prizorgas la postuladon de prezentotantiemoj, la konroladon de radioelsendaĵoj kaj de la produktado de sonregistraĵoj (por kiuj pagendas la aldonaj kompensoj je lumaterialoj), necesajn kontraktajn interkonsentoj rilate lumaterialon same kiel la konservadon kaj plibonigon de kvalito de la lumaterialoj (produktado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Breitkopf & Härtel » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 2770141 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)