Friedrich Kalkbrenner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto pri Kalkbrenner de Auguste Bry, laŭ desegnaĵo de Alphonse Farcy.

Friedrich Wilhelm KALKBRENNER, ankaŭ Frédéric Kalkbrenner, (naskiĝis la 7-an de novembro 1785 dum vojaĝo de sia patrino inter Kassel kaj Berlino, mortis la 10-an de junio 1849 en Enghien-les-Bains ĉe Parizo) estis germana pianisto kaj komponisto kaj filo de Christian Kalkbrenner.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post sukcesa kaj multdekoraciita instruado ĉe la pariza konservatorio en la fakoj piano kaj kompozicio ekde 1799 ĝis 1801 li daŭrigis sian studon ekde 1803 ĝis 1804 en Vieno. Patronoj kaj instruistoj en Vieno estis i.a. Joseph Haydn, Johann Georg Albrechtsberger kaj Ludwig van Beethoven.

Li komencis labori kiel pianinstruisto kaj pianisto en Parizo; ekde 1818 li daŭrigis ĉi tiun karieron kune kun Johann Bernhard Logier en Londono. Sekvis turneo tra Germanio, ĉ. 1824 li ekloĝis en Parizo kaj fondis muziklernejon, kiu sin turnis ĉefe al progresantoj.

La pianludan metodon de Kalkbrenners, kiun poste lia lernanto Camille Stamaty pluinstruis, laŭde menciis i.a. Franz Liszt; li estis idolo de Frédéric Chopin, kiu supozeble sekvis kelkajn lecionojn ĉe li kaj poste dediĉis al li sian unuan pianokonĉerton.

Li fariĝis partnero de la pianofirmao Pleyel, studis piankonstruadon kaj gajnis altan renomon pro evoluoj en la pianomekaniko. Inter 1824 kaj 1833 oni rigardis lin kiel plej faman pianiston tutmonde.

En 1849 li mortis sekve de ĥolero, kiun li supozeble volis mem kuraci, kaj estis entombigita sur la pariza tombejo de Montmartre.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Pianokonĉerto n-o 1 d-minora op. 61 (1823)
  • Pianokonĉerto n-o 4 Ab-maĵora op. 127 (1835)
  • Granda sonato por piano F-maĵora op. 28
  • Sonato Ab-Dur op. 177
  • Granda trio n-o 1 por piano, violono kaj violonĉelo e-minora op. 7
  • Granda trio n-o 2 por piano, violono kaj violonĉelo in Ab-maĵora op. 14
  • Tria trio por piano, violono kaj baso Bb-maĵora op. 26
  • Kvara trio por piano, violono kaj violonĉelo D-maĵora op. 84
  • Kvina granda trio por piano, violono kaj violonĉelo Ab-maĵora op. 149
  • Granda kvinteto por piano, klarneto, korno, violonĉelo kaj kontrabaso a-minora op. 81
  • Granda septeto op. 132
  • Les Charmes de la Walse op. 73
  • Polonaise brillante Bb-maĵora op. 55
  • Enkonduko kaj rondeleto por piano pri "Ahi! povero Calpigi" el Tarare op. 78 de Salieri

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]