Societo Ferenc Liszt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Societo Ferenc Liszt
volontula asocio
Lando(j) Hungario vd
Ĉefestro(j) Csaba Király vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Societo Ferenc Liszt estas hungara societo por disvastigi verkojn kaj karieron de la hungara pianisto-komponisto.

Foto pri Franz Liszt en 1870

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam dum vivo de Liszt grupoj formiĝis en Hungarujo por tiuj celoj. Inter 1870-1902 estis fonditaj similaj grupoj aŭ societoj resume 6, sed ili ne estis vivkapablaj. Ekzemple en 1870 virinoj fondis grupon, la membroj estis nur muzikistaj virinoj. Eĉ Liszt mem aprobis ĝin. Okazis 2 koncertoj kun partopreno de Liszt, poste la grupo malaperis. En 1893 muzikinstruistoj kreis similan societon, sed tio vivis nur 2 jarojn. Depost morto de Liszt en 1886 la pli nova celo estis gardi memoron kaj spiriton de la majstro. En 1892 rondo pri Liszt estis fondita, ili aranĝis kelkajn koncertojn, poste nenio okazis. Inter 1902-1932 okazis longa paŭzo pri tiaj societoj, fine en 1932 estis fondita la tutlanda societo pri Liszt. En 1936 oni aranĝis gravajn rememorojn, renkontiĝojn. La societo estis malfondita, kiam la komunistoj prenis la potencon plene en 1949. La politiko jam mildiĝis en 1973, tiam Miklós Forrai kaptis la okazon por refondi la societon. Tiu societo vivas kontinue jam pli ol 600 membroj. La societo havas subgrupojn en Budapeŝto 267, Pécs 140, Sopron 74, Szeged 83, Szekszárd 59 membroj.

La societo havas kontaktojn kun similaj eksterlandaj societoj en Eŭropo, Ameriko, Aŭstralio, Japanio.

Elektitaj membroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.