Mihály Ittzés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Ittzés
Mihály Ittzés en 2017
Mihály Ittzés en 2017
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1938 (1938-10-08)
en Sárkeresztúr
Morto 12-an de junio 2018 (2018-06-12) (79-jaraĝa)
en Kecskemét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Infano Gergely Ittzés
Okupo
Okupo muzikinstruisto
vdr

Mihály Ittzés [mihAj icEŝ] (?), laŭ hungarlingve kutima nomordo Ittzés Mihály estis hungara korusestro, muzikhistoriisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, membroj de Societo Ferenc Liszt kaj Hungara Arta Akademio (koresponda en 2012, ordinara en 2014). Lia filo estis Gergely Ittzés.

Mihály Ittzés [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1938 en Sárkeresztúr, li mortis la 12-an de junio 2018 en Kecskemét.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Ittzés frekventis muziklernejon en Győr inter 1953-1958, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1963. Post la diplomo li instruis en muziklernejo en Győr ĝis 1970, sed inter 1965-1967 li frekventis korusestran kurson en Budapeŝto. Intertempe en 1966 li edziĝis, poste 3 infanoj naskiĝis. En 1970 li translokiĝis al Kecskemét, kie li ĝismorte instruis. Komence li instruis en gimnazio 3 jarojn, poste en la ĵus fondita muzika instituto. Li estis vicinstitutestro inter 1980 kaj 2001, poste li estis emerita instruisto. En 2002 li doktoriĝis (Ph.D) en Finnlando. Li instruis kursojn ankaŭ eksterlande (Aŭstralio (1979), Aŭstrio (1990), Danio (2007), Suomio (1991, 2004), Grekio (1989), Irlando (1983, 1985), Ĉinio (2004), Italio (1988), Pollando (1976-2007). Li ricevis premiojn inter 1988-2011.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • „A múlt csak példa legyen": A magyar történelem Kodály Zoltán műveiben
  • Kodály Zoltán énekgyakorlatai (1970, ankaŭ angle)
  • Ének-zene tankönyv az óvónői szakközépiskolák számára (kunaŭtoro, studenta lernolibro eldonita plurfoje 1974-1994)
  • 22 zenei írás (Kodály és… elődök, kortársak, utódok) (1999)
  • Zoltán Kodály, In Retrospect (disertaĵo, 2002)
  • Bárdos Lajos (hungare 2009; angle 2015)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]