Impromptuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Impromptuo (laŭ la franca "impromptu"; de la latina in promptu esse „esti preta“, „esti je dispono“) estas iomete mallonga muzikaĵo en instrumenta muziko. Impromptuo havas regulan strukturon, kiu rememoras al tiu de la klasika rondelo aŭ la baroka triparta ario: post la unua temo sekvas meza parto, post kiu la unua temo senŝanĝe ripetigas (a-b-a = triparta kantoformo)

Al la komponistoj, kiuj verkis impromptuojn, apartenas inter alie Robert Schumann, Aleksandr Skrjabin, Frédéric Chopin kaj Franz Schubert.

Ege populara estas la ok impromptuoj (du cikloj, D 899 - op. 90 kaj D 935 - op. 142, pokaze de kvar pecoj) de Franz Schubert, ĉar ili estas facile kompreneblaj, je kio kelkaj el ili estas relative facile lerneblaj por amatoraj pianistoj, dum kiam aliaj estas nepre ludoteknike postulmaj. La unua temo de impromptuo n-ro 2 el op. 142 plurfoje estis pruntita por popularkantoj, ekzemple de Mireille Mathieu.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]