Adam Jerzy Czartoryski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Adam Jerzy Czartoryski
Adam Jerzy Czartoryski
pola verkisto kaj politikisto
Naskiĝo 14-a de januaro 1770
Varsovio, Pollando
Morto 15-a de julio 1861
Montfermeil (apud Parizo) Francio
Vidu ankaŭ biografian portalon
v  d  r
Information icon.svg

Adam Jerzy princo CZARTORYSKI (naskiĝis la 14-an de januaro 1770 en Varsovio, mortis la 15-an de julio 1861)- pola politikisto, verkisto, mecenaso de la pola arto kaj savanto de pola lingvo kaj kulturo. Nomata nekronigita reĝo de Pollando.

Li estis filo de Adam Kazimierz Czartoryski kaj Izabela Czartoryska. Li estis frato de princino de Vinterbergo Maria Anna Czartoryska. La patro de Władysław Czartoryski.

Li estis precize kaj bone edukita en lia nobela domo. Sian edukon li plenumis per vojaĝoj eksterlandaj.

Li partoprenis en la polan-rusan militon en 1792 kaj dum la insurekcio de Kościuszko en 1794 li estis ekster la lando.

Li fariĝis la amiko kaj konsilisto de caro Aleksandro la 1-a kaj en 1803 li estis de la caro nomigita la kuratoro de la vilna scienca regiono kontribuane al la scienco kaj kulturo en la Litvo kaj ĉiuj orientaj teroj de la Rzeczpospolita. Li diskonstruis la reton de la parokaj lernejoj kun la pola lingvo. Ankaŭ li havis gravajn meritojn en la plibonigado de Vilna Universitato. En 1824 post la proceso de Filomatoj kaj Filaretoj li dimisiiĝis.

En jaroj 1804-1806 li havis funkcion de la ministro de fremdaj aferoj en la registaro de Rusio. Li volis modernigi la polajn terojn per la plano de Puławy. Li estis prorusia ankaŭ dum la Varsovia Dukejo. Dum la Viena kongreso kiel konsilisto de caro li proponis krei konstitucian Polan Reĝejon. De junio 1814 li estis ĉefo de Komitato Civita de la Reformo kaj li partoprenis kreadon de konstitucio. Li fariĝis la vicprezidanto de la Intertempa Registaro. Sekve pro la afero kun granda duko Konstanto li estis forigita de politiko. Post la morto de caro Aleksander li fariĝis la konservema opoziciisto.

Post la eksplodo de la Novembra Ribelo, nokte de la 29 al la 30-a de novembro en 1831, la princo Czartoryski membriĝis en la Administracia Konsilaro kaj sekve li estiĝis la prezidanto de la Intertempa Registaro kaj poste Nacia Registaro. Li esperis la konsenton kun caro Nikolao la 1-a, sed poste li esperis la intervenon de okcidentaj landoj. Post la falo de la ribelo li eskapis al Parizo aĉetante la Hôtel Lambert. Tuj li komencis organizi la elmigrintajn polojn fondante la kulturan centron de Pollando kaj same la komplotan asocion. Li multe apogis la kontraŭ-rusian politikon kaj ankaŭ la emojn revoluciajn kaj naciajn en Eŭropo. Dum la krimea milito 1853-1856 li fariĝis la patrono de polaj soldatoj en Turkio. Post la paco en Parizo en 1856 li rezignis pri la politika vivo.

Li estis ankaŭ la apoganto de la pola literaturo kaj la arto. Ekzemple li estis kunkreanto de la Historia-Literatura Asocio fariĝante la ĉefo de ĝi. Li kunkreis ankaŭ Asocion de la Eduka Scienco kaj li kreis Polan Bibliotekon en Parizo.

Li ankaŭ verkis multe pri politiko kaj kreis multajn poemarojn kaj poematojn. Li verkis ankaŭ pri la verko de Franciszek Dionizy Kniaźnin, Jan Ursyn Niemcewicz kaj Immanuel Kant. Li tradukis Horacon, Sofoklon kaj Pindaron.

Czartoryski estas persono en la dramoj Kordian de Juliusz Słowacki kaj Lelewel de Stanisław Wyspiański.

Li mortis en sia rezidejo Montfermeil apud Meaux kaj estis entombigita en Montmorency. Aŭguste 1865 lia korpo estis venigita al Sieniawy.

Li estis la idealo kaj majstro al la princo Jerzy Giedroyc.