Ĉambra muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mozart, aŭtoro de kordaj kvartetoj

La Ĉambra muziko estas formo de klasika muziko, skribita por malgranda grupo de muzikiloj, kiuj tradicie povias esti enmetitaj en palaca salono. Estas du detaloj kiuj permesas karakterigi logike verkon de ĉambra muziko kaj estas jenaj:

  • 1) ĉiu muzikisto ludas malsaman parton kaj
  • 2) ne estas dirigento; la muzikistoj devas esti lokigitaj maniere, ke ili povu rigardi unu la alian, por atingi la plej taŭgan kunordigon.

Oni ne inkludas la verkojn por solaj muzikiloj (tio forflankigas ĉiun verkaron por sola piano kaj komponaĵojn kiel la sonatoj kaj verkoj por violino aŭ la suitoj por violoncelo, de Bach). La vorto "ĉambro" implicas, ke la muziko povas esti ludata en vera ĉambro, ĉe intima etoso. En itala da cámera signifas ‘por ĉambro’. Krome ĝi povas signifi:

  • diferenca disde da chiesa (‘por preĝejo’)
  • muziko por eta kunsido, ekzakte kiel estas vere la muziko de ĉambro.

La orkestro de ĉambro estas eta orkestro, kaj pro tio kun eblo ludi muzikon ene de eta salono; ne nepre estas korda orkestro, ĉar povas esti ankaŭ blovinstrumentoj.

Teorie ne estas maksima limo pri nombro de instrumentoj, sed, praktike, la plej parto de la komponaĵoj uzas el du ĝis kvin.

Estas multaj instrumentaj kombinaĵoj. Ofte la korda kvarteto estas konsiderata kiel la plej grava. Aliaj oftaj grupoj de ĉambro estaa la korda trio, la trio kun piano, la kvinteto kun piano kaj la korda kvinteto. Malpli oftaj estas la blovinstrumentoj kaj la latunaj blovinstrumentoj. Kelkaj komponistoj verkis por miksitaj grupoj de blovinstrumento kaj kordinstrumentoj kaj kelkaj verkis por soalj blovinstrumentoj, sed —kun la escepto de la korno, la latunaj blovinstrumentoj apenaŭ estis uzitaj. Tion kaŭzis eble ties ĉiopova sonforto, maltaŭga por la intimeca atmosfero de la genro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ludwig VAN BEETHOVEN, plikompleksigis la ĉambran muzikon

La esprimo aplikeblas al instrumentaj ludadoj, kaj pro tio la madrigalo de la periodo renesanca de la 1500aj jaroj estas konsidereblaj ĉambra muziko. La formo baroka plej grava de tiu tipo estas la trio sonata. En la periodo klasika oni disvolvigis novajn formojn, el kiuj la plej grava estis la korda kvarteto. Tiuj verkoj estis komponitaj ĝenerale por amatoroj, kaj oni supozis, ke ne estos ludataj publike. Multaj de tiuj kordaj kvartetoj de Joseph HaydnWolfgang Amadeus Mozart, ekzemple, estis verkitaj por esti ludataj kiel distro kaj private, por korda kvarteto el kiu ili mem estis parto.

Unu el la komponistoj respondeca de alporti la Ĉambran muzikon al la koncertejoj estas Ludwig van Beethoven. Kiel siaj antaŭuloj, dekomence li verkis muzikon de ĉambro por komencantoj, kiel la Septeto de 1800, sed liaj lastaj kordaj kvartetoj estas evrkoj tre kompleksaj kaj ege malfacilaj por komencantoj. Krome, en tiuj verkoj Beethoven alvenis al limo de harmonio akceptebla siatempe (ĉirkaŭ 1820), kaj estas konsiderataj liaj plej profondaj verkoj. Sekve la ekzemplon de Beethoven, en la periodo romantisma, multaj komponistoj verkis verkojn por ĉambraj grupoj profesiaj.

Ludado[redakti | redakti fonton]

Multaj klasikaj muzikistoj ĝuas per ludado de ĉambra muziko. En la plej parto de la kazoj la ĉambra muziko ne necesas dirigenton, kaj pro tio ĉiu ludisto havas grandan artan liberecon. kvankam la verkaro ne estas taŭga por komencantoj, estas pecoj kiuj troviĝas ene de la rango de teknikaj kaj artaj kapabloj de la plej seriozaj amatoroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]