Concertgebouw

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Concertgebouw
Concertgebouw
koncerta domoteatrejo
Bazaj datoj
Konstrustilo novklasika arkitekturo vd
Arkitekto Dolf van Gendt vd
Estiĝo 1886
Malfermo 1888
Lando Nederlando vd
Situo Amsterdamo
Sidejo Amsterdamo vd
Situanta sur Concertgebouwplein
Poŝtkodo 1071BB
Situo
Geografia situo 52° 21′ 23″ N, 4° 52′ 45″ O (mapo)52.3563055555564.8790833333333Koordinatoj: 52° 21′ 23″ N, 4° 52′ 45″ O (mapo)
Concertgebouw (Amsterdam-Centrum)
Concertgebouw (Amsterdam-Centrum)
DEC
Concertgebouw
Concertgebouw
Situo de Concertgebouw
Map
Concertgebouw
Retejo https://www.concertgebouw.nl/
vdr
Fasado de Concertgebouw.
La organo de Concertgebouw.
La Concertgebouw en 1902

La Reĝa Koncertejo (nederlande Koninklijk Concertgebouw, [ˌkoːnɪnklək kɔnˈsɛrt.xəˌbʌu̯]) estas koncertejo en Amsterdamo, Nederlando. La nederlandlingva termino "concertgebouw" laŭvorte tradukeblas al "koncertdomo" aŭ al "koncertejo".

La 11an de Aprilo 2013, okaze de la 125a jariĝo de la konstruaĵo, la reĝino Beatrikso havigis la reĝan titolon "Koninklijk" al la konstruaĵo, same kiel ŝi faris antaŭe (en 1988) por la Reĝa Koncertdoma Orkestro.[1] Pro ties altaj bonkvalitoj rilate al la akustiko, la granda aŭlo ("Grote Zaal") de la Concertgebouw estas konsiderata unu el la plej bonkvalitaj koncertejoj en la mondo, kun lokoj kiaj la Symphony Hall de Bostono[2][3] kaj la Musikverein en Vieno.[4]

Ĝi servas kiel la hejmo de la Reĝa Koncertdoma Orkestro

La Aŭloj[redakti | redakti fonton]

La longo de la Granda Aŭlo estas 44 metroj, ĝia larĝo estas 28 metroj, ĝi altas 17 metrojn kaj ĝi havas 2037 sidlokojn. La reverbera tempo en la Granda Aŭlo estas 2,8 sekundoj sen spektantaro kaj 2,2 sekundoj kun spektantaro, figuro kiu igas la aŭlon precipe taŭga por verkoj de la Malfru-Romantika periodo, kiel ekzemple tiuj de Gustav Mahler.

La Malgranda-Aŭlo ("Kleine Zaal") estas plejparte uzita por ĉambramuzikaj koncertoj. Ĝia formo estas elipsa, 20 metrojn longa, 15 metrojn larĝa kaj 478 sidlokoj.

La Spegulo-Aŭlo ("Spiegelzaal"), nomita laŭ la speguloj sur ĝiaj pordoj, situas sub la malgranda aŭlo kaj estas simila en grandeco. Ĝi estas uzata interalie por radioregistradoj.

Nomoj de komponistoj en la ĉefa ejo[redakti | redakti fonton]

En la ĉefa ejo, montriĝas la nomojn de la jenaj 46 komponistoj sur balkonaj kornicoj kaj surmure:[5]

52° 21′ 22″ Nordo 4° 52′ 46″ Oriento / 52.356223 °N, 4.879517 °O / 52.356223; 4.879517 (mapo)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Koninklijke status voor Het Concertgebouw. Concertgebouw NV. Arkivita el la originalo je 2018-06-15. Alirita 11a de Aprilo 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-06-15. Alirita 2021-08-11.
  2. 11a de Aprilo, 1888: Concertgebouw, Home of Nearly Perfect Acoustics, Opens
  3. R.W. Apple, Jr., Apple's America (North Point Press, 2005), ISBN 0-86547-685-3.
  4. Tapio Lahti and Henrik Möller Concert Hall Acoustics and the Computer. ARK - The Finnish Architectural Review. Arkivita el la originalo je 2007-03-22. Alirita 2017-02-11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-22. Alirita 2017-02-11.
  5. Reader De eregalerijen in het concertgebouw. Vrienden Concertgebouw & Koninklijk Concertgebouworkest. Alirita 23a de Februaro 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]