Hermann Levi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hermann Levi

Hermann Levi (naskiĝinta la 7-an de novembro 1839 en Gießen; mortinta la 13-an de majo 1900 en Munkeno) estis germana orkestrestro kaj komponisto.

Familio[redakti | redakti fonton]

Hermann Levi estis filo de la landa rabeno den la Ĉefduklando Hesujo, d-ro Benedikt Levi kaj de Henriette Mayer (1807-1842). Lia patrino devenis el la konata tabakfabrikanta familio Mayer in Mannheim. Liaj praavoj deflanke de la patrino estis kaj la bankisto Wolf Ladenburg el Mannheim. Lia avo deflanke de la patro estis la rabeno el Worms Samuel Levi, filo de la rabeno Wolf Levi en Pfersee ĉe Augsburg.

Lia frato estis bankprokuristo Wilhelm Levi de la banko Ladenburg, kiu pli malfrue sin nomis Wilhelm Lindeck kaj fariĝis kapitaladministranto de komponisto Johannes Brahms.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Atesto de Vinzenz Lachner por Hermann Levi, Mannheim la 10-an de aprilo 1855

Hermann Levi alkreskis en Gießen. En Mannheim li lernis la direktistan metion je kortega kapelmajstro Vinzenz Lachner. Ekde 1855 ĝis 1858 li studis ĉe la lepsika konservatorio. Post vojagoj inter alie al Parizo li transprenisla postenon de muzikdirektoro en Saarbrücken kaj translokiĝis en 1861 al Mannheim. Ekde 1862 ĝis 1864 li estis ĉefa orkestrestro de la Germana Opero je Roterdamo, poste ĝis 1872 ĉe la Ĉefduka Kortegoteatro je Karlsruhe. Tie li staris en amika ligo kun Johannes Brahms (kiu tamen rompis meze de la 1870-aj jaroj) kaj Clara Schumann. Ekde 1872 li havis la postenon de muzikdirektoro kaj kortega kapelmajstro ĉe la Reĝa Kortega kaj Nacia Teatro en Munkeno, ĝis kiam li en 1896 pro sanproblemoj retiriĝis kaj ekloĝis en Partenkirchen.

Sur la supro de sia kariero Levi direktis en julio de 1882 la unuan prezentadon de Parsifal je Bayreuth. Kvankam devena el eminentaj judaj familioj, Levi estis enkreskinta en la kristanan mitomondon de Wagner kaj ekde 1871 amike ligita kun la komponisto. Wagner mem decidiĝe forrifuzis la kritikon, ke li ne direktigu judon sian „plej sanktan“ verkon. Ankaŭ post la morto de Wagner en 1883 Levi restis ĝis 1894 la „majoro“ kaj la dekstra mano de la vidvino Cosima Wagner je la direktado de la festivalo de Bayreuth. La daŭra sukceso de la muziko de Richard Wagner post ties morto estas lige ligita kun la nomo de Levi. Malamikaĵoj el kontraŭjudaj rondoj premis lian alikaze brilan karieron.

Levi enkondukis la „Mozart-Ciklon“ en la germanan operrepertuaron. Li germanigis mem la libretojn de Lorenzo da Ponte por la operoj Le Nozze di Figaro, Don Giovanni]] kaj Così fan tutte de Wolfgang Amadeus Mozart. Tiuj ci tradukaĵoj ĝis nun estas ege popularaj kaj venkis kontraŭ aliaj tradukprovoj; multaj formuladoj el ĝi fariĝis proverbaj parolturnoj ("Reich mir die Hand, mein Leben"). Cirkonstanco, kiu estis embarasonta la naziojn: Unuaflanke operoj devis esti prezentataj nur en germana lingvo, kaj aliaflanke la libreto de la konvertiĝinta judo da Ponte eĉ estis tradukita de kroma judo, nome Levi.

Levi laŭiris junaĝe komence karieron kiel komponisto: En Parizo ekestis kiel lia op. 1 pianokonĉerto en a-minoro orientiĝinta al Schumann, kiun unuafoje prezentis Gewandhausorchester Leipzig, krom tio simfonion, violonsonaton, piano- kaj ĉambromuzikojn samkiel diversajn lidojn. Post akra kritiko de Brahms pri siaj verkoj Levi tamen forlasis ĉi tiun parton de sia muzika agado malgraŭ grandaj sukcesoj kaj neniigis ĉiujn manskribaĵojn. Konserviĝis nur la presitaj verkoj, du lidocikloj kaj la solovoĉo de la pianokonĉerto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Frithjof Haas: Zwischen Brahms und Wagner. Atlantis, Zürich 1995, ISBN 3-254-00194-X.
  • Rolf Schneider: Die Reise zu Richard Wagner. Romano. Paul Zsolnay, Vieno 1989, ISBN 3-552-04115-X.
  • Monika Ryll: Lukas Strauß - Badisches Bürgertum im Kaiserreich. Kleine Schriften des Stadtarchivs Mannheim, Heft Nr.3. Mannheim 1996.
  • Josef Stern: Hermann Levi und seine jüdische Welt. En: Zeitschrift für die Geschichte der Juden. Heft 1/1970. Olamenu, Tel Aviv 1970, pj. 17-25 (pri la judeco de Levi kaj la kontraŭjudismo de Richard Wagner)
  • Wendelin Weißheimer: Erlebnisse mit Richard Wagner, Franz Liszt und vielen andern Zeitgenossen. Stutgarto kaj Lepsiko 1898.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]