Princeton (Nov-Ĵerzejo)
El Vikipedio
(Alidirektita el Princeton)
Usono > Nov-Ĵerzejo > Princeton
Princeton (PRINSten) estas universitata urbo en la usona subŝtato Nov-Ĵerzejo. Ĝi havas areon de ĉ. 4,8 km² kaj loĝantaron de ĉ. 14.000. Ĝiaj koordinatoj estas 40,35 N, 74,66 U.
Ĝi estas pli konata pro Universitato Princeton.
Loko kie okazis 2-a Landa Kongreso de ELNA en 1954.
Albert Einstein vivis en Princeton de 1933 ĝis sia morto. Kurt GÖDEL vivis tie de 1940 ĝis sia morto.

