Miklós Bodánszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miklós Bodánszky [miklOŝ bodAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bodánszky Miklós estis hungara-usona kemiisto, profesoro, membro (ekstera en 1990) de Hungara Scienca Akademio.

Miklós Bodánszky [1] naskiĝis la 21-an de majo 1915 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de februaro 2007 en Princeton (Nov-Ĵerzejo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Bodánszky frekventis teknikuniversitaton en Budapeŝto ricevinta diplomon en 1939, baldaŭe li samloke doktoriĝis en 1949. Post la 2-a mondmilito li laboris en farmacia uzino, ekde 1950 en medikamenta instituto. Li ankaŭ ekinstruis en la teknikuniversitato en 1950. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1956. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li migris al Usono kun sia edzino kaj filino. Li laboris 2 jarojn en instituto en Novjorko, pote en Nov-Ĵerzejo, fine li instruis kaj esploris en Cleveland. Kiel emerito li vivis en Princeton, kie li verkis artikolojn, krome li havis kontaktojn ankaŭ kun hungaraj kemiistoj. Li okupiĝis precipe pri la peptidoj. Li ricevis 3 premiojn inter 1977-1979.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Antibiotikumok kémiája és technológiája (1952)
  • Peptide Synthesis (1966)
  • Principles of Peptid Synthesis (1984)
  • The World of Peptides (1991)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.