Edward Elgar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Edward Elgar 1901.

Sir Edward William ELGAR (naskiĝis la 2-an de junio, 1857, mortis la 23-an de februaro, 1934) estis angla komponisto, la plej fama angla de post Henry Purcell kaj grava reperezentanto de la muzika malfruromantikismo.

Elgar naskiĝis kiel filo de vendisto de muzikalaĵoj en Broadheath ĉe Worcester. Jam frue li ludis diversajn instrumentojn. Post mallonga laboro ĉe notario li kunlaboris en la patra vendejo. Ne antaŭ 1879 li prenis violonlecionojn en Londono, kaj kiel komponisto li estis aŭtodidakto. En 1882 Elgar iĝis koncertestro en Worcester kaj en 1885, kiel sekvanto de sia patro, orgenisto je la preĝejo St. George. En 188 li edziĝis al sia violonlernantino Caroline Alice Roberts, translokiĝis al Malvern (Worcestershire) kaj vivis de tiu tempo kiel sendependa komponisto.

Liaj unuaj kantatoj The Black Knight („La nigra kavaliro“, 1893) kaj King Olaf („Reĝo Olaf“, 1896) same kiel la oratorio The Light of Life („La lumo de la vivo“, 1896) havigis al li agnoskon, sed definitive li sukcesis kiel komponisto en 1899 per siaj Enigma Variations („Enigma-variacioj“) kaj en 1900 per la oratorio The Dream of Gerontius („ La sonĝo de Gerontius“). En 1904 nomumita kavaliro, li iomete poste iĝis profesoro je la universitata de Birmingham. Krom pliaj oratorioj estiĝis en la sekvantaj jaroj la du simfonioj kaj la violonkonĉerto. Dum la jaroj de la unua mondmilito li verkis, krom patriotaj kompozicioj, tri bonegajn pecojn da ĉambromuziko kaj la violonĉelokonĉerton.

1920 mortis Alice Elgar, kaj la morto de sia edzino malaperiĝis la kreada potenco de Elgar. Krom tio estis lia stilo konsiderata eksmoda en la dudekaj jaroj. Malgraŭ tio en 1924 li estis nomumita „Master of the King’s Music“ kaj en 1931 nobeligita kiel „1st Baronet of Broadheath“. Ankoraŭ unufoje li sin dediĉis al la komponado, sed kiam en 1934 en Worcester li mortis de kancero, multaj da siaj verkoj restis nefinitaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]