Montauban

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Montauban
Nacia Placo (Place Nationale)
Nacia Placo (Place Nationale)
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Sudo-Pireneoj
Departemento Tarn-et-Garonne
Arondismento Montauban
Kantono Montauban-1, 2, 3, 4, 5, 6
Interkomunumreto Communauté d'agglomération du Grand Montauban
Urbestro Brigitte Barèges (2008–2014)
Insee-kodo 82121
Poŝtkodo 82000
Demografio
Loĝantaro 56 271 (2010)
Loĝdenso 416,3 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 44°01′02″N 1°21′18″O  /  44.01722°N, 1.355°O / 44.01722; 1.355 (Montauban)Koordinatoj: 44°01′02″N 1°21′18″O  /  44.01722°N, 1.355°O / 44.01722; 1.355 (Montauban)
Alteco 72 ĝis 207 m
Areo 135,17 km2
Situo
Montauban (Francio)
DEC
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

Montauban [mɔ̃tobɑ̃] (okcitane: Montalban [muntalba]) estas komunumo en sudokcidenta Francio. Ĝi estas la prefektejo (ĉefurbo) de la departemento Tarn-et-Garonne, en la regiono Sudo-Pireneoj. Ĝi havis 56 271 loĝantojn en la jaro 2010[1] kaj situas norde de la regiona ĉefurbo Tuluzo. Ĝi estas unu el la tiel nomataj rozkoloraj urboj de sudokcidenta Francio, pro la koloro de la brikoj per kiuj ili estis konstruitaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Montauban estis grava protestanta urbo en la 16-a kaj 17-a jarcentoj. En la jaro 1621 la loĝantaro fiere rezistis kontraŭprotestantan armeon senditan de la franca katolika reĝo, kaj estis grandparte bombardita.

Turismo kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj vidindaĵoj estas la katedralo (17-a kaj 18-a jarcentoj, klasikstila), la malnova urbocentro, la muzeo Ingres (pentraĵoj kaj skulptaĵoj de Ingres kaj Bourdelle).

Montauban estas krome granda komerca centro (precipe fruktoj kaj legomoj) kaj posedas kelkajn industriojn.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]