Religia libereco
El Vikipedio
Bildigo de la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789, kiu mencias interalie religian liberecon.
Religia libereco, ankaŭ nomita kulta libereco aŭ konscienca libereco, estas la libereco, kiu permesas al ĉiu homo kultobservi iun ajn religion, kondiĉe ke tio ne kreas socian tumulton aŭ malrespektas la rajtojn de aliaj homoj. Religia libereco estas kerna parto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de la 10-a de decembro 1948.
Religia libereco garantias, ke ĉiu homo rajtu praktiki sian propran religion, sed ankaŭ, ke li rajtu ne havi religion : tia libereco do ankaŭ rilatas al ateismo kaj agnostikismo. Ekzistas ĝis hodiaŭ atencoj kontraŭ religia libereco tra la tuta mondo, ekzemple en kelkaj ateistaj ŝtatoj (Ĉinio, Nord-Koreio) aŭ en kelkaj islamaj ŝtatoj.

