Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj estis skribita en 1789, en la Franca Revolucio.

La Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj (franclingve Déclaration des droits de l'homme et du citoyen) estas unu el la plej fundamentaj aktoj de la franca revolucio de 1789. Ĝi difinas plurajn individuajn aŭ kolektivajn rajtojn por la franca popolo kaj eĉ por ĉiuj homoj senescepte (ĝi volas sin universala). Ĝin alprenis la Nacia Konstitucidona Asembleo (Assemblée nationale constituante) la 26-an de aŭgusto 1789. La Deklaro devis esti la unua ŝtupo antaŭ kompleta konstitucio.

Hodiaŭ la nuna konstitucio de Francio plu referencas al la Deklaracio en sia antaŭparolo, tiel ke la franca Konstitucia Konsilio kontrolas la laŭkonstituciecon de leĝo i.a. surbaze de ĝi (ekde 1971).

Esperantigita teksto[redakti | redakti fonton]

Antaŭparolo[redakti | redakti fonton]

La Reprezentantoj de la Franca Popolo, kuniĝintaj en Nacia Asembleo; konsiderante, ke la malagnosko, la forgeso aŭ la malrespekto de la homaj rajtoj estas la solaj kaŭzoj de la publikaj malfeliĉoj kaj de la registara korupto; decidis elmeti en solena Deklaracio la naturajn, necedeblajn kaj sanktajn rajtojn de la homo, por ke tiu Deklaracio -- konstante antaŭ la membroj de la socia korpo -- senĉese memorigu al ili iliajn rajtojn kaj devojn; por ke la aktoj de la leĝfara povo kaj tiuj de la plenuma povo -- povantaj esti ĉiumomente komparataj kun la celo de ĉia politika institucio -- estu pli observataj; por ke la petoj de la civitanoj -- de nun bazitaj sur simplaj kaj nekontesteblaj principoj -- ĉiam celu la vivtenon de la Konstitucio kaj ĉies feliĉon.

Konsekvence la Nacia Asembleo agnoskas kaj deklaras, kun la ĉeesto kaj sub la egido de la Supra Estulo, la jenajn homajn kaj civitanajn rajtojn.

Artikolo 1[redakti | redakti fonton]

La homoj denaske estas liberaj kaj egalaj laŭ rajtoj. La sociaj diferencigoj povas baziĝi nur sur la komuna utilo.

Artikolo 2[redakti | redakti fonton]

La celo de ĉia politika asocio estas la konservo de la naturaj kaj neperdeblaj homaj rajtoj. Tiuj rajtoj estas libereco, proprieto, sekureco kaj rezisto kontraŭ subpremo.

Artikolo 3[redakti | redakti fonton]

La principo de ĉia suvereneco esence kuŝas en la nacio. Nenia popolparto, nenia individuo povas plenumi aŭtoritaton, kiu ne venas de ĝi.

Artikolo 4[redakti | redakti fonton]

Libereco estas la rajto fari ĉion, kio ne malutilas al aliulo: tiel la plenumo de la naturaj rajtoj de ĉiu homo havas la nurajn limojn, kiuj garantias al la aliaj socianoj la ĝuon de tiuj samaj rajtoj. Tiujn limojn povas determini nur la leĝo.

Artikolo 5[redakti | redakti fonton]

La leĝo rajtas malpermesi nur la agojn malutilajn al la socio. Oni ne rajtas malhelpi tion, kion la leĝo ne malpermesas; kaj oni ne rajtas devigi iun fari tion, kion ĝi ne ordonas.

Artikolo 6[redakti | redakti fonton]

La leĝo estas la esprimo de la ĝenerala volo. Ĉiuj civitanoj rajtas mem aŭ per siaj reprezentantoj partopreni ĝian faron. Ĝi estu sama por ĉiuj, ĉu por protekti ĉu por puni. Egalaj laŭ ĝi, ĉiuj civitanoj ankaŭ estas akcepteblaj por ĉiaj publikaj oficoj, postenoj kaj laboroj laŭ siaj kapabloj kaj kun nenia diferencigo krom tiuj laŭ la virtoj kaj talentoj.

Artikolo 7[redakti | redakti fonton]

Oni rajtas akuzi, aresti kaj teni iun nur en la okazoj determinitaj de la leĝo kaj laŭ la formoj preskribitaj de ĝi. Kiuj instigas, faras, plenumas aŭ plenumigas arbitrajn ordonojn, tiuj estu punitaj; sed ĉiu civitano vokita aŭ arestita laŭ la leĝo tuj obeu: lia rezisto igas lin kulpa.

Artikolo 8[redakti | redakti fonton]

La leĝo faru nur strikte kaj evidente necesajn punojn; kaj oni rajtas puni iun nur laŭ leĝo farita kaj promulgita antaŭ la delikto kaj laŭleĝe aplikata.

Artikolo 9[redakti | redakti fonton]

Ĉar ĉiun homon oni supozu senkulpa ĝis la deklaro pri lia kulpo, se oni opinias lian areston nepra, la leĝo severe punu ĉian rigoraĵon, kiu ne necesus por sekurigi la homon.

Artikolo 10[redakti | redakti fonton]

Neniun oni maltrankviligu pro liaj opinioj, eĉ religiaj, kondiĉe ke iliaj montroj ne konfuzu la publikan ordon aranĝitan de la leĝo.

Artikolo 11[redakti | redakti fonton]

La libera komuniko de la pensoj kaj opinioj estas unu el la plej altvaloraj homaj rajtoj: ĉiu civitano do rajtas libere paroli, skribi, presi, kondiĉe ke li ne troprofitu tiun liberecon en la okazoj determinitaj de la leĝo.

Artikolo 12[redakti | redakti fonton]

La garantio de la homaj kaj civitanaj rajtoj necesigas publikan forton: tiu forto do estas starigita por ĉies intereso, ne por la privata utilo de tiuj, al kiuj oni konfidis ĝin.

Artikolo 13[redakti | redakti fonton]

Por vivteni la publikan forton kaj por la administraciaj elspezoj nepras komuna monkontribuo: ĝi estu egale dividita inter ĉiuj civitanoj laŭ iliaj kapabloj.

Artikolo 14[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj civitanoj rajtas konstati mem aŭ per siaj reprezentantoj la neceson de la publika monkontribuo, libere konsenti ĝin, pririgardi ĝian uzon, kaj determini la kvoton, la bazon, la kolekton kaj la daŭron.

Artikolo 15[redakti | redakti fonton]

La socio rajtas pridemandi ĉiun publikan agenton pri lia administrado.

Artikolo 16[redakti | redakti fonton]

Ĉiu socio, en kiu oni ne garantias la rajtojn kaj ne determinis la dispartigon de la povoj, ne havas konstitucion.

Artikolo 17[redakti | redakti fonton]

Ĉar la proprieto* estas nemalobservebla kaj sankta rajto, oni rajtas senigi neniun je ĝi, krom se la laŭleĝe konstatita publika neceso evidente postulas tion kaj kun la kondiĉo de justa kaj antaŭa kompenso.

* Laŭ la redakto de 1791. Origina redakto de 1789: "Ĉar la proprietoj..."