Okupo de la fortreso Bastille
El Vikipedio
La okupo de la fortreso Bastille okazis en Parizo la 14-an de julio 1789 kaj restas ĝenerale rigardata kiel la komenco de la franca revolucio de 1789. Bastille, kiu estis mezepoka fortreso kaj malliberejo, simbolis la potencon de la reĝo de Francio kore de Parizo, kvankam ĝi tiam entenis nur kelkajn malliberulojn.
La 14-a de julio fariĝis la ĉefa nacia ferio en Francio.