Olympe de Gouges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Olympe de Gouges
Paŝtelo de Alexandre Kucharski
Paŝtelo de Alexandre Kucharski
Naskiĝis Marie Gouze
7-a de majo 1748
en Montauban, Francujo
Mortis 3-a de novembro 1793
en Parizo, Francujo
Pseŭdonimo Marie-Olympe de Gouges
Profesio verkistino, politikistino, feministino
Lingvo franca
Edzo(j) Louis-Yves Aubry
Infanoj Pierre Aubry de Gouges
Rilato(j) supoza generanto : Jean-Jacques Lefranc de Pompignan
patrino : Anne-Olympe Mouisset
oficiala patro : Pierre Gouze
v  d  r
Information icon.svg
Subskribo de Olympe de Gouges.

Marie Gouze, t.n. Marie-Olympe de Gouges[1], naskiĝis en Montauban la 7-an de majo 1748, estis mortigita per gilotino en Parizo la 3-an de novembro 1793. Ŝi estis franca verkistino, politikistino kaj polemikistino.

Aŭtorino de la Deklaracio pri Inaj kaj Civitaninaj Rajtoj, ŝi multe verkis favore al civitaj kaj politikaj rajtoj de inoj [2] kaj al abolicio de sklaveco.

Ŝi tiel emblemiĝis la movadojn por liberigo de inoj, kaj ĝenerale por humanismo. La gravecon de ŝia rolo en la historio de ideoj alte taksis la universitaj medioj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Montauban[redakti | redakti fonton]

Marie Gouze naskiĝis en Montauban, oficiale kiel filino de Pierre Gouze, urbburĝo kaj buĉisto, kiu tamen ne subskribis je ŝia bapto, kaj ties edzino Anne Mouisset, filino de drapisto. Laŭ i.a.la deputito Jean-Baptiste Poncet-Delpech, ŝia vera patro estus fakte Jean-Jacques Lefranc de Pompignan, baptopatro kaj amanto de ŝia patrino.
En la jaro 1765, je sia 18a jaro, Marie Gouze iĝis edzinigita kun iu pariza pladvendisto, Louis-Yves Aubry, buŝoficiro ĉe la intendanto kaj pro tio verŝajne grava kliento ĉe la familia viandejo. Post kelkaj monatoj, la junulino naskis filon, Pierre. Ŝia edzo mortis baldaŭ, tamen Marie ne reedziniĝis pro seniluziiĝo pri la edzineco, kiu donis al ŝi nenian feliĉon, tiel ke ŝi eĉ priskribis la geedziĝon kiel tombejo de fido kaj amo [3].
Ŝi alkutimiĝis uzi verke kromnomojn, nome ĉu « Marie-Olympe » ĉu « Olympe », aldonante nobelsignon antaŭ sia oficiala nomo « Gouze », kiu foje iĝis « Gouges » en skribaĵoj, laŭ formo jam uzita de ŝia pliaĝa fratino S-ino Reynard, naskita « Jeanne Gouges », edzino de kuracisto.
Ŝi neniel pluligiĝis al Montauban, krom al ŝia patrino, kiun ŝi estos monhelpanta poste [4]. Do Marie-Olympe senprokraste rekuniĝis kun sia pliaĝa fratino en Parizon. Komence de la jaroj 1770, ŝi loĝis en Parizo kun sia filo, al kiu ŝi donigis zorgeman edukadon.
Dum tiuj parizaj jaroj, ŝi ŝanĝis sian nomon el Marie Gouze al Olympe de Gouges.

Parizo kaj la teatro[redakti | redakti fonton]

Portreto de Olympe de Gouges.

Ŝi renkontis gravan ŝtatoficiston, Jacques Biétrix de Rozières, tiam ŝtatkontraktantan entrepreniston de militaj transportoj. Kiam li proponis al ŝi geedziĝon, ŝi malkonsentis. Tamen daŭris ilia amrilato ĝis la franca revolucio.
Lia financa subteno ebligis al ŝi burĝe vivi kaj eĉ aperi ekde 1774 en la Pariza Almanako (Almanach de Paris), alinome jarlibro de altrangaj personoj.
Polurita per sia patrina edukado, Olympe facile alkutimiĝis al la vivmanieroj de la pariza "elito", baldaŭ vizitadis la salonojn kaj komencis verki. Pro sia supozita deveno de la fama dramaturgo Le Franc de Pompignan, kies verko Didon triumfis, Olympe certe emis verki. Kvankam ŝi prezentis sin kiel lia literatura heredantino, ŝi tute malsamopiniis kun tiu kontraŭstaranto de Voltaire kaj filozofoj.
Ĉar la tiama teatro ofte vehiklis novajn ideojn, ĝi estis aparta atentocelo de cenzuro.
Olympe estigis sian propran trupon, inkluzive dekoraĵojn kaj kostumojn. Tiu vojaĝanta teatro ludis en Parizo kaj ĉirkaŭaĵo. Foje rakontis en siaj Memoraĵoj la markizo de Maisonfort, kiel li aĉetis de Sinjorino de Gouges ties "malgrandan teatron" dum la jaro 1787, konservante parton de ties trupo, interalie la junan Pierre Aubry.
Krom ŝiaj politikaj verkoj, kiuj estis ludataj dum la Revolucio, la teatraĵo Sklaveco de la nigroj vere famigis Olympe-n. Kvankam ĝi aperas tiel titolita en la jaro 1792, tiun verkon enskribis la repertuaro de la "Comédie Française" jam en 1785 sub ĝia originala titolo Zamore kaj Mirza, aŭ la feliĉa ŝippereo.
Pro ĝia aŭdaco -iom elpuŝante normojn de la Malnova Reĝimo- la aktoraro de la Théâtre Français (Franca Teatro) akceptis heziteme tiun teatraĵon : ili finance dependis de protektado de nobeloj el la "reĝa ĉambro".[5].

Tiu teatraĵo celis atentigi la publikon pri la sorto de nigraj sklavoj en kolonioj. Pro la absolutisma kunteksto, ĝi miksis moderecon kaj renversemon. La Nigra Kodo, dekretita de Ludoviko la 14-a ankoraŭ validis, kaj inter la korteganoj, multaj enspezis per koloniaj varoj, kiuj konstituis la duonon de la franca ekstera komerco ĵus antaŭ la Revolucio.
En septembro 1785, Olympe de Gouges suspektis intrigojn cele preterlasi sian verkon kaj plendis kontraŭ aktoroj. Unu el ili, Florence, konsideris sin insultita kaj protestis ĉe eminentuloj. La pretekston tuj uzis du ministroj, la barono de Breteuil kaj la marŝalo de Duras, por interkonsente sendi De Gouges al la Bastille (reĝa malliberejo) kaj depreni la kontraŭsklavisman teatraĵon el la repertuaro. Tamen, la subteno de kavaliro Michel de Cubières (i.a.), kies frato la markizo estis favorato de Ludoviko la 16-a, forigis la sigeliloleteron.
Dum la franca revolucio, la Franca Komedio iom pli sendependiĝis, ĉefe dank'al Talma kaj Vestris. Tial finfine eblis ludi la kontraŭsklavisman teatraĵon. Tamen, la koloniema premgrupo ankoraŭ vigladis, kaj Olympe de Gouges, malgraŭ apogo de la Klubo de Amikoj de Nigruloj, plusuferis pro premoj kaj eĉ minacoj. En 1790, ŝi verkis alian samteman teatraĵon : La merkato de negroj .[6].
Krome, ŝi estis publikiginta Réflexions sur les hommes nègres (Rimarkoj pri la nigruloj, 1788), kiuj bonvenigis ŝin en la Socio de Amikoj de Nigruloj, al kiu ŝi aliĝis. Kiel aboliciistino estis ŝi ankaŭ citita de la Abbé (pastro) Grégoire en la « listo de kuraĝaj homoj, kiuj defendis la kaŭzon de la malfeliĉaj nigruloj » (1808).

Ŝi skribis, jam antaŭ la revolucio

Citaĵo
 Ĉiam interesis min la speco de nigruloj pro sia kompatinda sorto. Tiuj, kiujn mi povis pridemandi, neniam kapablis satigi mian scivolemon nek mian racion. Ili nomis tiujn homojn kruduloj, estaĵoj malbenitaj de la Ĉielo ; tamen pliaĝiĝante mi klare vidis, ke nur perforto kaj antaŭjuĝo kondamnis ilin al tiu abomena sklaveco, ke naturo tute ne responsas prie, ke ĉion estigis la maljusta kaj potenca intereso de blankoj [7]

.

La franca revolucio[redakti | redakti fonton]

En 1788, la Ĝenerala Ĵurnalo de Francio publikigis du politikajn broŝurojn far de sinjorino de Gouges. La unua prezentis ŝian projekton pri patriota imposto, kiun ŝi klarigis en sia fama letero al la popolo. En la alia, Patriotaj rimarkoj de la aŭtorino de la letero al la popolo, ŝi malvolvis egan programon pri sociaj kaj societaj reformoj.
Postajn broŝurojn ŝi okaze adresis al delegitoj dum la tri unuaj naciaj asembleoj, al la patriotaj kluboj kaj diversaj eminentuloj, i.a. Mirabeau, La Fayette kaj Necker, kiujn ŝi aparte admiris.
Ŝiaj proponoj kongruis kun ideoj de la Ĝirondistoj, favore al konstitua monarĥio. Ŝi vizitadis la literaturan salonon de Anne-Catherine Helvétius en Auteuil (apud Parizo) kaj eĉ instaliĝis en tiu urbeto de 1790 ĝis 1793. Ŝi interrilatiĝis kun Condorcet kaj ties edzino Sophie (de Grouchy), Talma, la markizo de Villette, Louis-Sébastien Mercier kaj la ĝenerala sekretario de la Pariza Komunumo post la 10-a de aŭgusto, Michel de Cubières, kies edzino, grafino de Beauharnais, prizorgis faman salonon ĉe la Tournon-strato.
Dum la jaro 1792, Olympe aliĝis la klubon de Ĝirondistoj kaj, same kiel la plejmulto el la klubanoj de Auteuil, respublikaniĝis.
Preskaŭ ĉiuj kontraŭstaris la mortopunon por Ludoviko la 16-a. La 16-an de decembro 1792, Olympe eĉ proponis sin kiel helpantino de Malesherbes por defendi la reĝon dum lia proceso antaŭ la Konvencio, sed ŝia propono estis malestime rifuzita [3].

Olympe de Gouges opiniis, ke inoj tute kapablis plenumi ankaŭ taskojn, kiujn oni tradicie rezervis al viroj. Preskaŭ ĉiuj el ŝiaj verkoj postulis, ke "iŝi" estu kunprenitaj por politikaj kaj societaj diskutoj. Ŝi skribis eĉ al Marie-Antoinette kaj redaktis la faman Deklaracio pri Inaj kaj Civitaninaj Rajtoj, rekte laŭ la modelo de la Deklaracio pri homaj (viraj ?) kaj civitanaj rajtoj (1789). Ŝi postulis, ke ambaŭ seksoj estu politike kaj civile samrajtaj, ĉar ino havis sammaniere naturajn rajtojn kiujn nur antaŭjuĝoj perdigis al ŝi

Citaĵo
 Ino rajtas supreniri sur la eŝafodon ; sekve ŝi nepre rajtas supreniri al la tribuno. 

Je la unua fojo, ŝi akceptigis inojn en nacian ceremonion, je la "Festo de la Leĝo", la 3-an de junio 1792, kaj denove je la 3-a memorfesto de la invado de la Bastiljo, la 14-an de julio 1792.

Ŝi estis iniciatanto por starigi eksedziĝon, unuan kaj solan rajton donitan de la Revolucio al la inoj.
Ŝi krome petis abolicion de religia geedziĝo kaj ties anstataŭigon de ia civila kontrakto inter konkuboj. Ĝi estus kalkulanta ankaŭ infanojn naskiĝintajn ekstergeedze.
Olympe ankaŭ estis inter la unuaj, kiuj ekteoriis la nuntempan protektosistemon de patrinoj kaj infanoj. Indignanta de tradicia akuŝo en ordinaraj malsanulejoj, ŝi ege postulis kreadon de veraj akuŝejoj.
Kortuŝita de la kutima malriĉeco, ŝi proponis krei naciajn laborejojn por senlaboruloj kaj hejmojn por almozuloj.
La tuton ŝi proponis jam komence de la granda vintro 1788-1789. Olympe de Gouges opiniis, ke tiuj antaŭrimedoj estas fundamentaj, kion ŝi pluklarigis en Persekutita patriotino, nome sia lasta verko antaŭ sia morto.

La fino[redakti | redakti fonton]

Olympe de Gouges sur la eŝafodo

En la jaro 1793, Olympe de Gouges akre atakis tiujn, kiujn ŝi responsigis pri la septembraj masakroj (masakro de malliberuloj kaj internigitoj la 2-an kaj 3-an de septembro 1792) :

Citaĵo
 sango, eĉ de kulpuloj, kruele kaj abunde verŝita, eterne makuladas revoluciojn 

Ŝi celis precipe Marat(on), unu el la subskribintoj de la cirkulero kiu proponis disvastigi tiajn masakrojn al ĉiuj malliberuloj en Francio (3-an de septembro 1792). Ŝi krome suspektis, ke Robespierre emas al diktatoreco kaj interpelaciis lin per pluraj skribaĵoj. Pro tio Bourdon de l'Oise denuncis ŝin ĉe la Klubo de Jakobenoj.

Dum la printempo 1793, ŝi denuncis kreskiĝon de la "montara" diktatoreco, samopiniante kiel Vergniaud, pro instaliĝo, la 6-an de aprilo 1793, de la t.n. Comité de Salut Public (Komitato por publika savado), kiu rajtiĝis enkarcerigi deputitojn. Post la kulpigado de la tuta "ĝirondina" partio, kiu okazis la 2-an de junio 1793 ĉe la Konvencio, ŝi direktis sin al ties prezidanto leteron, en kiu ŝi indignis pro tiu atenco kontraŭ demokratiaj principoj (9-an de junio), sed tiu mesaĝo estis cenzurita dum legado.
Plie, ĉar ŝi komponis federisman afiŝon (La tri urnoj aŭ la savo de la patrio, far de aera vojaĝanto), la "montaranoj" arestigis ŝin, kaj, la 6-an de aŭgusto 1793, la revolucia tribunalo kulpigis ŝin pro kontesto de respublikaj principoj.
En la malliberejo Saint-Germain des Prés, ŝi malsaniĝis pro vundinfektiĝo, kaj estis unue sendita al sanitarejo de Petite Force (en la kvartalo Marais), kaj dum oktobro al la malsanulejo de Marie-Catherine Mahay, ia malliberejo por riĉuloj kun pli fleksiĝema reĝimo.
Cele pruvi malpravecon de akuzoj, ŝi sukcesis kaŝe presigi kaj elirigi du afiŝojn « Olympe de Gouges en la revolucia tribunalo » kaj « Persekutata patriotino » (ŝian lastan verkon). Tiuj larĝskale disvastigitaj afiŝoj estis kompreneble rimarkitaj de policanoj, kiuj menciis ilin en siaj raportoj.
Olympe de Gouges estis vokita antaŭ tribunalon la 2-an de novembro matene, du tagoj post ekzekuto de siaj ĝirondinaj amikoj. Haste kaj senadvokate pridemandita, ŝi defendis sin lerte kaj inteligente. Ŝi estis kondamnita al morto pro provado restarigi registaron alian ol unu kaj nedividebla.
Ŝi deklaris sin graveda. Kuracistoj ne kapablis decidiĝi prie, sed Fouquier-Tinville asertis, ke ŝi ne gravedas ! [8]
La verdikto estis jam ekzekucia. La kondamnita uzis siajn lastajn vivmomentojn por skribi leteron al sia filo, tamen policanoj interkaptis ĝin [9];

Laŭ la civitano Prevost, kiu ĉeestis ŝian ekzekuton, kaj la Ĵurnalo de Charles Frédéric Perlet, ŝi kuraĝe kaj digne supreniris sur la eŝafodon, kvankam kelkaj historiistoj, i.a. Jules Michelet, malinde asertis la malon. Antaŭ ol la hakilo falos, ŝi ekkriis

Citaĵo
 Idoj de la patrio, vi venĝu mian morton 

Tiam estis Olympe de Gouges 45 jaraĝa.

Kion Olympe de Gouges heredigis ?[redakti | redakti fonton]

Dum sia vivo ofte suferis Olympe pro la kutima misogineco kaj mizere ideologia konformismo. Ŝia propra filo, Pierre Aubry, oficiro, pro timo pri sia milita estonteco eĉ malagnoskis ŝin [10]

La prokuroro de la Pariza Komunumo, Pierre-Gaspard Chaumette, aplaŭdis je la ekzekuto de pluraj inoj. Alparolante respublikaninojn, tiu samseksema[11] virulo kritikis aparte Olympe-n

Citaĵo
 la vira ino, senhonta Olympe de Gouges, kiu unue estigis inajn societojn, preterlasis sian mastrumadon, intencis politikumi kaj krimadis (…) Tiuj malmoralaj estaĵoj estis ekstermitaj per la venĝa fero de leĝoj. Ĉu vi vere intencus imiti iŝin ? Ne ! Vi sentos, ke vi estas interesaj kaj indaj nur estante tion, kion naturo volis, ke vi estu. Ni volas, ke inoj estu respektitaj, tial ni devigos iŝin respekti sin mem. 


Ĝis mezo de la 20-a jarcento estis Olympe de Gouges ignorita de la historiografio[12]. Tian disdegnon ampleksis kontraŭfeminismaj drivoj aŭ feminismaj mallertaĵoj, pro miskono pri historia kunteksto aŭ psikologio de Olympe. Ŝi ŝercumis, ofte emis eĉ provoki, ekz. ŝi ne hezitis elvoki virojn al duelo ! Tian humuron videble ne ŝatis nek komprenis multaj viroj, kiuj sekve famigis ŝin kiel duonfrenezulino. Iuj eĉ asertis, ke ŝi ne scipovis skribi nek legi, kvankam oni havas kelkajn leterojn manskribitajn de ŝi en la malliberejo de la Abbaye.

Malamikeco kontraŭ engaĝitaj inoj ofte devenis de aliaj inoj, kaj Olympe de Gouges bedaŭris tion jam en unu el siaj teatraĵoj :

Citaĵo
 Inoj neniam havis pli malbonajn malamikojn ol inoj mem. Oni malofte vidas inojn aplaŭdante belan agadon far de ino[13]

En la postparolo de sia Deklaracio pri la inaj rajtoj (septembro 1791), Olympe asertas, ke nur sia devigita malsupereco instigis inon uzi kaŝadon kaj artifikecon :

Citaĵo
 pli ofte malbonfaris ol bonfaris la inoj. Devigo kaj kaŝado estis iŝia parto. Tion kion perforto forprenis al iŝi, redonis al iŝi ruzeco ; iŝi helpadis sin per ĉiuj elturnaĵoj por allogi virojn, kaj ne kapablis rezisti la plej neriproĉinda el ili. Ĉu venene, ĉu fere, ĉion iŝi submetis, estrante krimon same kiel virton. Aparte la franca registaro dependis dum jarcentoj de la nokta administrado de inoj : nenio sekreta en la ministrejo eskapis al iŝi : ambasado, komando, ministraro, prezidanteco, kardinaleco, pontifikeco… finfine ĉio, kio karakterizas la viran stultecon, submetiĝis al la avareco kaj ambicio de tiu sekso, antaŭe malestiminda kaj respektita, kaj ekde la revolucio respektinda kaj malestimita. 


Tial instigis Olympe de Gouges siajn samepokulinojn al kontraŭagado :

Citaĵo
 Inoj, ĉu ne ja estus tempo por revolucii ankaŭ inter ni ? Ĉu estos inoj eterne izolitaj unuj la aliajn, neniam unuiĝontaj kun la tuta socio, krom klaĉante pri sia sekso kaj kompatigante la alian[14]

Dum la 19-a jarcento, Olympe de Gouges ĝenerale forgesiĝis[15]. Nur post la fino de la 2-a mondmilito eliris Marie-Olympe de Gouges el karikaturo kaj anekdoto. Ŝi estis priatentita kaj studita aparte en Usono, en Japanio kaj en Germanio. En ŝia propra lando, Francio, vekiĝis la intereso nur pere de la ducentjarjubileo de la revolucio (1989) kaj la emerĝa problemaro pri egalrajteco. De oktobro 1989 pluraj peticioj cele akceptigi Olympe de Gouges-n en la Pantheonon estis adresitaj al la prezidanto de la Respubliko, kiu neniam klopodis pri respondo.
Ŝia originaleco, ŝia nekonformiĝemo kaj ŝiaj verkoj igis Olympe(n) unu el la gravaj humanistoj je la fino de la 18-a jarcento.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

[16]

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Le mariage inattendu de Chérubin, (La neatendita geedziĝo de Kerubo), Sevilo kaj Parizo, Cailleau, 1786.
  • L’Homme généreux, (La malavara homo), Parizo, ĉe la aŭtoro, Knapen et fils, 1786.
  • Le Philosophe corrigé ou le cocu supposé (La korektita filosofo aŭ la supozita kokrito), Parizo, 1787.
  • Zamore et Mirza, ou l’heureux naufrage (Zamore kaj Mirza, aŭ la feliĉa ŝippereo), 1788.
  • Molière chez Ninon, ou le siècle des grands hommes (Molière ĉe Ninon, aŭ la jarcento de gravaj homoj), 1788.
  • Bienfaisance, ou la bonne mère suivi de La bienfaisance récompensée (Bonfarado, aŭ la bona patrino, sekvita de la premiita bonfarado), 1788.
  • Œuvres de Madame de Gouges, dédié à Monseigneur le duc d’Orléans (Verkoj de sinjorino de Gouges dediĉita al monsinjoro la duko de Orléans), 2 volumoj, Parizo, ĉe la aŭtoro kaj Cailleau, (februaro) 1788 (kolekto de la unuaj presitaj teatraĵoj, kun prefacoj kaj postfacoj, i.a. Zamore kaj Mirza kaj Réflexions sur les hommes nègres= pensoj pri la nigruloj).
  • Œuvres de Madame de Gouges, dédié à Monseigneur le prince de Condé (Verkoj de sinjorino de Gouges dediĉita al monsinjoro la princo de Condé), 1 volumo, Parizo, ĉe la aŭtoro kaj Cailleau, (septembro) 1788.
  • Le Marché des Noirs (La merkato de la Nigruloj), manuskripto deponita kaj legita ĉe la Comédie française) (1790).
  • Le nouveau Tartuffe, ou l’école des jeunes gens (La nova Tartufo, aŭ la lernejo de junuloj), manuskripto deponita kaj legita ĉe la Comédie française (1790)
  • Les Démocrates et les aristocrates, ou les curieux du champ de Mars (Demokratoj kaj aristokratoj, aŭ la scivolemuloj de la Marsa Kampo) (1790)
  • La Nécessité du divorce (Neceseco de la eksedziĝo), manuskripto deponita ĉe la Nacia Biblioteko , (1790)
  • Le Couvent, ou les vœux forcés (La monaĥinejo aŭ la truditaj votoj)Parizo, veuve Duchesne, veuve Bailly et marchands de nouveautés, (oktobro) (1790)
  • Mirabeau aux Champs Élysées (Mirabeau sur la Elizeaj Kampoj), Parizo, Garnery, (1791)
  • L’Esclavage des Noirs, ou l’heureux naufrage (La sklaveco de nigruloj, aŭ la feliĉa ŝippereo), Parizo, veuve Duchesne, veuve Bailly et les marchands de nouveautés, 1792. [1]
  • La France sauvée, ou le tyran détrôné (la savita Francio, aŭ la detronigita tirano), manuskripto, (1792)
  • L’Entrée de Dumouriez à Bruxelles, ou les vivandiers (Eniro de Dumouriez en Bruselon, aŭ la kantinistoj) (1793)

Politikaj verkoj (broŝuroj, afiŝoj, artikoloj ktp.)[redakti | redakti fonton]

  • Lettre au Peuple ou projet d’une caisse patriotique, par une citoyenne (Letero al popolo aŭ projekto de patriota kaso, far de civitanino), septembro 1788.
  • Remarques patriotiques par la Citoyenne auteur de la Lettre au peuple (Patriotaj rimarkoj de la civitanino aŭtorino de la Letero al popolo), Parizo, decembro 1788.
  • Le bonheur primitif de l’homme, ou les rêveries patriotiques (La origina feliĉo de homo, aŭ la patriotaj sonĝadoj), Amsterdamo kaj Parizo, Royer, 1789
  • Dialogue allégorique entre la France et la Vérité, dédié aux États Généraux (alegoria dialogo inter Francio kaj Vereco, dediĉita al la Ĝeneralaj Statoj (aprilo) 1789
  • Le cri du sage, par une femme (La krio de saĝulo, far de ino), Parizo, (majo) 1789
  • Avis pressant, ou Réponse à mes calomniateurs (Urĝa opinio, aŭ Respondo al miaj kalumniemuloj), Parizo, (majo) 1789
  • Pour sauver la patrie, il faut respecter les trois ordres, c’est le seul moyen de conciliation qui nous reste (Por savi la patrion, necesas respekti la tri ordojn, solan restantan akordiĝorimedon), Parizo, (junio) 1789.
  • Mes vœux sont remplis, ou Le don patriotique, par Madame de Gouges, dédié aux États généraux (Miaj votoj estas plenumitaj, aŭ la patriota ofero, far de Sinjorino de Gouges, dediĉita al la Ĝeneralaj Statoj , Parizo, (junio) 1789.
  • Discours de l’aveugle aux Français, par Madame de Gouges (Parolado de la blindulo al francoj), Parizo, (24-an de junio) 1789
  • Lettre à Monseigneur le duc d’Orléans, premier prince du sang (Letero al Monsinjoro la duko de Orléans, unua sangoprinco), Parizo, (julio) 1789
  • Séance royale. Motion de Mgr le duc d’Orléans, ou Les songes patriotiques, dédié à Mgr le duc d’Orléans, par Madame de Gouges (Reĝa seanso : Mocio de Monsinjoro la duko de Orléans, aŭ la patriotaj sonĝoj, dediĉita al Monsinjoro la Duko de Orléans, far de sinjorino de Gouges) 11-an de julio 1789.
  • L’ordre national, ou le comte d’Artois inspiré par Mentor, dédié aux États généraux, (La nacia ordo, aŭ la grafo de Artois inspirita de Mentor, dediĉita al la Ĝeneralaj Statoj) Parizo, (julio-aŭgusto) 1789.
  • Lettre aux représentants de la Nation (Letero al mandatitoj de la nacio), Parizo, L. Jorry, (septembro) 1789 (« La tago ne estas pli pura ol la fundo de mia koro »).
  • Action héroïque d’une Française, ou la France sauvée par les femmes, par Mme de G... (Heroa agado de francino, aŭ Francio savita danke al la inoj, far de S-ino de G…), Parizo, (10-an de septembro) 1789.
  • Le contre-poison, avis aux citoyens de Versailles (La kontraŭveneno, avizo al la civitanoj de Versailles), Parizo, (oktobro) 1789.
  • Lettre aux rédacteurs de la Chronique de Paris (Letero al la redaktoraro de la pariza kroniko), 20-an de decembro 1789.
  • Réponse au Champion américain, ou Colon très aisé à connaître (Respondo al la amerikana rimarkindulo, aŭ plej rekonebla koloniano), Parizo, 18-an de januaro 1790.
  • Lettre aux littérateurs français, par Madame de Gouges (Letero al francaj belletristoj, far de S-ino de Gouges), Parizo, (februaro) 1790.
  • Les Comédiens démasqués, ou Madame de Gouges ruinée par la Comédie française pour se faire jouer ( La senmaskigitaj aktoroj, aŭ S-ino de Gouges elmalriĉigita de la Comédie Française por ludigi siajn teatraĵojn , Parizo, 1790.
  • Départ de M. Necker et de Mme de Gouges, ou Les adieux de Mme de Gouges aux Français (Foriro de S-ro Necker kaj S-ino de Gouges, aŭ adiaŭas S-ino de Gouges la francojn) , Parizo, 24-an de aprilo 1790.
  • Projet sur la formation d’un tribunal populaire et suprême en matière criminelle"" (Projekto de popola kaj supera kortumo, prezentita de S-ino de Gouges la 26-an de majo 1790 antaŭ la Nacia Asembleo), Parizo, Patriote français, 1790.
  • Bouquet national dédié à Henri IV, pour sa fête (Nacia bukedo dediĉita al Henri la 4-a je lia festo, Parizo, (julio) 1790.
  • Œuvres de Madame de Gouges, Parizo, 1790 (Verkoj de S-ino de Gouges, artefarita kolekto de ŝiaj politikaj verkoj de 1788 ĝis 1790).
  • Le Tombeau de Mirabeau (La tombo de Mirabeau), aprilo 1791.
  • Adresse au roi, adresse à la reine, adresse au prince de Condé, Observations à M. Duveyrier sur sa fameuse ambassade, par Mme de Gouges (Alvoko al la reĝo, alvoko al la reĝino, alvoko al la princo de Condé, rimarkoj al S-ro Duveyrier pri lia fama ambasado, far de S-ino de Gouges), Parizo, (majo) 1791.
  • Sera-t-il roi ne le sera-t-il pas ?, par Madame de Gouges (Ĉu li estos reĝo ? Ĉu li ne estos ? far de S-ino de Gouges) Parizo, (junio) 1791.
  • Observations sur les étrangers (Rimarkoj pri la eksterlanduloj)(julio) 1791.
  • Repentir de Madame de Gouges (Pento de S-ino de Gouges), Parizo, lundo la 5-an de septembro 1791.
  • Les droits de la femme. À la reine, signé (La inaj rajtoj. Al la reĝino subskribita « de Gouges» (septembro) 1791.
  • le Prince philosophe (La filosofa princo), Parizo, Briand, 1792 (orienta rakonto).
  • Le Bon Sens du Français (La saĝo de la franco), 17-an de februaro 1792.
  • Lettre aux rédacteurs du Thermomètre du Jour (Letero al redaktoroj de la tagtermometro), la 1-a de marto 1792.
  • L’Esprit français ou problème à résoudre sur le labyrinthe de divers complots, par madame de Gouges (La franca spirito, aŭ solvenda problemo pri la labirinto de diversaj komplotoj, far de S-ino de Gouges), Parizo, veuve Duchesne, 22-an de marto 1792.
  • Le Bon Sens français, ou L’apologie des vrais nobles, dédié aux Jacobins (La franca saĝo, aŭ apologio de veraj nobeloj, dediĉita al Jakobenoj), Parizo, 15-an de aprilo 1792.
  • Grande éclipse du soleil jacobiniste et de la lune feuillantine, pour la fin d’avril ou dans le courant du mois de mai, par la LIBERTE, l’an IV de son nom, dédié à la Terre (Granda suneklipso de Jakobenoj kaj luneklipso de Feuillantoj je la fino de aprilo aŭ dum majo pere de la libereco, je la 4-a jaro de ties aĝo, dediĉita al la Tero) (aprilo) 1792.
  • Lettre aux Français (Letero al francoj) (aprilo) 1792.
  • Lettres à la reine, aux généraux de l’armée, aux amis de la constitution et aux Française citoyennes. Description de la fête du 3 juin, par Marie-Olympe de Gouges (Leteroj al la reĝino, al armeogeneraloj, al geamikoj de la Konstitucio kaj al la francaj civitaninoj. Priskribo de la festo je la 3-a de junio, far de Marie-Olympe de Gouges ), Parizo, société typographique aux Jacobins Saint-Honoré, (junio) 1792.
  • Œuvres de Madame de Gouges (Verkoj de S-ino de Gouges), 2 volumoj, Parizo, veuve Duchesne (politikaj tekstoj kaj teatro dum 1791 kaj 1792).
  • Pacte national par marie-Olympe de Gouges, adressé à l’Assemblée nationale (Nacia pakto, far de marie-Olympe de Gouges, direktita al la Nacia Asembleo) 5-an de julio 1792.
  • Lettre au Moniteur sur la mort de Gouvion (Letero al la Moniteur pri la morto de Gouvion), 15-an de julio 1792.
  • Aux Fédérés (Al la Federaciuloj), 22-an de julio 1792.
  • Le Cri de l’innocence (La krio de senkulpeco), (septembro) 1792.
  • La Fierté de l’innocence, ou le Silence du véritable patriotisme, par Marie-Olympe de Gouges (La fiereco de senkulpeco, aŭ la silento de vera patriotismo) (septembro) 1792.
  • Les Fantômes de l’opinion publique. L’esprit qu’on veut avoir gâte celui qu’on a (La fantomoj de publika opinio. Onia spritemo difektas onian efektivan spriton), Parizo, (oktobro) 1792.
  • Réponse à la justification de Maximilien Robespierre, adressé à Jérôme Pétion, par Olympe de Gouges (Respondo al la apologio de Maximilien Robespierre, direktita al Jérôme Pétion, far de Olympe de Gouges), novembro 1792.
  • Pronostic sur Maximilien Robespierre, par un animal amphibie (Prognozo pri Maximilien Robespierre, de amfibia besto, subskribita « Polyme »), 5-an de novembro 1792.
  • Correspondance de la Cour. Compte moral rendu et dernier mot à mes chers amis, par Olympe de Gouges, à la Convention nationale et au peuple, sur une dénonciation faite contre son civisme aux Jacobins par le sieur Bourdon (Kortuma korespondado. Morala raporto kaj lasta vorto al miaj karaj geamikoj, far de Olympe de Gouges, al Nacia Konvencio kaj popolo, pri denunco al la Jakobenoj kontraŭ ŝia civitismo far de la sinjoro Bourdon), Parizo (novembro) 1792.
  • Mon dernier mot à mes chers amis (Mia lasta vorto al miaj karaj geamikoj)(decembro) 1792.
  • Olympe de Gouges défenseur officieux de Louis Capet (Olympe de Gouges neoficiala defendisto de Louis Capet), el la printejo Valade plejaĝa filo, rue Jean-Jacques-Rousseau, la 16-an de decembro 1792.
  • Adresse au don Quichotte du Nord, par Marie-Olympe de Gouges (Alvoko al la norda Donkiĥoto), Parizo, Imprimerie nationale, 1792.
  • Arrêt de mort que présente Olympe de Gouges contre Louis Capet (Mortverdikto kontraŭ Louis Capet, prezentita de Olympe de Gouges), Parizo, 18-an de januaro 1793.
  • Complots dévoilés des sociétaires du prétendu théâtre de la République (Malkaŝitaj komplotoj de anoj de la pseŭda Respublikteatro ), Parizo, januaro 1793.
  • Olympe de Gouges à Dumouriez, général des armées de la République française (Olympe de Gouges al Dumouriez, generalo de armeoj de la franca respubliko), Parizo, 22-an de januaro 1793.
  • Avis pressant à la Convention, par une vraie républicaine (Urĝa alvoko al la Konvencio, far de vera respublikanino), Parizo, 20-an de marto 1793.
  • Testament politique d’Olympe de Gouges (Politika testamento de Olympe de Gouges ), 4-an de junio 1793.
  • Œuvres de Madame de Gouges (Verkoj de Sinjorino de Gouges), 2 volumoj, Parizo, 1793 (politikaj skribaĵoj 1792-1793).
  • Les Trois Urnes, par un voyageur aérien (La tri urnoj, de aera vajaĝanto), 19-an de julio 1793.
  • Une patriote persécutée, à la Convention nationale (Persekutata patriotino ĉe la Nacia Konvencio)(aŭgusto) 1793.
  • Olympe de Gouges au Tribunal révolutionnaire (Olympe de Gouges en la Revolucia Tribunalo, subskribita « Olympe de Gouges », 21-an de septembro 1793.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉi-tiu artikolo devenas de la samnoma dosiero en la franca Vikipedio
  2. Ĉar la vorto "virino" estas ĉiukaze kaj esence absurda, ĝi estu jam anstataŭigita en ĉi-tiu artikolo per la pli logika termino "ino"
  3. 3,0 3,1 Olivier Blanc, « Celle qui voulut politiquer »/Tiu kiu intencis politikumi, Le Monde diplomatique, novembro 2008.
  4. pere de la bankisto Delon de Lormière.
  5. Nur protektado de Charlotte Béraud de La Haye, markizino de Montesson, influhava homo en la klerisma movado kaj morganata edzino de Filipo de Orléans, ebligis akcepton de tiu teatraĵo. Sinjorino de Montesson eĉ kreis en sia propra domego ("Hôtel de la Chaussée d'Antin") privatan teatron, kies direkcion ŝi konfidis al la Kavaliro de Saint-Georges, filo de liberigita sklavino.
  6. Ties manuskripto estis bruligita post ŝia ekzekuto, kun aliaj personaj paperoj, « por ne infektadi la publikan spiriton », laŭ ordonoj de Fouquier-Tinville, tiama prezidanto de la sekcio Pont-Neuf
  7. franclingve : Olympe de Gouges, L’Esclavage des Nègres (Sklaveco de la nigruloj : nepublikigita versio, 28-an de décembro 1789 sekvita de Réflexions sur les hommes nègres (Rimarkoj pri la nigruloj), studaĵo kaj prezento far de Sylvie Chalaye kaj Jacqueline Razgonnikoff, eld. l’Harmattan, kol. Autrement Même, 2006.
  8. Poste, Fouquier-Tinville estos kondamnita al morto, interalie ĉar li sendis gravedajn inojn al la gilotino (akuzakto kontraŭ Fouquier-Tinville dum la III-a jaro).
  9. Olivier Blanc, La Dernière Lettre, prisons et condamnés de la Révolution, Paris, R. Laffont, 1985.
  10. La perfido de ŝia filo ne helpis lin : Bonaparte, kvankam li kompreneble ne samopiniis kiel Olympe de Gouges, videble malŝatis ties malkuraĝan filon, kaj forsendis lin Gujanen kiel majoro. Tie mortis Pierre Aubry pro malario
  11. Didier Godard, L'amour philosophique, Béziers, 2005, p. 226
  12. Charles Monselet, Les Oubliés et les dédaignés. Figures littéraires de la fin du XVIIIe s., Parizo, Poulet-Malassis et De Broise, 1846
  13. Mirabeau aux Champs-Élysées, préface.
  14. (Lettre au Roi, lettre à la reine, Parizo, 1792, paĝo.
  15. Tamen, kiel ni vidis, Abbé Grégoire menciis ŝian nomon en sia verko De la littérature des Nègres(1808), omaĝe al la gemilitantoj kontraŭ sklaveco. Poste, en 1853, Alexandre Dumas menciis Olympen en sia romano Ingénue(Simplanimulino). Kompleta ĉapitro Le Club Social akre kritikas sklavecon kaj larĝe priskribas la kontraŭsklavisman movadon antaŭ la revolucio. Kiel verkinto de Zamore et Mirza, Olympe de Gouges, rajtas unu paragrafon ene
  16. la traduko de titoloj estas ĉiam dubinda. Oni devus legi la verkon antaŭe por ĝin certigi. Se vi konas la enhavon de iuj cititaj romanoj aŭ teatraĵoj, kaj rimarkas tradukeraron, bv. korekti ĝin !