Viktor Frankl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Viktor Frankl

Viktor Frankl, aŭ Viktor Emil Frankl, la aranĝisto de la “logoterapio”, naskiĝis el juda familio en Vieno la 26an de marto 1905 kaj forpasis en Vieno en 1997, kaj profesiis kiel neŭrologo kaj psikiatro.

La unuaj jaroj kaj universitata formiĝo[redakti | redakti fonton]

Viktor Frankl montris ek de siaj junaj jaroj dispozicion por la studo pri la homa psiko. Fininte la liceon li enregistriĝis por la Popola Universitato de Vieno, kie ekkontaktas kun Paul Schilder, lernanto de Sigmund Freud.

Lia pasio por la psikoanalizo lin enkondukas korespomdi kun Freud, kiu travidas en li rimarkindan inklinon por tiaj studoj; li decidis sendi sian eseon pri la mimiko de la jeso kaj maljeso al la Internationale Zeitschrift fur Psychoanalyse, kiu ĝin publikigas en 1924. Frankl verkas ankaŭ en la revuo de Alfred Adler, alia disĉiplo de Freud; sed kun tiu lasta komenciĝas kontrastojn pro malsamaj interpretoj de la fenomenoj de la homa psiko, kaj do pro malsamaj terapiaj alproksimiĝoj (tiu interrompo de rilatoj aliiĝis iom post iom al kontrasto ne nur priscienca). Li fondis asocion en kiu la unuan fojon li uzis la vorton kaj koncepton logoterapio.

Frankl montris ankaŭ intereson pri la praktikaj sekvoj de siaj studoj: en tiuj jaroj, fakte, li kreis ses junularcentrojn por konsultado. Sinmortigo estis elekto triste vasta inter la tiuepokaj junuloj, kaj do tiuj centroj akiris grandan sukceson. Li, ankoraŭ studento pri medicino, en tiuj jaroj jam instruis ĉe Supera Popola Lernejo, prelegis al la socialista juna laboristaro, kaj laboris ĉe la universitata psikiatria kliniko. Lia rapida ascendo estis helpata de Otto Potzl, konsiderita mentoro de la Frankl mem.

Milito kaj deportado[redakti | redakti fonton]

Post magistriĝo li pliprofundigis sian neŭrologian preparon, estris la “pavilonon de la sinmortigemuloj” ĉe la psikiatrejo Am Steinhof, kaj fundis privatan studion. La aneksado de Aŭstrio al Germanio 1938 determinis radikalan vojturnon de lia vivo: en la neŭrologia pavilono de Rothschildspital li sukcesis obstakli, kune kun Potzl, la Aktion T4 (programo por eŭtanaziigi mensmalsanulojn) fare de Hitler. En 1941 li obtenis la tiom deziritan elirvizon; sed lastamomente decidis ne elmigri al Usono tute sola, nome lasante siajn gepatrojn en Aŭstrio.

En tiuj jaroj li edzinigis flegistinon Tilly Grosser, sed tuj post Frankl estis deportita, kune kun siaj familianoj, antaŭe al koncentrejo de Theresienstadt kaj sekve en tiu de Auschwitz kaj sekve al Kaufering III, kaj fine Turkeim. Malgraŭ liaj provoj li ne sukcesis savi siajn manuskriptojn pri siaj memoraĵoj koncernantaj siajn spertojn rilate sian profesian praktikon kaj spertojn en la koncentrejoj.

Liaj koncentrejaj travivaĵoj estis teruraj: li estis trafita de ekzantema tifo, kiu al li riskigis la vivon. Ĝuste dum tiu sperto, naskiĝis lia plej matura intuicio: la graveco de la “serĉo de signifo” en sia propra travivado. Li difinis la koncepton de “memtranscendo”, kaj atribuis al intrinseka inklino de la homo la kapablon de iuj deportitoj, inter kiuj li mem, objektivigi la fizikan doloron kaj superi la suferojn antaŭvide de pli bona estonto. Lia plej granda deziro, en tiuj jaroj, estis brakumi sian edzinon Tilly, kiu estis decidinta lin sekvi en tiun kiun ŝi kredis laborkampo eksplicite petante esti deportita kun la edzo. Lia patro mortis asistata de li, dum li ricevos informojn pri la edzino kaj patrino nur duone de la jaro 1945, ĉar ili estis deportitaj aliloken. Post la sufero en la infero de koncentrejoj, liberigite de la usona armeo, revenis hejmen, sed jen kion li trovis:

Citaĵo
 Malfeliĉa kiu ne retrovas sian unikan subtenon de la tempo de koncentrejo – la amata persono. Malfeliĉa tiu kiu vivas en la realo la momenton pri kiu li sonĝis en la mil sonĝoj de la nostalgio, se malsaman, profunde malsaman ol tiu imagita. Li supreniras tramon, iras hejmon kiun laŭ longaj jaroj vidis antaŭ si en la pensoj kaj nur en la pensoj, sonorigas la sonorilon — ĝuste kiel ardege miloj da foje en la sonĝoj ... sed ne malfermas la persono kiu devintus malfermi — kaj neniam malfermos la pordon (Psikologo en koncentrejo) 

Reveno al Vieno kaj la unuaj publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Post la liberiĝo, Frankl revenis al Vieno, kaj fariĝis ĉefkuracisto en neŭrolgia hospitalo, kie ekpratikis kaj ekspertis la efikecon de atenta kaj oportuna psikoterapio de psikiatraj malsanoj ĝis tiam taksataj neefikaj aŭ ignorataj. Ĝuste tia efikeco li jam konstatis en koncentrejoj: spertoj pri kiuj li registris kazojn kaj deduktaĵojn. Bedaŭrinde li ne sukcesis rekuperi siajn manuskriptojn: pro tio li rekomencis ĉion el novo kaj reviziis la antaŭmilitajn sian publikigaĵojn... La sukceso ĉe kuracistoj estis tuja.

La kopernika vojturno kaj la lastaj aktivaj jaroj[redakti | redakti fonton]

La sukceso rezultanta el la publikigaĵoj riveliĝas por li fonto de granda ĝojo. Psikiatro kiu estis teoriuminta pri la absoluta neceso serĉi la vivsencon fine trovis la sencon de la sia. Al tiuj publikigaĵoj multaj aliaj sekvis. Tiuj de la jaroj 1945-1949 entenas la bazojn de la ekzistadema analizo kaj de la logoterapio. Okazas tio kiun li mem nomas “kopernika vojturno", kaj rilate tion kio koncernas la psikanalizon kaj rilate lian vivon. En julio de 1947 li edzinigis al si Eleonore Shwindt kaj engaĝiĝis disvastigi la terapian teknikon de la ekzistadisma analizo, precipe en Usono kie estiĝis la unua “Instituto por Logoterapio”. Dume sin ĉeestigis al scienca kaj publika mondo per 64° artikoloj. Morto lin kaptis post progresiva malsano en septembro 1997.

Sintezo de lia psikoterapia doktrino: “La precipa vivmotivo de la homo estas nek “la principo de plezuro” (Freud), nek “volo de potenco” (Nietzsche), sed la deziro trovi sencon, celon de sia vivo. La sindamaĝo de nia tempo, ofte, estas ĝuste la ekzistadisma frustracio, kiu povas konduki ankaŭ al la malespero kaj al la depresio kun la plej gravaj konsekvencoj”.

El tiuj premisoj naskiĝas kaj disvolviĝas la psikotekniko de la Logoterapio, kiu estas konsiderata la “tria viena skolo de psikanalizo kaj psikoterapio”: la unua estis tiu de Freud kaj la dua tiu de la “individua psikanalizo” de Alfred Adler. La volo de potenco kaj la volo de plezuro estas por Frankl sekvoj de la volo de senco.

Kiel ĉiu psikoterapia modelo logoterapio havas sian bazan antropologian teorion kaj rilate la originon de la malsano kaj rilate la teknikojn sanigajn. Kaj ĉio tio reskpektas la individuan vivvidpunkton de la vivo kaj samtempe ekskludas ke la homo estas nur materio: fakte, en tiu psikotekniko oni allasas ke ludu ankaŭ metafizikoj principoj.

Antropologia baza teorio[redakti | redakti fonton]

Je vidpunkto metateoria, la logoterapio apudiĝas al la pensfluoj de ekzistencialismo. Se Flank dekomence ĝin vortigis per “ekzistenciala analizo”, poste, por eviti konfuzon kun aliaj similnomaj psikoteknikoj, ekzemple kun tiu de (Binswanger kaj aliaj ekzistencialaj-humanistoj, pasigis al logoterapio.

Logoterapio kundividas kun ekzistadismo la koncepton de memdetermino. Ne estas negataj la kondiĉadoj de la socio aŭ genetiko, sed estas substrekata la kapablo de la homo sin meti antaŭ tia kondiĉaro aktivsintene. El tiuj premisoj elvenas la baza koncepto de responseco, nome la kapablo respondi al la individua signifo de tio kio al la persono prezentas la vivo.

Kiel por Heidegger kaj Jaspers ankaŭ por Frankl la homo estas “Das Sein” (esti ĉe si). Tiel ke homo estas “Esti-por la morto”: el tio la grava neceso pri la “serĉo de senco”. Logoterapio fakte fundiĝas sur la unikeco de la homa persono kaj unikeco de la senco: ĉiu homo estas unika kaj nerepetebla kaj, do, estas alvokata realigi unikan Sencon, kiun li povas trovi nur en si mem. La senco (la “Logoso”, la senco) oni devas malkovri en si mem pere de sperto kaj ago. La logoterapiisto estas kuracisto de la animo kaj do ne anstataŭas religian senton de la psikoterapiigito, eĉ Frankl aprecas la konfeson praktikitan ĉe kelkaj religioj: tiu metodo kontribuas eksciti la vivsencon kaj ĝin trovi.

Verkaro de Viktor Flankl[redakti | redakti fonton]

[1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Esperantlingva: Nenio.

Anglalingva:

  • Man's Search for Meaning. An Introduction to Logotherapy, Boston: Beacon, ISBN 0-8070-1426-5; and Random House / Rider, London 2004, ISBN 1-84413-239-0; also: Washington Square Press; ISBN 0-671-02337-3 (Softcover, December 1997)
  • On the Theory and Therapy of Mental Disorders. An Introduction to Logotherapy and Existential Analysis, Translated by James M. DuBois. Brunner-Routledge, London-New York 2004. ISBN 0-415-95029-5
  • Psychotherapy and Existentialism. Selected Papers on Logotherapy, New York: Simon & Schuster ISBN 0-671-20056-9
  • The Will to Meaning. Foundations and Applications of Logotherapy, New York: New American Library, ISBN 0-452-01034-9
  • Man's Search for Ultimate Meaning. (A revised and extended edition of The Unconscious God; with a Foreword by Swanee Hunt). Perseus Book Publishing, New York, 1997; ISBN 0-306-45620-6. Paperback edition: Perseus Book Group; New York, July 2000; ISBN 0-7382-0354-8.

Italingva:

  • Frankl V.E. (2008), Lettere di un sopravvissuto. Ciò che mi ha salvato dal lager, a cura di Eugenio Fizzotti, Rubbettino, Soveria Mannelli (CZ).
  • V.Frankl: Alla ricerca di un significato della vita,Per una psicoterapia riumanizzata, Milano, Mursia, 1974-1990 (III edizione).
  • V.Frankl: Dio nell'inconscio.Psicoterapia e religione, Brescia, Morcelliana, 1975-1990.
  • V.Frankl: Fondamenti ed applicazioni della logoterapia, Torino, SEI, 1977.
  • V.Frankl: Homo patiens.Interpretazione umanistica della sofferenza, Brezzo di Bedero(VA), Salcom, 1972-1979 (II edizione).
  • V.Frankl: La sofferenza di una vita senza senso.Psicoterapia per l'uomo d'oggi, Leumann, LDC, 1978-1987 (IV edizione).
  • V.Frankl: Logoterapia e analisi esistenziale, Brescia, Morcelliana, 1953, II edizione rielaborata 1972-1977 (IV edizione).
  • V.Frankl: Psicoterapia nella pratica medica, Firenze, Universitaria e Giunti Barbera, 1953-1974 (IV edizione).
  • V.Frankl: Psicoterapia per tutti.Conferenze radiofoniche sulla psichiatria, Roma, Paoline, 1985-1986 (II edizione).
  • V.Frankl: Teoria e terapia delle neurosi, Brescia, Morcelliana, 1962, II edizione rielaborata 1978.
  • V.Frankl: Un significato per l'esistenza.psicoterapia e Umanismo, Roma, Città Nuova,1983-1990 (II edizione).
  • V.Frankl: Uno psicologo nei Lager, Milano, Ares, 1967-1987 (V edizione).
  • E.Lukas: Dare un senso alla vita.Logoterapia e vuoto esistenziale, Assisi, Cittadella, 1983-1988 (II edizione).
  • E.Lukas: Dare un senso alla sofferenza.Logoterapia e dolore umano, Assisi, Cittadella, 1983-1986 (II edizione).
  • E.Lukas: Dare un senso alla famiglia.Logoterapia e pedagogia, Milano, Paoline, 1987.
  • E.Lukas: L'immagine dell'uomo nella Logoterapia, Roma, Centro Italiano di solidarietà, 1987.
  • J.Fabry: Introduzione alla Logoterapia, Roma, Astrolabio 1970.
  • T. Bazzi, E. Fizzotti : Guida alla logoterapia, per una psicoterapia riumanizzata, Roma, Città Nuova, 1986.
  • E.Fizzotti: Angoscia e personalità.l'antropologia in Victor Emil Frankl, Napoli, Dehoniane, 1980.
  • E.Fizzotti: La Logoterapia di Frankl.Un antidoto alla disumanizzazione psicoanalitica, Milano, Rizzoli, 1974.
  • F.Brancaleone: Logos.Significatività esistenziale e comunicazione terapeutica, Torino, Gli Archi, 1989.
  • F.Brancaleone: Logoanalisi esistenziale.Integrazioni e nuovi orientamenti in Logoterapia, Edizioni C.I.S.S.P.A.T.-S.I.L.A.E.
  • F.Brancaleone G.Buffardi : Manuale di Counseling Esistenziale. Edizioni SEAM, Roma, Gennaio,1999
  • P.Giordano: Logoterapia.Senso della vita e rapporto Io-Tu. Edizioni Universitarie Romane, 1992.
  • P.Giordano: Logoanalisi .Personalità e senso della vita, Città Nuova, 1992.
  • P.Giordano: Il senso altrove.Giovani e disagio di vivere.Assessorato Pubblica Istruzione Comune di Venezia,1996.
  • P.Giordano : Miti e sogni. Analisi dell'immaginario esistenziale. Piovan Editore, Abano Terme, 1994.

Hispanlingva:


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]