Hoya de Huesca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hoya de Huesca en Aragono.

Hoya de Huesca (en aragona Plana de Uesca; oficiale Hoya de Huesca-Plana de Uesca, kun signifo de malaltebenaĵo de Ŭesko) estas komarko de la okcidento de la Provinco Ŭesko, en nordo de la regiono Aragono, en Hispanio. Ĝia ĉefurbo estas Ŭesko (Huesca en hispana, Uesca en aragona).

La plej granda parto de la komarko estas en la Provinco Ŭesko, sed inkludas ankaŭ du municipojn de la provinco Zaragozo (Murillo de Gállego kaj Santa Eulalia de Gállego). La ekonomio estas fondita, ĉefe, sur la agrikulturo kaj brutobredado. La industrio baziĝas, fundamente, sur la industrio de metaltransformado.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi enhavas jenajn 40 municipojn:

Municipoj de Hoya de Huesca.

Ĉiuj el la provinco Ŭesko, escepte Murillo de Gállego kaj Santa Eulalia de Gállego, kiuj estas de la provinco Zaragozo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de la Hoya de Huesca el Loarre.

En la centra parto de la provinca ebenaĵo, estas trapasata de la valoj de la riveroj Isuela, Flumen kaj Guatizalema. Ĝi estas inter la riveroj Sotón kaj Alcanadre kaj estas limigita ankaŭ per la montaroj Gratal kaj Guara. Tiu geografia priskribo referencas al la natura komarko "Hoya de Huesca", sed la administracia komarko enhavas ankaŭ la naturan komarkon Galliguera [galjiGEra], tio estas la municipoj kiuj estas borde de tiu sektoro de la rivero Gállego [GAljego].

La limaj komarkoj estas jenaj:

Parto de ĝia teritorio estas okupita de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara.

La komarko kiel institucio[redakti | redakti fonton]

La leĝo de la komarkokreo estas la leĝo 27/2002 de la 26-a de novembro 2002.[1] La komarko konstituiĝis en la 16-a de januaro 2003. La regokapabloj estis transpasigitaj el la regiona registaro en la 1-a de marto 2003.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ley de creación de la comarca Hoya de Huesca-Plana de Uesca. Arkivita el la originalo je 2022-03-05. Alirita 2023-02-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]