Loarre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loarre
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22809
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 350  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 0° 37′ U (mapo)42.315555555556-0.62416666666667Koordinatoj: 42° 19′ N, 0° 37′ U (mapo) [+]
Alto 773 m [+]
Areo 74,417952 km² ( 744 1.7 952 ha) [+]
Loarre (Provinco Ŭesko)
Loarre (Provinco Ŭesko)
DEC
Loarre
Loarre
Situo de Loarre
Loarre (Hispanio)
Loarre (Hispanio)
DEC
Loarre
Loarre
Situo de Loarre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Loarre [+]
vdr

Loarre [loAre] (en aragona Lobarre​) estas municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi limas norde kun Las Peñas de Riglos, sude kun Ayerbe kaj Loscorrales, oriente kun La Sotonera kaj okcidente kun Las Peñas de Riglos. Ĝi estas norde de la depresio de Ebro kaj ĉe rojoj kiuj alfluas al la rivero Sotón. La municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Linás de Marcuello (en aragona Linars de Marcuello), Santa Engracia de Loarre (en aragona Santa Engracia de Lobarre) kaj Sarsamarcuello kaj la senhomejojn Novalla, Liso kaj Jabarrillo (en aragona Chabarrillo).

La loĝloko Loarre mem (773 msm) estas je 30 km nordokcidente de Huesca; laŭ la ŝoseo A-1206 ĝi estas komunikata kun Ayerbe sudokcidente kaj kun Bolea sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn. La islama loĝantaro estis majoritate de muladioj —posteuloj de hispanromianoj kaj visigotoj— kaj de mozaraboj, kio estus klarigo de la kultivo de vitoj en islama epoko. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La kastelo de Loarre.

En 1016 ekkonstruiĝis la kastelo de Loarre laŭ kelkaj fazoj dum la 11-a jarcento. En marto 1099 la reĝo Petro la 1-a konfirmis al la monaĥejo de Montearagón la preĝejon de “Luar”[1] La 24an de septembro 1381 la reĝo Petro la 4-a vendis al Pedro Jordán de Urriés la lokon de Loarre kun ĝiaj domaroj. [2] La 29an de oktobro 1408 la reĝo Marteno la 1-a vendis la kastelon kaj loĝlokon Loarre al Ramón de Mur.[3]

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Loarre: oni malaltiĝis el 1 600 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 353 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo, ĉefe rilate al la kastelo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la kastelo, la preĝejo, gastejo La Hospedería, iama urbodomo de la 16-a jarcento, trituba fontano, tri ermitejoj, kaj montaraj naturaj lokoj.

La kastelo[redakti | redakti fonton]

Gvatoturo.

Ĝi estis konstruita fare de navaranoj en la 11-a jarcento (plej verŝajne sur iama romia fortikaĵo) kiel defendejo de jam kristanigita areo kontraŭ la islamaj ebenaĵoj de Bolea. Ĝi estis impone starigita sur kalkoŝtona elstaraĵo. La impona volbohava romanika kapelo de Sankta Petro havas falsan pordegon sur suda flanko tute ne atigebla perpiede, tiel ke la aliro al la kapelo estas tra kripto al la planko de la kapelo. Kiam oni kristanigis la tutan areon kaj la ĉefa eklezia sidejo instaliĝis en Montearagón, la fortikaĵo perdis gravecon. En la 15-a jarcento, la loĝantaro kiu estis loĝinta ĉe la kastelo translokiĝis al la loko de la aktuala Loarre, pli facile komunikebla, por kio reuzis kelkajn materialojn de la fortikaĵo. Rimarkindaj elementoj estas cisterno, gvatoturo kaj preĝejo de Sankta Maria.

Nuntempe la kastelo estis uzita kiel scenejo por filmoj kaj libroj. Unu de la unuaj filmoj tie filmitaj estis Crónica del alba. Valentina en 1982 en kiu ludis Jorge Sanz kaj Anthony Quinn reĝisorita de Antonio José Betancor bazita sur la romano de la verkisto Ramón J. Sender, nome Crónica del alba. Poste la kastelo de Loarre ludis gravan rolon en la filmo Kingdom of Heaven (2005) de la reĝisoro Ridley Scott, en kiu aktoris Orlando Bloom, Eva Green, Liam Neeson kaj Jeremy Irons krom lokanoj kiel figurantoj; la kastelo videblas en la komenco kaj fino de filmo. La kastelo estis scenejo ankaŭ de la filmo Miguel y William (2006), kun Elena Anaya, Juan Luis Galiardo, Geraldine Chaplin, Malena Alterio kaj Josep María Pou. En la serio de TVE nome El Ministerio del Tiempo (2015-2020), la kastelo de Loarre estis uzita kiel prizono.

En 2015 estis publikigita la historia romano El Castillo de Luis Zueco kun la kastelo de Loarre kiel centra punkto de la intrigo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ubieto Arteta, Colección diplomática de Pedro I, n.º 62, p. 298
  2. (Sinués, n.º 1102 a 1105).
  3. (Sinués, n.º 1111 a 1113)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]