Bolea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bolea
loĝloko

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22160
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 0° 33′ U (mapo)42.2603-0.551389Koordinatoj: 42° 16′ N, 0° 33′ U (mapo) [+]
Bolea (Provinco Ŭesko)
Bolea (Provinco Ŭesko)
DEC
Bolea
Bolea
Situo de Bolea
Bolea (Hispanio)
Bolea (Hispanio)
DEC
Bolea
Bolea
Situo de Bolea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bolea [+]
vdr

Bolea [boLEa] (en aragona Boleya) estas ĉefurbo de la municipo La Sotonera de Hispanio, en la centro de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En ĝi loĝas ĉirkaŭ la duono de la loĝantaro de la municipo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Volboj de la preĝejo Colegiata de Bolea.

La municipa teritorio de La Sotonera estas en la centro de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi limas oriente kun Nueno, sude kun Lupiñén-Ortilla, okcidente kun Loscorrales kaj Loarre kaj norde kun Arguis. Ĝi estas norde de la depresio de Ebro kaj en la valo de la rivero Sotón. La municipo enhavas la loĝlokojn Bolea, Esquedas, Lierta, Puibolea, Plasencia del Monte kaj Quinzano.

La loĝloko Bolea mem (672 msm) estas je 20 km nordokcidente de Huesca; laŭ la ŝoseo A-1206 Bolea estas komunikata kun Esquedas, kaj siavice laŭ la A-132 kun Plasencia kaj Quinzano. Lierta kaj Puibolea estas oriente de Bolea.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn. La islama loĝantaro estis majoritate de muladioj —posteuloj de hispanromianoj kaj visigotoj— kaj de mozaraboj, kio estus klarigo de la kultivo de vitoj en islama epoko. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

Bolea estis araba loko ĝis 1101 kiam konkeris ĝin la reĝo Petro la 1-a de Aragono. ​ La Enlanda Milito estis konflikta en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Bolea: oni malaltiĝis ĝis 494 loĝantoj (2021).

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
1970 2000 2001 2002 2003 2004 2006 2010 2014 2015 2018 2019 2021
836 540 543 543 534 537 585 571 536 532 473 464 494

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo ĉefe rilate al la preĝejo de Bolea.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la Colegiata de Bolea, la preĝejo de Soleco aŭ Sankta Tomaso, Monaĥejo de la Sankta Triunuo, ermitejoj de Mueras, de Sankta Kiteria, de Sankta Andreo Korsino (ruina), de Sankta Kristoforo, ponto super la rivero Sotón, malnova Fontano islamdevena, restaĵoj de iama islama fortikaĵo, iberia setlejo Betance, romia vilao ŝajne Calagurris Fibularia ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]