Siétamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siétamo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 686  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 0° 17′ U (mapo)42.1244649-0.28254419999999Koordinatoj: 42° 7′ N, 0° 17′ U (mapo) [+]
Alto 559 m [+]
Areo 48,982605 km² ( 489 8.2 605 ha) [+]
Siétamo (Provinco Ŭesko)
Siétamo (Provinco Ŭesko)
DEC
Siétamo
Siétamo
Situo de Siétamo
Siétamo (Hispanio)
Siétamo (Hispanio)
DEC
Siétamo
Siétamo
Situo de Siétamo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Siétamo [+]
vdr

Siétamo [SJEtamo] (en aragona Sietemo) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Krom Siétamo mem, la municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Arbaniés, Castejón de Arbaniés kaj Liesa (en la foto de la tabelo).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas oriente de la provinca kaj komarka ĉefurbo borde de la rivero Guatizalema. La municipa teritorio limas norde kun Loporzano, oriente kun Ibieca, sudoriente kun Angüés, kaj sude kun Alcalá del Obispo.

La loĝloko Siétamo mem (559 msm) estas je 12 km oriente (iom sude) de Huesca laŭ la ŝoseo A-1219, kaj de Alcalá del Obispo laŭ la ŝoseo N-240, oriente de Ŭesko kaj okcidente de Velillas, ankaŭ laŭ la aŭtovojo A-22.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Liesa.

La loko estis loĝata de islamanoj, poste moriskoj. Iame estis murego kaj kastelo. Nuntempe ĝi estas tre damaĝita.

En marto 1099 la reĝo Petro la 1-a de Aragono donis al la monaĥejo de Montearagón la preĝejon de "Setimo".[1]

El la Mezepoko, Siétamo estis senjorlando de la familio Anzano, kiu havis kastel-palacon kiel porokaza rezidejo anstataŭ Huesca.

En la kastelo elstaras la turo, dum la palaco havis gotikajn fenestrojn. La defenda kaj rezideja komplekso estus de la 14-a jarcento kaj estis damaĝita en 1936 dum la trairado de la Hispana Enlanda Milito.[2]

Poste, meze de la 16-a jarcento, Bernardo Abarca de Bolea, vickanceliero de la Konsilio de Aragono ordonis konstruadon de konvento de franciskanoj.[3]

En Siétamo estas la blazondomo de la familio Abarca de Bolea, kie naskiĝis la verkistino kaj poeto de la baroko Ana Abarca de Bolea, kiu estas unu de la malmultaj verkistinoj kiuj en la 17-a jarcento uzis en siaj verkoj la aragonan.

En 1845 kuniĝis Castejón de Arbaniés.

Dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) Siétamo estis unu de la celoj de la Kolumno Los Aguiluchos de la FAI survoje el Barcelono al Zaragoza, semajnojn post la puĉo de la 18a de julio 1936; post surstrata luktado, la anarkiistoj konkeris la lokon, dum damaĝo al domoj kaj al la preĝejo. La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

En 1970-1980 aliĝis Arbaniés kaj Liesa. Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Siétamo akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis el 736 loĝantoj en 1900 ĝis 236 loĝantoj en 1970 kaj poste rekuperiĝis al nunaj 697 loĝantoj (2022) pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj aligo de najbaraj loĝlokoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (vitejoj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, restaĵoj de kastelo kaj murego, lavujo kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ubieto Arteta, Colección diplomática de Pedro I, p. 268, n. 62.
  2. Iranzo, 2021, pp. 102-103.
  3. Iranzo, 2021, 21-22

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]