Biscarrués

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biscarrués
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22807
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 186  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 14′ N, 0° 45′ U (mapo)42.2271846-0.7511336Koordinatoj: 42° 14′ N, 0° 45′ U (mapo) [+]
Alto 472 m [+]
Areo 30,176329 km² ( 301 7.6 329 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Biscarrués (Provinco Ŭesko)
Biscarrués (Provinco Ŭesko)
DEC
Biscarrués
Biscarrués
Situo de Biscarrués
Biscarrués (Hispanio)
Biscarrués (Hispanio)
DEC
Biscarrués
Biscarrués
Situo de Biscarrués

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Biscarrués [+]
vdr

Biscarrués [biskaRŬES] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi limas norde kun Ayerbe kaj Santa Eulalia de Gállego, sude kun Lupiñén, oriente kun Ayerbe kaj Lupiñén kaj okcidente kun Ardisa. Ĝi estas norde de la depresio de Ebro kaj sur la maldekstra bordo de la rivero Gállego norde de la Akvorezervejo de Gállego. La municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Erés, Piedramorrera (en la foto de la tabelo) kaj Presa del Gállego.

La loĝloko Biscarrués mem (472 msm) estas je 38 km okcidente de Huesca; laŭ la ŝoseo A-125 ĝi estas komunikata kun Ardisa sude kaj kun Piedramorrera, Losanglis kaj Ayerbe nordoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn. La islama loĝantaro estis majoritate de muladioj —posteuloj de hispanromianoj kaj visigotoj— kaj de mozaraboj, kio estus klarigo de la kultivo de vitoj en islama epoko. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

Plej frua mencio estas de 1083 kiel «Sancta Maria de Biscarruesse». En aprilo 1194 don Pedro Puyó kaj liaj fratoj ekloĝis en la teritorio kiun ili posedis en Santa María de Biscarrués. La 18an de aŭgusto 1381 la reĝo Johano la 1-a de Aragono vendis Biscarrués al la monaĥejo de Montearagón. En 1610 ĝi apartenis al la Senjoro de Ayerbe.

La 12an de decembro 1930 Fermín Galán donis sin al la urbestro de Bicarrués, tiel finante la insurekcion de Jaca. ​ La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Biscarrués: oni malaltiĝis el 797 loĝantoj en 1940 (ĝia pinto) ĝis nunaj 193 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, ermitejo, krucmonumentoj, fontano, lavujo kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]