Tramaced

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramaced
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22268
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 108  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 58′ N, 0° 18′ U (mapo)41.973888888889-0.29583333333332Koordinatoj: 41° 58′ N, 0° 18′ U (mapo) [+]
Alto 418 m [+]
Areo 15,418292 km² ( 154 1.8 292 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tramaced (Provinco Ŭesko)
Tramaced (Provinco Ŭesko)
DEC
Tramaced
Tramaced
Situo de Tramaced
Tramaced (Hispanio)
Tramaced (Hispanio)
DEC
Tramaced
Tramaced
Situo de Tramaced

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tramaced [+]
vdr

Tramaced [tramazed] (en aragona Tramazet) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Flumen sude de la provinca kaj komarka ĉefurbo. La municipa teritorio limas kun tiuj de Sesa, Piracés kaj Fraella de Grañén.

La loĝloko Tramaced mem (418 msm) estas je 28 km sudoriente de Huesca inter Sesa kaj Grañén.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke la loknomo Tramaced devenas de la araba اطراف زيد, AṬRĀF ZAYD (rokmontetoj de Zajd),[1] alude al rokmontetoj ĉe la supra parto de la loĝloko. La ekzisto en Aragono de diversaj toponimoj kiuj inkludas la nomon Zajd (ekzemple en Vinaceite, Beceite, Zaidín, La Zaida, Binaced, ktp.), plus la distrikto -iklim- de Zaidún, sugestas setladon de ŝijaistoj de minoritato zajdi' en la distriktoj oriente de Zaragozo.​[2]

Plej frua mezepoka mencio estas de 5a de aprilo 1097 kiam la reĝo Petro la 1-a de Aragono ordonis al la sakristiano de la katedralo de Huesca sendi pastron en "Tramacet". [3]

En 1845 ekestis union kun Usón, kio pluis ĝis 1950-1960.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Tramaced akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis ĝis nunaj 110 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.
  2. Peña Gonzalvo, Javier (Januaro-junio 2015). «La torre de San Pablo de Zaragoza. ¿Torre mausoleo de los Tuchibíes?». Rolde. Revista de Cultura Aragonesa (152-153). ISSN 1133-6676.
  3. (Ubieto Arteta, Colección diplomática de Pedro I, n.º. 149, p. 416)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo