Piracés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piracés
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 96  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 0′ N, 0° 19′ U (mapo)42.005-0.3161111111111Koordinatoj: 42° 0′ N, 0° 19′ U (mapo) [+]
Alto 453 m [+]
Areo 25,152568 km² ( 251 5.2 568 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Piracés (Provinco Ŭesko)
Piracés (Provinco Ŭesko)
DEC
Piracés
Piracés
Situo de Piracés
Piracés (Hispanio)
Piracés (Hispanio)
DEC
Piracés
Piracés
Situo de Piracés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Piracés [+]
vdr

Piracés [piraZES] (en aragona Pirazés​) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas oriente de la valo de la rivero Flumen proksime al provinca kaj komarka ĉefurbo, iom sudoriente, inter tiu rivero kaj la rivero Guatizalema. La municipa teritorio limas kun tiuj de Sesa, Tramaced kaj Albero Alto.

La loĝloko Piracés mem (453 msm) estas je 18 km sudoriente de Huesca inter Albero Alto norde kaj Grañén sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ruino de iama kastelo, nune konata kiel Piedra de Mediodía.

Plej frua mezepoka mencio estas de marto 1099 kiam la reĝo Petro la 1-a de Aragono konfirmis al la monaĥejo de Montearagón la preĝejon de “Petraselze”. [1] Pri mezepoka gravo atestas ruinoj de iama islama kastelo.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Piracés akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis el 276 loĝantoj en 1910 ĝis 100 en 1999 kaj ĝis nunaj 95 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, la ruinoj de iama kastelo kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Ubieto Arteta, Colección diplomática de Pedro I, n.º. 62, p. 268)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo