Steleo de Barros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Steleo de Barros
Estela de Barros

arkeologia loko
Prezento
Tipo kantabra steleo
Dato de konstruo 3-a jarcento
Geografio
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Loko Los Corrales de Buelna
Geografia situo 43° 16′ 35″ N, 4° 4′ 39″ U (mapo)43.276388888889-4.0775Koordinatoj: 43° 16′ 35″ N, 4° 4′ 39″ U (mapo)
Steleo de Barros (Hispanio)
Steleo de Barros (Hispanio)
DEC
Steleo de Barros
Steleo de Barros
Steleo de Barros
Situo de Steleo de Barros

Map

vdr

La Steleo de Barros (hispane Estela de Barros) estas disko-forma kaj granda kantabra steleo datita je la 3-a jarcento. Ĝi estis trovita en la vilaĝo Barros, en Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi estas grava simbolo en la kantabra identeco kaj eĉ aperas en la regiona blazono.

Ĝia nuna nomo estas tre populara hodiaŭ, sed ĝi ankaŭ estas nomita La rado de Sankta Katalino (enkoduke de H. Breuil) kaj en la pasinteco ankaŭ Rado de la Virgulino. Plie, ekzistas Dua steleo de Barros, kiun oni rekonstruis per la fragmentoj trovitaj en muro de kirko. Oni pensas, ke per ĝi oni indikis la tombejon de batalisto mortinta en Bronzepoko aŭ frua Ferepoko, antaŭ ol ĝi estis movita al ĝia nuna loko. Ĝia diametro estas 1,66 m kaj ĝia dikeco estas 0,40 m. Ĝi staras sur bazo alta je 1 m kaj dika je 0,80 m. Kvankam ĝi estas la plej konata steleo en Kantabrio, ĝi ne estas tiu plej granda. En kontraŭ-lintelo de la ermitejo de la Virgulino de la Rado estas parto de alia giganta steleo, kun diametro je 1,90 m. Ĝis nun konserviĝis aliaj steleegoj, kaj romiaj kaj mezepokaj, kelkaj en Barros mem.

Ĝi estis eltajlita el grejso. Ene de ĝi ekzistas 14 fendetoj, sed la ekstera surfaco estas bone konservita. Ĝiaj ornamaj motifoj, ligitaj al kulto je suno, estas perimetra bordero kun izocela triangulo kaj serio de samcentraj cirkloj tajlitaj je basa reliefo. Ĉi tia ornamaĵo aperas en ambaŭ flankoj dorsa kaj maldorsa. En la disko-rando ekzistas kvar cirkle unuiĝintaj sulkoj.

En 1946 oni delokis ĝin al la Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio, en la regiona ĉefurbo, Santandero. Tio estigis protestojn en la vilaĝo Barros, kies loĝantoj petis redonon al si. Post unu jaro, oni redonis ĝin al origina vilaĝo kaj nun ĝi staras en la Parko de la Steleoj de Barros, post inaŭguro en 2001. Oni povas viziti ĝin senpage kaj same aliajn steleojn eltrovitajn en apuda ermitejo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]