Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Panoramo de la monaĥejo.

La Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana estas franciskana monaĥejo en la municipo Camaleño, tre proksime de Potes, en la komarko Liébana (Kantabrio, Hispanio). En ĝi oni konservas verkaĵojn de Beato de Liébana kaj la relikvon Lignum Crucis (latine, kruca ligno), kiu estas la plej granda detranĉita parto de la kruco de Jesuo laŭ la Romkatolika Eklezio.

Pro la Lignum Crucis, la monaĥejo ankaŭ estas konata kiel pilgrimejo kaj tial ĝi estas unu el la plej sanktaj lokoj de kristanismo, kune de Jerusalemo, Romo, Santiago de Compostela kaj Caravaca de la Cruz. Tial, per malfermo de la t.n. Pordo de Perdono monaĥestro inaŭguras jubilean jaron por pilgrimantoj, kio okazas kiam la festo tago de Sankta Toribio (16-a de aprilo) estas dimanĉo.

La monaĥejo konsistas el pluraj konstruaĵoj. Tiu plej grava estas ties kirko, elkonstruita en 1256 laŭ gotika arkitekturo kaj refoje restaŭrita.

Historio[redakti | redakti fonton]

Lignum Crucis.

Oni ne estas certa pri la vera origino de la monaĥejo. La komarko Liébana estis reloĝita dum frua periodo de Rekonkero, tio estas meze de la 8-a jarcento, dum la regado de Alfonso la 1-a, reĝo de Asturio. La unua konata referenco de la monaĥejo de Turieno (proksima vilaĝo), sub la nomo de Sankta Toribio, datiĝas je 1125. Oni atribuas ties fondadon al episkopo de Palencia kun nomo Toribio en la 6-a jarcento, kiu izoliĝis por meditadi kaj kunvivi kune de disĉiploj laŭ la benediktana regulo. Dum unua periodo ĝi estis konsekrita je Sankta Marteno de Tureno, sed poste tio ŝanĝis al Sankta Toribio.

Plej eble dum la 8-a jarcento, la kadavro de ankoraŭ alia episkopo, Toribio de Astorgo, estis alportita al la monaĥejo kun la relikvoj onidire elportitaj el Sankta Lando. Tiu plej elstara estas la Lignum Crucis, la plej granda peco de la kruco de Jesuo laŭ la Romkatolika Eklezio. Tial, la 23-an de septembro 1512, la papo Julio la 2-a aprobis buleon, kiu permesis celebradon de Jubilea jaro de Liébana, per kio la monaĥejo iĝis grava pilgrimejo.

Krome, en la 8-a jarcento la monaĥo Beato de Liébana verkis plurajn librojn en la monaĥejo, inter kiuj plej elstaras Komentarioj pri Apokalipso. La monaĥejo estis posedaĵo de la reĝa familio, sed Alfonso la 8-a donis ĝin al la grafoj Don Gómez kaj Doña Emilia, kiuj poste ree donis ĝin al Monaĥejo de Sankta Salvadoro de Oña (Burgoso), kun aliaj bienoj en Liébana kaj apudaj regionoj. En 1837, la religia komunumo loĝanta en la monaĥejo estis forpelita pro proceso de alienado, sed ĝi poste refondiĝis.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • CAMPUZANO, Enrique. Santo Toribio de Liébana. Consejería de Cultura, Turismo y Deporte del Gobierno de Cantabria. Santander, 2006. ISBN 84-934926-3-9.
  • GARCÍA GUINEA, Miguel Ángel. El monasterio de Santo Toribio de Liébana. Editorial Everest. León, 1999. ISBN 978-84-241-4855-3.
  • GUTIÉRREZ AJA, José Ramón. La Liébana. Picos de Europa. Santander, 1996.