Adolf Schulten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Schulten
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1870 (1870-05-27)
en Elberfeld
Morto 19-an de marto 1960 (1960-03-19) (89-jaraĝa)
en Erlangen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Bonna universitatoUniversitato de Göttingen
Okupo
Okupo arthistoriisto • arkeologohistoriisto • universitata instruisto
vdr

Adolf SCHULTEN (Elberfeld, 27-a de Majo 1870 - Erlangen, 19-a de Marto 1960) estis germana arkeologo, historiisto kaj filologo, fama pro sia dediĉo al Hispanio kaj pro sia esplorado pri Tartezo.

Inter 1905 kaj 1914 li faris arkeologion en Numantio kaj verkis siajn unuajn studojn prie; li prezentiĝis kiel malkovrinto de la kuŝejo, kio ne estis certa. Post la Unua Mondmilito katalunaj mecenatoj helpis lin esplori la marbordon de Mediteraneo, kio kondukis lin al intereso por Tartezo, sed tiam trovis nur romian kampadejon kaj en la tarteza areo kaj ĉe Cáceres. Poste li interesiĝis pri la Kantabraj militoj.

Liaj klopodoj publikigi tekstojn kaj informojn pri antikva Iberio estis pluigita de aliaj fakuloj, tiam hispanaj, kiel P. Bosch Gimpera, Luis Pericot, J. Maluquer de Motes, Antonio Tovar ktp.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die römischen Grundherrschaften. Eine agrarhistorische Untersuchung. Felber, Weimar 1896.
  • Die Keltiberer und ihre Kriege mit Rom. Bruckmann, Munkeno 1914 (Numantia, 1).
  • Eine neue Römerspur in Westfalen. en: Bonner Jahrbücher, Heft 124, 1917
  • Tartessos. Ein Beitrag zur ältesten Geschichte des Westens. Friederichsen, Hamburg 1922. 2a eld. de Cram, de Gruyter & Co, Hamburg 1950
  • Idyllen vom Lago Maggiore. Palm und Enke, Erlangen 1922. 3ª ed. 1953.
  • (eld.) Avieni Ora maritima (Periplus Massiliensis saec. VI. a. C.). Bosch, Barcelonp 1922.
  • Sertorius. Dieterich, Leipzig 1926.
  • Die Lager des Scipio. Bruckmann, Múnich 1927 (Numantia, 3).
  • Tartessos und Atlantis, 1927
  • Die Lager bei Renieblas. Bruckmann, Múnich 1929 (Numantia, 4).
  • Geschichte von Numantia. Piloty & Loehle, Múnich 1933.
  • Masada, die Burg des Herodes und die römischen Lager. Hinrichs, Leipzig 1933.
  • Atlantis, Aarau (Sauerländer) 1939
  • Cincuenta y cinco años de investigación en España. Rosa, Reus 1953.
  • Iberische Landeskunde. Geographie des antiken Spanien. 2 v. Heitz, Estrasburgo 1955–1957 v. 1 en la 2a eld. 1974.
  • Los cántabros y astures y su guerra con Roma. Espasa-Calpe, Madrid 1962.
  • Cartagena en la antigüedad. Áglaya, Cartagena 2004.
  • Adolf Schulten. Epistolario y referencias historiográficas. Egartorre, Madrid 2008.