Leovigildo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Leovigildo (? - Toledo, printempo de la jaro 586) estis reĝo de visigotoj en Hispanio el 572 al 586. Li estis filo de Ljuveriko, grafo en 523 kaj 526.[1] Li akiris reĝorajton post la morto de sia frato Ljuvo la 1-a. Li edziĝis dufoje: nome lia unua edzino estis Teodozia, el kiu ili havis du filojn nome Hermenegildo kaj Rekaredo; lia dua edzino estis Gosvinta (vidvino de Atanagildo).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luís Paulo Manuel de Meneses de Melo Vaz de São Paio, "A Herança Genética de D. Afonso Henriques", Universidade Moderna, 1ª Edição, Porto, 2002, Árv. XXVa